La Libro De Alma

Ĉapitro 12

1. Rimarkinte, ke la vortoj de Amulek silentigis Zeezrom-on, ĉar tiu vidis, ke Amulek surprizis lin en lia mensogado kaj trompado por detrui lin, kaj rimarkante, ke Zeezrom ektremas pro konscio pri sia kulpo, Alma malfermis sian buŝon kaj komencis paroli al li, kaj konfirmi la vortojn de Amulek, kaj klarigi aferojn pli profunde kaj malvolvi la Skribojn pli malkaŝe ol Amulek faris.

2. La ĉirkaŭanta popolo aŭdis la vortojn, kiujn Alma diris al Zeezrom; ĉar la homamaso estis granda, kaj li parolis ĉi maniere;

3. Nun, Zeezrom, pro tio ke oni ekkonis vin en viaj mensogoj kaj ruzoj, ĉar vi mensogis ne nur al homoj, sed vi mensogis al Dio; ĉar, efektive, li konas ĉiujn el viaj pensoj, kaj vi vidas, ke lia Spirito konigas al ni viajn pensojn;

4. Kaj vi vidas, ke ni scias, ke via plano estis tre ruza plano, laŭ la ruza intenco de la diablo, mensogi kaj trompi ĉi tiun popolon, por ke vi povu turni ilin kontraŭ ni, insulti nin kaj elĵeti nin -

5. Nu, ĉi tio estis plano de via kontraŭulo, kaj li ekzercis sian potencon en vi. Mi ja volas, ke vi memoru, ke tion, kion mi diras al vi, mi diras al ĉiuj.

6. Kaj, aŭdu, mi diras al vi ĉiuj, ke jen estis kaptilo de la kontraŭulo, kiun li metis por kapti ĉi tiun popolon, por ke li servutigu vin, por ke li ĉirkaŭigu vin per siaj katenoj, por ke li ĉenu vin teren por eterna detruo, laŭ la povo de sia kaptiteco.

7. Post kiam Alma diris ĉi tiujn vortojn, Zeezrom pli multe ektremis, ĉar li pli kaj pli konvinkiĝis pri la povo de Dio; kaj li ankaŭ konvinkiĝis, ke Alma kaj Amulek havas scion pri li, ĉar li konvinkiĝis, ke ili konas la pensojn kaj intencojn de lia koro; ĉar potenco estis donita al ili por ke ili sciu pri ĉi tio laŭ la spirito de profetado.

8. Kaj Zeezrom komencis demandadi al ili, por ke li sciu pli multon pri la regno de Dio. Kaj li diris al Alma; Kion signifas tio, kion Amulek parolis pri la releviĝo de la mortintoj, ke ĉiuj, kaj la justuloj kaj la maljustuloj, leviĝos el la mortintoj, kaj kondukiĝos por stari antaŭ Dio por esti juĝotaj laŭ siaj faritaĵoj?

9. Kaj tiam Alma komencis klarigi ĉi tion al li, dirante; Al multaj estas donite scii la misterojn de Dio; tamen ili kuŝas sub strikta ordono, ke ili transdonu nur la porcion de lia vorto, kiun li donas al la homidoj, laŭ la atento kaj fervoro, kiujn ili donas al li.

10. Kaj, sekve, kiu malmoligos sian koron, tiu ricevos la malpli grandan porcion de la vorto; kaj al tiu, kiu ne malmoligos sian koron, estos donita la pli granda porcio de la vorto, ĝis estos donite al li scii la misterojn de Dio ĝis plena sciado.

11. Kaj al tiuj, kiuj malmoligos siajn korojn, estos donita la malpli granda porcio de la vorto ĝis ili scios nenion pri liaj misteroj; kaj tiam ili estos kaptitaj de la diablo, kaj kondukitaj laŭ lia volo malsupren al pereo. Tio do estas, kion signifas la katenoj de la infero.

12. Kaj Amulek parolis klare pri la morto, kaj pri leviĝo al senmorteco, kaj pri kondukiĝo antaŭ la tribunalo de Dio, por esti juĝata laŭ niaj faritaĵoj.

13. Tiam, se niaj koroj estos malmoligitaj, jes, se ni estos malmoligintaj niajn korojn kontraŭ la vorto, tiel ke ĝi ne troviĝos en ni, tiam nia stato estos terura, ĉar tiam ni estos kondamnitaj.

14. Ĉar niaj vortoj kondamnos nin, jes, ĉiuj el niaj faritaĵoj kondamnos nin; ni ne troviĝos senmakulaj; kaj ankaŭ niaj pensoj kondamnos nin; kaj en tiu terura stato ni ne kuraĝos alrigardi nian Dion; kaj ni volonte ĝojus se ni povus ordoni al la rokoj kaj la montoj, ke ili falu sur nin por kaŝi nin de li.

15. Sed tio ne povos okazi; ni nepre devos eliri kaj stari antaŭ li en lia gloro, kaj en lia povo, kaj en lia potenco, majesto kaj regado, kaj konfesi por nia eterna honto, ke ĉiuj el liaj juĝoj estas justaj; ke li estas justa en ĉiuj el siaj faritaĵoj, kaj ke, li havas mizerikordon por la homidoj, kaj ke li havas ĉian potencon por savi ĉiun, kiu kredas je lia nomo kaj donas fruktojn taŭgajn por pento.

16. Kaj tiam, aŭdu, mi diras al vi, tiam venos morto, nome dua morto, kiu estas spirita morto; tiam estos tempo, kiam tiu, kiu mortos en siaj pekoj korpan morton, mortos ankaŭ spiritan morton; jes, li mortos koncerne aferojn de la justeco.

17. Tiam estos la tempo, kiam iliaj turmentoj estos kiel lago fajra kaj sulfura, kies flamo leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj tiam estos la tempo, kiam ili estos enĉenigitaj por eterna detruo, laŭ la povo kaj kaptiteco de Satano, kiu servutigos ilin laŭ sia volo.

18. Tiam, mi diras al vi, ili estos kvazaŭ elaĉeto ne estus okazinta; ĉar ili ne povos esti elaĉetataj laŭ la justeco de Dio; kaj ili ne povos morti, ĉar putriĝo ne plu okazos.

19. Nu, okazis, ke, kiam Alma ĉesis paroli ĉi tiujn vortojn, la popolo pli ekmiris;

20. Sed iu Antionah, kiu estis estro inter ili, antaŭenvenis kaj diris al li; Kio estas tio, kion vi diris, ke homo leviĝos el la mortintoj kaj ŝanĝiĝos de ĉi tiu mortema al senmorta stato, kaj ke la animo povos neniam morti?

21. Kion signifas la skribo, kiu diras, ke Dio lokis oriente de la Edena Ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan glavon por ke niaj unuaj geprapatroj ne eniru kaj prenu de la fruktoj de la arbo de vivo, kaj vivu eterne? Kaj sekve ni vidas, ke tute ne eblas, ke ili vivu eterne.

22. Tiam Alma diris al ili: Tio estas la afero, kiun mi estis klarigonta. Ni scias, ke Adam, laŭ la vorto de Dio, pekis, prenante de la malpermesitaj fruktoj; kaj sekve ni vidas, ke pro lia falo la tuta homaro fariĝis perdita kaj falinta popolo.

23. Kaj, nun aŭdu, mi diras al vi, ke, se estus eble, ke Adam tiam prenu de la fruktoj de la arbo de vivo, neniu morto okazus, kaj la vorto estus nula, farante Dion mensoginto, ĉar li diris; Se vi manĝos, vi tutcerte ne mortos.

24. Kaj ni vidas, ke la morto venas al la homaro, jes, la morto, pri kiu parolis Amulek, kaj kiu estas la portempa morto; tamen tempospaco estis permesita al la homo, en kiu li povis penti; tial ĉi tiu vivo fariĝis provtempo; tempo por prepari sin renkonti Dion; tempo por prepari sin por tiu senfina stato, pri kiu ni parolis, kiu venos post la releviĝo de la mortintoj.

25. Efektive, se ne ekzistus la plano de elaĉeto, kiu estis preparita de post la fondiĝo de la mondo, ne povus okazi releviĝo de la mortintoj; sed plano de elaĉeto estis aranĝita, kiu okazigos la releviĝon de la mortintoj, pri kiu ni parolis.

26. Kaj, aŭdu, se eblus, ke niaj unuaj geprapatroj eliru kaj prenu de la arbo de vivo, ili estus por eterne mizeraj, havante nenian preparan staton; kaj konsekvence la plano de elaĉeto estus vanigita, kaj la vorto de Dio estus nuligita, neniel efikante.

27. Sed, aŭdu, tio ne okazis; sed estis destinite al homoj, ke ili devas morti; kaj post la morto, ili devos iri al juĝo, nome al tiu sama juĝo, pri kiu ni parolis, kiu estas la fino.

28. Kaj, post kiam Dio destinis, ke tio okazu al la homoj, li vidis, ke estas oportune, ke la homoj sciu pri tio, kion li destinis al ili;

29. Tial li sendis anĝelojn por interparoli kun ili, kio vidigis al homoj lian gloron.

30. Kaj ekde tiu tempo ili preĝadis al li; Dio do interparolis kun homoj, kaj sciigis al ili la planon de elaĉeto, kiu estis preparita de post la fondiĝo de la mondo; kaj tiun li sciigis al ili laŭ ilia fido kaj pentado kaj iliaj sanktaj faroj.

31. Pro tio li donis ordonojn al la homoj, kiuj jam malobeis la unuajn ordonojn pri tio, kio estis portempa, kaj fariĝis kiel Dioj, sciante bonon kaj malbonon, kaj metinte sin en stato por agi, aŭ metite en stato por agi laŭ sia volo kaj plaĉo, aŭ por fari malbonon aŭ por fari bonon

32. Tial Dio, sciiginte al ili la planon de elaĉeto, donis al ili ordonojn, ke ili ne faru malbonon, por kiu la puno estos dua morto, kiu estos eterna morto pri tio, kio rilatas al la justeco; ĉar pri tio la plano de elaĉeto povus havi nenian povon, ĉar la faroj de la justeco ne povas esti detruitaj, laŭ la superreganta boneco de Dio.

33. Sed Dio vokis al la homoj, en la nomo de sia Filo, (ĉar ĉi tio estis la plano de elaĉeto, kiu estis preparita), dirante: Se vi pentos, kaj ne malmoligos viajn korojn, mi havos mizerikordon por vi, pere de mia Solenaskita Filo;

34. Tial, ĉiuj, kiuj pentas kaj ne malmoligas sian koron, havos pretendon pri mizerikordo per mia Solenaskita Filo por pardonado de siaj pekoj; kaj ĉi tiuj venos en mian ripozon.

35. Kaj ĉiu, kiu malmoligas sian koron kaj malvirte faras, aŭdu, mi ĵuras en mia kolero, ke li ne venos en mian ripozon.

36. Kaj nun, miaj fratoj, aŭdu, mi diras al vi, ke, se vi malmoligos viajn korojn, vi ne eniros en la ripozon de la Sinjoro; tial viaj malvirteco incitos lin sendi sian koleron sur vin kiel dum la unua provoko, jes, laŭ lia vorto ankaŭ en la lasta provoko kiel en la unua, por la eterna detruo de viaj animoj; do, laŭ lia vorto, ankaŭ en la lasta morto kiel en la unua.

37. Kaj nun, miaj fratoj, ĉar ni scias ĉi tion kaj ĝi estas vera, ni pentu, kaj ne malmoligu niajn korojn, por ke ni ne incitu la Sinjoron, nian Dion, tiri sian koleron sur nin en ĉi tiu dua ordonaro, kiun li donis al ni; sed ni iru en la ripozon de Dio, kiu estas preparita laŭ lia vorto.