La Dua Libro De Nifai
Ĉapitro 9
1. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi legis ĉi tion, por ke vi sciu pri la interligoj de la Sinjoro, kiujn li ligis kiun la tuta domo de Izrael
2. Kiujn li parolis al la judoj, per la buŝo de siaj sanktaj profetoj, eĉ de la komenco, de generacio al generacio, ĝis la tempo venos, kiam ili estos redonitaj al la vera eklezio kaj anaro de Dio; kiam ili estos revenigitaj en la landojn de lia heredo kaj estos firmigitaj en ĉiuj siaj landoj de promeso.
3. Aŭskultu, miaj amataj fratoj, mi parolas al vi pri ĉi tiuj aferoj, por ke vi ĝoju, kaj levu viajn kapojn por ĉiam, pro la benoj, kiujn Dio la Sinjoro donacos al viaj infanoj.
4. Ĉar mi scias, ke vi multe serĉis, multaj el vi, por scii pri venontaĵoj; pro kio, mi scias, ke vi scias, ke nia karno nepre konsumiĝos kaj mortos; tamen, en niaj korpoj ni vidos Dion.
5. Jes, mi scias, ke vi scias, ke li montros sin en la korpo al tiuj en Jerusalemo, de kie ni venis; ĉar estas bone, ke tio okazu inter ili; ĉar konvenas al la granda Kreinto, ke li lasas sin submetiĝi al la homo en la karno kaj morti por ĉiuj homoj, por ke ĉiuj homoj submetu sin al li.
6. Ĉar, kiel la morto venas al ĉiuj homoj, por plenumi la kompatan planon de la granda Kreinto, nepre devos esti povo de releviĝo, kaj la releviĝo nepre devos veni al la homo pro la falo: kaj la falo venis pro leĝorompo; kaj, ĉar homoj falis, ili estis detranĉitaj de antaŭ la Sinjoro.
7. Pro tio nepre devos esti senfina elaĉeto se la elaĉeto ne estus senfina, ĉi tiu putrema ne povus surmeti senputrecon. Pro tio, la unua juĝo, kiu venis sur la homon, nepre devis resti dum senfina daŭrado. Kaj, se jes, ĉi tiu karno devus kuŝiĝi por putri kaj polviĝi en sian patrinan teron, neniam releviĝonte.
8. Ho, la saĝeco de Dio, lia korfavoro kaj graco! Ĉar ja, se la karno ne releviĝus denove, niaj spiritoj devus submetiĝi al tiu anĝelo, kiu falis de antaŭ la Eterna Dio, kaj fariĝis la diablo, neniam releviĝonta.
9. Kaj niaj spiritoj devus fariĝi similaj al li, kaj ni devus fariĝi demonoj, anĝeloj al diablo, forsendotaj el antaŭ nia Dio, kaj restontaj kun la patro de mensogoj, en mizero, simile al li; jes, al tiu estulo, kiu trompis niajn unuajn prapatrojn, kiu transformis sin preskaŭ en anĝelon de lumo, kaj incitas la homidojn al sekretaj komplotoj de murdo kaj ĉiaj sekretaj agoj de mallumo.
10. Ho, kiel granda estas la boneco de nia Dio, kiu ebenigas vojon por nia saviĝo el la tenego de ĉi tiu terura monstro; jes, tiu monstro, la morto kaj la infero, kiujn mi nomas la morto de la korpo, kaj ankaŭ la morto de la spirito.
11. Kaj pro la maniero de savo de nia Dio, la Sanktulo de Izrael, ĉi tiu morto, pri kiu mi parolis, kiu estas la portempa morto, redonos siajn mortintojn: kiu morto estas la tombo.
12. Kaj ĉi tiu morto, pri kiu mi parolis, kiu estas la spirita morto, redonos siajn mortintojn; kiu spirita morto estas la infero; pro kio, la morto kaj la infero devos redoni siajn mortintojn, kaj la infero devos redoni siajn kaptitajn spiritojn, kaj la tombo devos redoni siajn kaptitajn korpojn, kaj la korpoj kaj la spiritoj de la homoj estos redonitaj unu al la alia; kaj tio fariĝos per la potenco de la releviĝo de la Sanktulo de Izrael.
13. Ho, kiel granda estas la plano de nia Dio! Ĉar, aliflanke, la paradizo de Dio devos redoni la spiritojn de la virtuloj, kaj la tombo devos redoni la korpojn de la virtuloj; kaj la spirito kaj la korpo estos redonitaj unu al la alia, kaj ĉiuj homoj fariĝos senputraj kaj senmortaj, kaj ili estas vivantaj animoj, havante perfektan scion kiel ni en la karno, krom tio, ke nia scio estos perfekta.
14. Pro tio, ni havos perfektan scion pri nia tuta kulpeco kaj nia malpureco kaj nia nudeco; kaj la virtuloj havos perfektan scion pri sia feliĉo kaj sia virteco, estante vestitaj per pureco, jes, nome per la mantelo de virteco.
15. Kaj okazos, ke ĉiuj homoj, pasinte de ĉi tiu unua morto en vivon, tiel ke ili fariĝis senmortaj, devos aperi antaŭ la tribunala seĝo de la Sanktulo de Izrael; kaj poste venos la juĝo, kaj tiam ili devos esti juĝataj laŭ la sankta juĝo de Dio.
16. Kaj certe, kiel la Sinjoro vivas, ĉar Dio la Sinjoro parolis tion, kaj tio estas lia eterna parolo, kiu ne povos forpasi, ke tiuj, kiuj estas virtaj, estos ankoraŭ virtaj, kaj tiuj, kiuj estas malpuraj, estos ankoraŭ malpuraj; tial tiuj, kiuj estas malpuraj, estas la diablo kaj liaj anĝeloj; kaj ili foriros en eternan fajron preparitan por ili; kaj ilia turmentado estos kiel lago fajra kaj sulfura, kies flamo leviĝos por ĉiam kaj eterne kaj ne havos finon.
17. Ho, la grandeco kaj la justeco de nia Dio! Ĉar li plenumas ĉiujn siajn vortojn, kaj ili eliris el lia buŝo, kaj lia leĝo devos esti plenumata.
18. Sed, efektive, la virtuloj, la sanktuloj de la Sanktulo de Izrael, tiuj, kiuj kredis je la Sanktulo de Izrael, tiuj, kiuj suferis la krucojn de la mondo, kaj malestimis ties honton, ili heredos la regnon de Dio, kiu estis preparita por ili de post la fondiĝo de la mondo, kaj ilia ĝojo estos plena por ĉiam.
19. Ho, la grandeco de la kompato de nia Dio, la Sanktulo de Izrael! Ĉar li savas siajn sanktulojn de tiu terura monstro la diablo, kaj la morto, kaj la infero, kaj tiu lago fajra kaj sulfra, kiu estas senfina turmentado.
20. Ho, kiel granda estas la sankteco de nia Dio! Ĉar li scias ĉion, kaj ne ekzistas io, kion li ne scias.
21. Kaj li venas en la mondon, por ke li savu ĉiujn homojn, se ili aŭskultos lian voĉon; ĉar li ja suferas la dolorojn de ĉiuj homoj, jes, la dolorojn de ĉiu vivulo, kaj viroj kaj virinoj kaj infanoj, kiuj apartenas al la familio de Adam.
22. Kaj li suferas tion, por ke la releviĝo povu okazi al ĉiuj homoj, por ke ĉiuj povu stari antaŭ li en la granda tago de juĝo.
23. Kaj li ordonas al ĉiuj homoj, ke ili nepre pentu, kaj estu baptitaj en lia nomo, havante perfektan fidon al la Sanktulo de Izrael, aŭ ili ne povos esti savitaj en la regno de Dio.
24. Kaj, se ili ne pentos kaj kredos je lia nomo, kaj ne estos baptitaj en lia nomo, kaj ne persistos ĝis la fino, ili nepre estos damnitaj; ĉar Dio la Sinjoro, la Sanktulo de Izrael, diris tion.
25. Pro tio, li donis leĝon; kaj kie neniu leĝo estas donita, tie ne estas puno; kaj, kie ne estas puno, tie ne estas kondamno; kaj, kie ne estas kondamno, la korfavoroj de la Sanktulo de Izrael ampleksas ilin, pro la elaĉeto; ĉar ili saviĝas per lia potenco.
26. Ĉar la elaĉeto kontentigas la postulojn de lia justeco kontraŭ ĉiuj, al kiuj la leĝo ne estas donita, por ke ili estu savitaj de tiu terura monstro, la morto kaj la infero, kaj la diablo, kaj la lago fajra kaj sulfura, kiu estas senfina torturado; kaj ili redoniĝas al tiu Dio, kiu donis al ili spiron, kiu estas la Sanktulo de Izrael.
27. Sed ve al tiu, al kiu la leĝo estas donita, jes, tiu, kiu havas ĉiujn ordonojn de Dio kiel ni, kaj kiu malobeas ilin, kaj kiu malŝparas la tagojn de sia proviĝo, ĉar terura estas lia situacio!
28. Ho, tiu ruza plano de la malbonulo! Ho, la vantemo kaj la malforteco kaj la stulteco de homoj! Kiam ili estas kleraj, ili opinias, ke ili estas saĝaj, kaj ili ne aŭskultas la konsilon de Dio, ĉar ili flankenmetas ĝin, supozante, ke ili mem scias; ilia saĝeco estas stulteco kaj ĝi ne helpas ilin. Kaj ili pereos.
29. Sed esti klera estas bone, se oni aŭskultas la konsilojn de Dio.
30. Sed ve al la riĉuloj, kiuj estas riĉaj je la aferoj de la mondo. Ĉar pro tio ke ili estas riĉaj, ili malestimas la malriĉulojn, kaj ili persekutas la humilulojn, kaj iliaj koroj estas ĉe iliaj trezoroj; pro tio, iliaj trezoroj estas ilia dio. Kaj ilia trezoro ja pereos kune kun ili.
31. Kaj ve al la surduloj, kiuj ne volas aŭdi; ĉar ili pereos.
32. Ve al la blinduloj, kiuj ne volas vidi; ĉar ankaŭ ili pereos.
33. Ve al la necirkumciditoj je koro, ĉar scio pri iliaj malbonaj faroj frapegos ilin je la lasta tago.
34. Ve al la mensoganto, ĉar li malsupreniros ĝis Hades.
35. Ve al la murdanto, kiu intence mortigas, ĉar li mortos.
36. Ve al tiuj, kiuj malĉastas, ĉar ili malsupreniros ĝis Hades.
37. Jes, ve al tiuj, kiuj adoras idolojn, ĉar la diablo de ĉiuj diabloj ĝojas pri ili.
38. Kaj, resume, ve al ĉiuj, kiuj mortas en siaj pekoj; ĉar ili revenos al Dio kaj vidos lian vizaĝon kaj restos en siaj pekoj.
39. Ho, miaj amataj fratoj, memoru la terurecon de malobeado al tiu Sankta Dio, kaj ankaŭ la terurecon cedi al la tentoj de tiu ruzulo. Memoru, ke interesiĝo pri la karno estas morto, kaj interesiĝo pri la spirito estas vivo eterna.
40. Ho, miaj amataj fratoj, klinu vian orelon al miaj vortoj. Memoru la grandecon de la Sanktulo de Izrael. Ne diru, ke mi parolis severajn aferojn kontraŭ vi; ĉar, se vi tion faros, vi ofendos kontraŭ la vero; ĉar mi diris la vortojn de via Kreinto. Mi scias, ke la vortoj de vero estas severaj kontraŭ ĉia malpureco; sed la virtuloj ne timas ilin, ĉar ili amas la veron kaj ne skuiĝas.
41. Ho, miaj amataj fratoj, venu do al la Sinjoro, la Sanktulo. Memoru, ke liaj irejoj estas justaj. La vojo por la homo estas ja mallarĝa, sed ĝi kuŝas en rekta linio antaŭ li, kaj la gardanto de la pordego estas la Sanktulo de Izrael; kaj li ne metas serviston tien; kaj ne troviĝas iu alia vojo ol tra la pordego; ĉar li ne povas esti trompata, ĉar Dio la Sinjoro estas lia nomo.
42. Kaj li malfermos al ĉiu, kiu frapas; kaj la saĝuloj kaj la kleruloj kaj la riĉuloj, kiuj blove ŝvelis pro sia klereco kaj sia saĝeco kaj siaj riĉaĵoj jes, tiujn li malestimas; kaj li malfermos al ili, nur se ili forĵetos ĉiujn ĉi, kaj konsideros sin malsaĝuloj antaŭ Dio, kaj malsuprenvenos en la profundojn de la humileco.
43. Sed la aferoj de la saĝuloj kaj la prudentuloj estos kaŝitaj al ili por ĉiam jes, tiu feliĉo, kiu estas pretigita por la sanktuloj.
44. Ho, miaj amataj fratoj, memoru miajn vortojn. Jen mi demetas miajn vestojn, kaj mi skuas ilin antaŭ vi; mi petas la Dion de mia savo, ke li rigardu min per sia ĉioserĉanta okulo; pro tio, vi scios je la lasta tago, kiam ĉiuj homoj estos juĝataj pri siaj faroj, ke la Dio de Izrael atestis, ke mi forskuis viajn malbonajn farojn de mia animo, kaj ke mi staras en brileco antaŭ li kaj estas purigita de via sango.
45. Ho, miaj amataj fratoj, deturnu vin de viaj pekoj; forskuu la katenojn de tiu, kiu volas firme ligi vin; venu al tiu Dio, kiu estas la roko de via savo.
46. Pretigu viajn animojn por tiu glora tago, kiam la justeco estos donata al la virtuloj, nome la tago de juĝo, por ke vi ne retiru vin pro terura timo; por ke vi ne memoru vian terure kulpan mankon de perfekteco, kaj estu devigata elkrii: Sanktaj, sanktaj estas viaj juĝoj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca sed mi konas mian kulpon; mi malobeis vian leĝon, kaj miaj malobeoj estas miaj; kaj la diablo akiris min, tiel ke mi estas la predo de lia terura mizero.
47. Sed, aŭskultu, miaj fratoj, ĉu estas bone, ke mi veku vin al la realeco de ĉi tio? Ĉu mi ŝirus viajn animojn, se viaj mensoj estus puraj? Ĉu mi estus klara al vi laŭ la klareco de la vero, se vi estus liberaj de peko?
48. Se vi estus sanktaj, mi ja parolus al vi pri sankteco; sed, ĉar vi ne estas sanktaj, kaj vi rigardas min kiel instruanton, nepre devas esti bone, ke mi instruu vin pri la konsekvencoj de la peko.
49. Mia animo ja abomenas la pekon, kaj mia koro ĝojas pri la virto; kaj mi laŭdos la sanktan nomon de mia Dio.
50. Venu, miaj fratoj, ĉiuj soifantoj, venu al la akvo; kaj tiu, kiu ne havas monon, venu, aĉetu kaj manĝu; jes, venu, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
51. Pro tio, ne donu monon por tio, kio estas senvalora, nek vian laboron por tio, kio ne satigas. Atente aŭskultu min, kaj memoru la vortojn, kiujn mi parolis; kaj venu al la Sanktulo de Izrael, kaj festenu pri tio, kio nek pereas, nek povas putriĝi, kaj via animo ĝuu grasaĵon.
52. Aŭskultu, miaj amataj fratoj, memoru la vortojn de via Dio; preĝadu al li dum la tago, kaj danku lian sanktan nomon dum la nokto. Gajaj estu viaj koroj.
53. Kaj vidu, kiel grandaj estas la interligoj de la Sinjoro, kaj kiel grandaj estas liaj indulgoj al la homidoj; kaj pro sia grandeco, kaj siaj graco kaj kompatemo, li promesis al ni, ke nia idaro ne estos tute ekstermita laŭ la karno, sed ke li konservos ĝin; kaj en estontaj generacioj ĝi fariĝos virta markoto de la domo de Izrael.
54. Kaj nun, miaj fratoj, mi volas plu paroli al vi; sed morgaŭ mi deklaros al vi miaj ceterajn vortojn. Amen.