La Dua Libro De Nifai

Ĉapitro 33

1. Kaj nun mi, Nifai, ne povas skribi ĉion, kio estis instruata inter mia popolo; kaj mi ne estas tiel potenca skribe, kiel parole; ĉar, kiam homo parolas per la potenco de la Sankta Spirito, la potenco de la Sankta Spirito portas ĝin en la korojn de la homidoj.

2. Sed jen multaj malmoligas siajn korojn kontraŭ la Sankta Spirito, tiel ke ĝi ne havas loken en ili; pro tio ili forĵetas multon, kio estas skribita, kaj opinias ĝin senvalora.

3. Sed mi, Nifai, skribis, kion mi skribis; kaj mi opinias ĝin multvalora, precipe por mia popolo. Ĉar mi daŭre preĝadas por ĝi tage, kaj miaj okuloj malsekigas mian kapkusenon nokte, pro ĝi; kaj mi krias al mia Dio, fidante, kaj mi scias, ke li aŭdos mian krion.

4. Kaj mi scias, ke Dio la Sinjoro sanktigos miajn preĝojn por la avantaĝo de mia popolo. Kaj la vortoj, kiujn mi malforte skribis, fariĝos fortaj por ĝi; ĉar ili persvadas ĝin ke ĝi bone agu; ili konigas al ĝi pri ĝiaj prapatroj; kaj ili parolas pri Jesuo, kaj persvadas ĝin, ke ĝi kredu je li, kaj persistu ĝis la fino, kiu estas la vivo eterna.

5. Kaj ili parolas malmilde kontraŭ la peko, per la klareco de la vero; pro tio neniu homo koleros pri la vortoj, kiujn mi skribis, krom se li estas de la spirito de la diablo.

6. Mi jubilas pri la klareco; mi jubilas pri la vero; mi jubilas pri mia Jesuo, ĉar li elaĉetas mian animon el la infero.

7. Mi havas amon por mia popolo, kaj grandan fidon al Kristo, ke mi renkontos multajn animojn senmakulajn antaŭ lia tribunala seĝo.

8. Mi havas amon por la judoj mi diras judoj, ĉar mi parolas pri tiuj, de kiuj mi venis.

9. Mi havas amon ankaŭ por la nejudoj. Sed, sciu, pri neniu el tiuj mi povos esperi, se ili ne reakordiĝos al Kristo, kaj eniros tra la mallarĝa pordo, kaj iros sur la rekta vojo, kiu kondukas al la vivo, kaj persistos sur la vojo ĝis la fino de la provtago.

10. Kaj nun, miaj amataj fratoj, kaj ankaŭ judoj, kaj vi, ĉiuj finoj de la tero, aŭskultu ĉi tiujn vortojn kaj kredu je Kristo; kaj, se vi ne kredas ĉi tiujn vortojn, kredu je Kristo. Kaj, se vi kredos je Kristo, vi kredos ĉi tiujn vortojn, ĉar ili estas la vortoj de Kristo, kaj li donis ilin al mi; kaj ili instruas al ĉiuj homoj, ke ili faru bonon.

11. Kaj, ĉu ili ne estas la vortoj de Kristo, vi juĝu ĉar Kristo montros al vi, je la lasta tago, kun potenco kaj granda gloro, ke ili estas liaj vortoj; kaj vi kaj mi staros, kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, antaŭ lia tribunalo; kaj vi konstatos, ke li ordonis al mi skribi ĉi tion, malgraŭ mia neforteco.

12. Kaj mi preĝas al la Patro en la nomo de Kristo, ke multaj el ni, se ne ĉiuj, estos savitaj en lia regno je tiu granda kaj lasta tago.

13. Kaj nun, miaj amataj fratoj, ĉiuj, kiuj estas el la domo de Izrael, kaj vi, ĉiuj finoj de la tero, mi parolas al vi kiel la voĉo de krianto el la polvo: Adiaŭ ĝis tiu grandioza tago venos.

14. Kaj vi, kiuj ne volas partopreni en la bono de Dio, kaj respekti la vortojn de la judoj, kaj ankaŭ miajn vortojn, kaj la vortojn, kiuj eliros el la buŝo de la Ŝafido de Dio, aŭdu, mi diras al vi poreternan adiaŭon, ĉar ĉi tiuj vortoj kondamnos vin je la lasta tago.

15. Ĉar tio, kion mi sigelas sur la tero, estos prezentata kontraŭ vi antaŭ la tribunala seĝo; ĉar tiel la Sinjoro ordonis al mi, kaj mi devos obei. Amen.