La Dua Libro De Nifai
Ĉapitro 4
1. KAJ nun mi, Nifai, parolas pri la profetaĵoj, pri kiuj mia patro parolis, koncerne Jozefon, kiu estis forkondukita en Egipton.
2. Ĉar li ja vere profetis pri sia tuta idaro. Kaj ne troviĝas multe da profetaĵoj, kiuj estas pli grandaj ol tiuj, kiujn li skribis. Kaj li profetis pri ni kaj niaj estontaj generacioj; kaj tio estas skribita sur la platoj el latuno.
3. Nu, post kiam mia patro ĉesis paroli pri la profetaĵoj de Jozef, li vokis la infanojn de Laman, liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj diris al ili: Aŭskultu, miaj filoj kaj miaj filinoj, kiuj estas la filoj kaj la filinoj de mia unuenaskito, mi volas, ke vi aŭskultu miajn vortojn.
4. Ĉar Dio, la Sinjoro, ja diris, ke: Se vi observos miajn ordonojn, vi prosperos en la lando; kaj se vi ne observos miajn ordonojn, vi estos fortranĉita de antaŭ mi.
5. Sed, aŭskultu, miaj filoj kaj miaj filinoj, mi ne povas malsupreniri en mian tombon, ne lasinte benon sur vi; ĉar mi ja scias, ke, se vi estas edukita pri la vojo, kiun vi devus iri, vi ne foriros de ĝi.
6. Pro tio, se vi estos malbenita, jen mi lasas mian benon sur vi, por ke la malbeno estu forprenita de vi kaj falu sur la kapojn de viaj gepatroj.
7. Pro kio, pro mia beno Dio la Sinjoro ne permesos, ke vi pereu; pro kio, li favoros vin kaj vian idaron por ĉiam.
8. Kaj okazis, ke, post kiam mia patro ĉesis paroli al la filoj kaj filinoj de Laman, li venigis la filojn kaj filinojn de Lemuel antaŭ sin.
9. Kaj li parolis al ili, dirante: Aŭskultu, miaj filoj kaj miaj filinoj, kiuj estas la filoj kaj la filinoj de mia dua filo; aŭskultu, mi lasas al vi la saman benon, kiun mi lasis al la filoj kaj filinoj de Laman; tial vi ne estos tute ekstermitaj; sed finfine via idaro estos benita.
10. Kaj okazis, ke, kiam mia patro ĉesis paroli al ili, li parolis al la filoj de Iŝmael, jes, kaj eĉ al lia tuta domanaro.
11. Kaj, post kiam li ĉesis paroli al ili, li parolis al Sam, dirante: Benitaj estas vi kaj via idaro; ĉar vi heredos la landon same kiel via frato Nifai. Kaj via idaro estos alkalkulita al lia idaro; kaj vi estos ja simila al via frato, kaj via idaro simila al lia idaro; kaj vi estos benata dum via tuta vivo.
12. Kaj okazis, ke, post kiam mia patro Lihai parolis al sia tuta domanaro, laŭ la sentoj de sia koro kaj la Spirito de la Sinjoro, kiu estis en li, li maljuniĝis. Kaj okazis, ke li mortis, kaj estis enterigita.
13. Kaj okazis, ke ne multajn tagojn post lia morto Laman kaj Lemuel kaj la filoj de Iŝmael koleris kontraŭ mi pro la admonoj de la Sinjoro.
14. Ĉar mi, Nifai, estis devigita paroli al ili, laŭ lia parolo; ĉar mi parolis multon al ili, kaj ankaŭ mia patro antaŭ sia morto; el kiuj paroloj multaj estas skribitaj sur miaj aliaj platoj; ĉar pli historia parto estas skribita sur miaj aliaj platoj.
15. Kaj sur ĉi tiaj mi skribas pri la aferoj de mia animo, kaj pri multaj el la skriboj, kiuj estas gravuritaj sur la platoj el latuno. Ĉar mia animo trovas ĝojon en la skriboj, kaj mia koro meditas pri ili, kaj mi skribas ilin por la kleriĝo kaj la profito de miaj infanoj.
16. Mia animo ja trovas ĝojon en la aferoj de la Sinjoro; kaj mia koro konstante meditas pri tio, kion mi vidis kaj aŭdis.
17. Tamen, malgraŭ la granda boneco de la Sinjoro kiam li montris al mi siajn grandajn kaj mirigajn verkojn, mia koro ekkrias: Ho ve, mi malfeliĉulo! Jes, mia koro havas malĝojon pro mia karno; mia animo afliktiĝas pro miaj malbonaj faroj.
18. Mi estas ĉirkaŭbarita pro la tentoj kaj la pekoj, kiuj tiel facile sieĝas min.
19. Kaj, kiam mi deziras ĝoji, mia koro ĝemas pro miaj pekoj; tamen, mi scias, al kiu mi fidis.
20. Mia Dio estis mia subtenanto; li kondukis min tra miaj afliktiĝoj en la dezerto; kaj li gardis min sur la akvoj de la granda profundo.
21. Li plenigis min per sia amo, eĉ ĝis tio, ke mia karno konsumiĝas.
22. Li konfuzis miajn malamikojn, tiom ke li tremigis ilin antaŭ mi.
23. Ja, dumtage li aŭdis mian krion, kaj dumnokte li donis al mi scion per vizioj.
24. Kaj dum la tago mi kuraĝis fervore preĝi antaŭ li; jes, mian voĉon mi altigis al la ĉielo; kaj anĝeloj malsupren venis kaj servis min.
25. Kaj sur la flugiloj de lia Spirito mia korpo estis forportita sur treege altajn montojn. Kaj miaj okuloj vidis grandiozajn aferojn, jes, eĉ tro grandiozajn por homo; pro tio mi estis ordonita, ke mi ne skribu pri ili.
26. Ho do, se mi vidis tiel grandiozajn aferojn, se la Sinjoro en sia indulgemo al la homidoj vizitis la homojn kun tiom da kompato, kial mia koro ploru kaj mia animo langvoru en la valo de malĝojo, kaj mia karno konsumiĝu, kaj mia forto perdiĝu, pro miaj afliktiĝoj?
27. Kaj kial mi cedu al peko, pro mia karno? Jes, kial mi cedu al tentoj, tiel ke la Malbonulo havu lokon en mia koro por detrui mian pacon kaj aflikti mian animon? Kial mi estas kolera pro mia malamiko?
28. Vekiĝu, mia animo! Ne plu velku en pekado. Ĝoju, ho mia koro, kaj ne plu donu lokon al la malamiko de mia animo.
29. Ne koleru refoje pro miaj malamikoj. Ne malstreĉu mian forton pro miaj afliktoj.
30. Ĝoju, ho mia koro, kaj kriu al la Sinjoro, kaj diru: Ho Sinjoro, mi laŭdos vin por ĉiam; jes, mia animo ĝojos pri vi, mia Dio kaj la roko de mia savo.
31. Ho Sinjoro, ĉu vi liberigos mian animon? Ĉu vi savos min el la manoj de miaj malamikoj? Ĉu vi faros min tia, ke mi povos tremi je la apero de peko?
32. La pordegoj de la infero estu ĉiam fermitaj antaŭ mi, ĉar mia koro estas rompita kaj mia spirito estas pentema! Ho Sinjoro, bonvolu ne fermi la pordegojn de via virteco antaŭ mi, por ke mi iru sur la vojo de la malalta valo, por ke mi estu strikta sur ĝusta irejo!
33. Ho Sinjoro, bonvolu ĉirkaŭvolvi min per la mantelo de via virteco! Ho Sinjoro, bonvolu fari vojon por mia eskapo antaŭ miaj malamikoj! Bonvolu ne meti falilon en mia vojo sed bonvolu malbari mian vojon antaŭ mi, kaj ne levi barilon sur mia vojo, sed bari la vojojn de mia malamiko.
34. Ho Sinjoro, mi fidas al vi, kaj mi fidos al vi por ĉiam. Mi ne fidos al brako karna; ĉar mi scias, ke malbenita estas tiu, kiu fidas al brako karna. Jes, malbenita estas tiu, kiu fidas al la homo aŭ kiu faras el karno sian brakon.
35. Jes, mi scias, ke Dio malavare donacos al tiu, kiu petas. Jes mia Dio donacos al mi, se mi petos ne malprave; tial mi levos mian voĉon al vi; jes, mi krios al vi, mia Dio, la roko de mia justeco. Mia voĉo ja por ĉiam supreniros al vi, mia roko kaj mia eterna Dio. Amen.