La Dua Libro De Nifai

Ĉapitro 1

1. Kaj tiam okazis, ke, post kiam mi, Nifai, ĉesis instrui al miaj fratoj, ankaŭ nia patro, Lihai, parolis multon al ili kiel granda estis tio, kion la Sinjoro faris por ili, elkondukante ilin el la lando Jerusalema.

2. Kaj li parolis al ili pri ilia ribelado sur la akvoj, kaj pri la kompato de Dio, kiu indulgis iliajn vivojn, tiel ke ili ne estis englutitaj en la maro.

3. Kaj li parolis al ili ankaŭ pri la lando de la promeso, kiun ili akiris kiel kompatema estis la Sinjoro, kiam li avertis nin, ke ni fuĝu el la lando Jerusalema.

4. Ĉar, aŭskultu, diris li, mi vidis vizion, per kiu mi scias, ke Jerusalemo estas detruita; kaj, se ni estus restintaj en Jerusalemo, ankaŭ ni estus pereintaj.

5. Sed, diris li, malgraŭ niaj afliktiĝoj, ni akiris landon de promeso, landon, kiu estas elektinda super ĉiuj aliaj landoj; landon, kiu, laŭ la interligo de Dio estu lando por la heredaĵo de mia idaro. Jes, la Sinjoro, per la interligo donis ĉi tiun landon al mi, kaj al miaj infanoj por eterne, kaj ankaŭ al ĉiuj tiuj, kiuj estos elkondukitaj el aliaj landoj per la mano de la Sinjoro.

6. Tial mi, Lihai, profetas laŭ la impulsoj de la Spirito, kiu estas en mi, ke neniu venos en ĉi tiun landon, krom se li estos alkondukita per la mano de la Sinjoro.

7. Tial ĉi tiu lando estas konsekrita por tiu, kiun li alkondukos. Kaj, se tiuj servos lin laŭ la ordonoj, kiujn li donis, ĝi estos lando de libereco por ili; pro kio ili neniam estos forkondukitaj en kaptitecon; se jes, tio estos pro malbonaj faroj; ĉar, se abundos malbonaj faroj, malbenita estos la lando pro ili, sed por la virtuloj ĝi estos benita por eterne.

8. Kaj ja estas saĝeco, ke ĉi tiu lando ankoraŭ restu ne konata de aliaj nacioj; ĉar ja multaj nacioj invadus la landon, tiel ke ne estus loko por heredaĵo.

9. Pro tio mi, Lihai, akiris promeson, ke, se tiuj, kiujn Dio, la Sinjoro, elkondukos el la lando Jerusalema, obeos liajn ordonojn, ili prosperos sur la tuta lando; kaj ili estos apartigitaj de ĉiuj aliaj nacioj, por ke ili posedu ĉi tiun landon por si mem. Kaj, se ili obeos liajn ordonojn, ili estos benataj sur la tuta lando, kaj neniu molestos ilin aŭ forprenos la landon de ilia heredaĵo; kaj ili sekure loĝos tie por ĉiam.

10. Sed atentu, se la tempo venos, kiam ili ŝrumpos kaj ĉesos kredi, spite tion, ke ili ricevis tiel grandajn benojn de la mano de la Sinjoro havante scion pri la kreo de la tero kaj ĉiuj homoj, konante la grandiozajn kaj mirindajn verkojn de la Sinjoro ekde la kreo de la mondo; ricevinte la povon fari ĉion per la fido; posedante ĉiujn ordonojn de la komenco, kaj alkondukite per lia nemezurebla boneco en ĉi tiun ŝatindan landon de promeso atentu, mi diras, ke, se la tago venos, kiam ili forpuŝos la Sanktulon de Izraelo, la veran Mesion, sian Liberiginton kaj sian Dion, la juĝoj de tiu, kiu estas justa, kuŝos sur ili.

11. Jes, li kondukos al ili aliajn naciojn, al kiuj li donos potencon, kaj li forprenos de ili la teron de iliaj posedaĵoj,, kaj li kaŭzos, ke oni disigos kaj frapos ilin.

12. Jes, kiel unu generacio pasos al alia, okazos inter ili elverŝoj de sango kaj grandaj punvizitoj; pro kio, miaj filoj, mi volas, ke vi memoru; jes, mi volas, ke vi aŭskultu miajn vortojn.

13. Ho, ke vi vekiĝu; vekiĝu el profunda dormo, jes, nome el la dormo de la infero, kaj forskuu la terurajn katenojn, per kiuj vi estas ligitaj, kiuj estas la katenoj, kiuj ligas la idojn de homoj, por ke ili estu forportataj kiel kaptitoj malsupren al la eterna abismo de mizero kaj malfeliĉo.

14. Vekiĝu! kaj leviĝu el la polvo, kaj aŭskultu la vortojn de tremanta patro, kies membrojn vi nepre baldaŭ kuŝigos en la malvarman kaj silentan tombon, el kiu neniu plu revenas; ankoraŭ kelkajn tagojn kaj mi jam iros la vojon de la tuta tero.

15. Sed tamen la Sinjoro savis mian animon de la infero; mi vidis lian gloron, kaj mi estas ĉirkaŭita por eterne per la brakoj de lia amo.

16. Kaj mi deziras, ke vi memoru observi la leĝojn kaj la juĝojn de la Sinjoro; tio ja malkvietigis mian animon de la komenco.

17. De tempo al tempo mia koro estis premata de malĝojo, ĉar mi timis, ke pro la obstineco de viaj koroj la Sinjoro, via Dio, elvenos en la pleneco de sia kolero sur vin, por ekstermi kaj detrui vin por eterne;

18. Aŭ ke venos sur vin malbeno, kiu daŭros dum multaj generacioj; kaj vi estos punvizitataj per glavo kaj per malsato, kaj estos malamataj, kaj kondukataj laŭ la volo kaj kaptiteco de la Diablo.

19. Ho, miaj filoj, ĉi tiuj aferoj ne venu sur vin, sed vi estu elektita kaj favorata popolo de la Sinjoro. Sed jen, plenumiĝu lia volo; ĉar liaj vojoj estas por eterne justaj.

20. Kaj li jam diris, ke: Se vi obeos miajn ordonojn, vi prosperos en la lando; sed, se vi ne obeos miajn ordonojn, vi estos detranĉitaj de antaŭ mi.

21. Kaj nun, por ke mia animo ĝoju pri vi, kaj por ke mia koro lasu ĉi tiun mondon kun kontenteco pro vi, por ke mi ne estu portata kun ĉagreno kaj malĝojo al la tombo, leviĝu el la polvo, miaj filoj, kaj estu viroj, kaj estu firmaj kun unu menso kaj unu koro, ĉiel unuigitaj, ke vi ne venu en kaptitecon.

22. Por ke vi ne estu malbenitaj per terura malbeno; kaj ankaŭ por ke vi ne altiru la malplezuron de justa Dio sur vin, ĝis la detruo, jes, la poreterna detruo de kaj animo kaj korpo.

23. Vekiĝu, miaj filoj; surmetu la armaĵon de justeco. Forskuu la katenojn, per kiuj vi estas ligitaj, kaj elvenu el mallumo, kaj leviĝu el la polvo.

24. Ne plu ribelu kontraŭ via frato, kies vizioj estis glorindaj, kaj kiu obeis la ordonojn ekde la tempo, kiam ni foriris de Jerusalemo; kaj kiu estis ilo en la manoj de Dio, elkondukante nin en la landon de promeso; ĉar sen li ni nepre estus pereintaj pro malsato en la dezerto; malgraŭ tio vi celis forpreni lian vivon; jes, kaj li suferis multe da aflikto pro vi.

25. Kaj mi treege timas kaj tremas pro vi pro timo, ke li denove suferos; ĉar vi ja akuzis lin, ke li celis akiri potencon kaj aŭtoritaton super vi; sed mi scias, ke li celis akiri nek potencon nek aŭtoritaton super vi, sed li celis la gloron de Dio kaj vian propran eternan feliĉon.

26. Kaj vi murmuris, ĉar li estis sincera al vi. Vi diras, ke li uzis severan voĉon; vi diras, ke li koleris kontraŭ vi; sed lia severeco ja estis la severeco de la potenco de la vorto de Dio, kiu estis en li; kaj tio, kion vi nomas kolero, estis la vero laŭ tio, kio estas en Dio, kiun li ne povis moderigi, maltime malkaŝante viajn malbonajn farojn.

27. Kaj nepre okazos, ke la potenco de Dio devos esti kun li, eĉ por ordoni al vi, ke vi nepre obeu. Sed, aŭdu, ne estis li, sed estis la Spirito de la Sinjoro, kiu estis en li, kiu malfermis lian buŝon por paroladi, tiel ke li ne povis fermi ĝin.

28. Kaj nun, mia filo Laman, kaj ankaŭ Lemuel kaj Sam, kaj ankaŭ miaj filoj, kiuj estas la filoj de Iŝmael, jen se vi aŭskultos la voĉon de Nifai, vi ne pereos. Kaj, se vi aŭskultos al li, mi lasas al vi benon, jes, nome mian unuan benon.

29. Sed, se vi ne aŭskultos al li, mi forprenos mian unuan benon, jes, efektive, mian benon, kaj ĝi kuŝos sur li.

30. Kaj nun, Zoram, mi parolas al vi: Jen vi estas la servisto de Laban; tamen, vi estas elkondukita el la lando Jerusalema, kaj mi scias, ke vi estas vera amiko de mia filo Nifai por ĉiam.

31. Pro tio, ĉar vi estis fidela, via idaro estos benita kun lia idaro, por ke ili longe vivu en prospereco sur ĉi tiu lando; kaj nenio, kun la escepto de malbonaj faroj inter ili, difektos aŭ ĝenos ilian prosperecon sur la tuta lando por ĉiam.

32. Pro tio, se vi obeos la ordonojn de la Sinjoro, la Sinjoro konsekris ĉi tiun landon por la sekureco de via idaro kun la idaro de mia filo.