La Libro De Alma

Ĉapitro 34

1. Kaj tiam okazis, ke, parolinte ĉi tiujn vortojn al ili, Alma sidiĝis sur la tero, kaj Amulek leviĝis kaj ekinstruis al ili, dirante;

2. Miaj fratoj, mi opinias, ke estas ne eble, ke vi ne scias pri tio, kio estas parolita pri la veno de Kristo, pri kiu ni instruis, ke li estas la Filo de Dio; jes, mi scias, ke tio estis malavare instruita al vi antaŭ via disiĝo de inter ni.

3. Kaj, ĉar vi petis al mia amata frato, ke li sciigu al vi, kion vi faru, pro viaj mizeroj; kaj li iom parolis al vi por prepari viajn mensojn; jes, kaj li admonis vin al fido kaj al pacienco -

4. Jes, por ke vi havu tiom da fido, kiom necesas por planti la vorton en viaj koroj, por ke vi provu la eksperimenton pri ĝia boneco.

5. Kaj ni vidis, ke la granda demando, kiu estas en viaj mensoj, estas, ĉu la vorto estas en la Filo de Dio, aŭ ĉu estos neniu Kristo.

6. Kaj vi vidis ankaŭ, ke mia frato pruvis al vi, per multe da ekzemploj, ke la vorto estas en Kristo por savado.

7. Mia frato citis la vortojn de Zenos, ke la elaĉeto venos pere de la Filo de Dio, kaj ankaŭ la vortojn de Zenock; kaj li referencis ankaŭ al Moseo, por pruvi, ke ĉi tio estas vera.

8. Kaj nun, aŭdu, mi mem atestos al vi, ke ĉi tio estas vera. Aŭskultu, mi diras al vi, ke mi scias, ke Kristo venos inter la homidojn, por preni sur sin la leĝorompojn de sia popolo, kaj ke li akiros pardonon por la pekoj de la mondo; ĉar Dio, la Sinjoro, diris tion.

9. Ĉar estas konsilinde, ke pentopago estu farita; ĉar laŭ la granda plano de la Eterna Dio pentopago devos esti farita, aŭ la tuta homaro neeviteble pereos; jes, ĉiuj estas obstinaj; jes, ĉiuj falis kaj perdiĝis, kaj devos perei se ne okazos la pentopago, kiun estas konsilinde fari.

10. Ĉar estas konsilinde, ke okazu granda kaj lasta ofero; jes, ne buĉofero de homo, aŭ de besto, aŭ de ia birdo; ĉar ĝi ne estos homa ofero; sed ĝi devos esti senlima kaj eterna ofero.

11. Neniu homo povas oferi sian propran sangon por pentopagi la pekojn de alia. Do, se viro murdas, ĉu nia leĝaro, kiu estas justa, prenos la vivon de lia frato? Ni diras al vi, Ne.

12. Sed la leĝaro postulas la vivon de tiu, kiu murdis; tial nenio malpli ol senlima pentopago povos sufiĉi por la pekoj de la mondo.

13. Tial, estas konsilinde, ke estu granda kaj lasta ofero; kaj tiam okazos, aŭ estas konsilinde ke okazos, fino al la verŝado de sango; tiam la leĝo de Moseo plenumiĝos; jes, ĝi tute plenumiĝos, ĉiu joto kaj streketo, kaj nenio forpasos.

14. Kaj tio ja estas la tuta signifo de la leĝo, kiu ĉiel indikas tiun grandan kaj lastan oferon; kaj tiu granda kaj lasta ofero estas la Filo de Dio, jes, senlima kaj eterna.

15. Kaj tiel li venigos savon al ĉiuj, kiuj kredos je lia nomo; tio estas la celo de ĉi tiu lasta ofero, plenumi la koron de kompato, kiu superregas la justecon, kaj donas al la homoj rimedojn por havi fidon, kiu estigas la penton.

16. Kaj tiel la kompato povos kontentigi la postulojn de la justeco, kaj ĉirkaŭprenos ilin en la brakoj de la sekureco, dum tiu, kiu ne praktikas la fidon, kiu estigas la penton, estos malŝirmata kontraŭ la tuta leĝo de la postuloj de la justeco; tial nur al tiu, kiu havas la fidon, kiu estigas la penton, efektiviĝos la granda kaj eterna plano de la elaĉeto.

17. Tial Dio favoru vin, miaj fratoj, ke vi komencu ekzerci vian fidon, kio estigus la penton, ke vi komencu preĝadi al lia sankta nomo, por ke li havu mizerikordon al vi;

18. Jes, kriu al li por mizerikordo; ĉar li estas potenca por savi.

19. Jes, humiliĝu kaj en preĝado al li persistu.

20. Kriu al li, kiam vi estos en viaj kampoj, jes, pri ĉiuj viaj gregoj.

21. Kriu al li en viaj domoj, jes, pri via tuta domanaro, kaj matene, kaj tagmeze, kaj vespere.

22. Jes, kriu al li kontraŭ la potenco de viaj malamikoj.

23. Jes, kriu al li kontraŭ la diablo, kiu estas malamiko al ĉia virteco.

24. Kriu al li pri la rikoltoj de viaj kampoj, ke vi prosperu per ili.

25. Kriu pri la gregoj de viaj kampoj, ke ili plimultiĝu.

26. Sed tio ne estas ĉio; vi devos elverŝi viajn animojn en viaj internaj ĉambretoj, kaj viaj sekretaj lokoj, kaj en via sovaĝejo.

27. Jes, kaj, kiam vi ne krios al la Sinjoro, viaj koroj estu ĉiam plenaj, eltirataj en preĝado por via bono, kaj ankaŭ por la bono de tiuj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.

28. Kaj nun aŭskultu, miaj amataj fratoj, mi diras al vi, ne supozu, ke tio estas ĉio; ĉar, kiam vi faris ĉion ĉi, se vi forturnas la senhavulojn, kaj la nudulojn, kaj ne vizitas la malsanulojn kaj suferantojn, kaj donas parton de via havaĵo, se vi havas ion, al tiuj, kiuj bezonas mi diras al vi, ke, se vi ne faras iun el ĉi tiuj faroj, via preĝado estas vana, kaj neniel utilas al vi, kaj vi estas kiel hipokrituloj, kiuj neas la fidon.

29. Tial, se vi ne memoras esti karitatemaj, vi estas kiel skorio, kiun la rafinantoj forĵetas (ĉar ĝi estas senvalora), kaj kiun tretas la piedoj de la homoj.

30. Kaj nun, miaj fratoj mi volas, ke vi, ricevinte tiom da konfirmoj kaj vidante, ke la Sanktaj Skriboj atestas pri ĉi tio, alvenu kaj estigu fruktojn de pento.

31. Jes, mi volas, ke vi elvenu kaj ne plu malmoligu viajn korojn; ĉar, aŭdu, nun estas la momento kaj la tago de via savo; kaj tial, se vi pentos kaj ne malmoligos viajn korojn, la granda plano de la elaĉeto tuj plenumiĝos por vi.

32. Ĉar ĉi tiu vivo estas la tempo, kiam la homoj preparu sin por renkonti Dion; jes, la tago de ĉi tiu vivo estas la tago, kiam la homo faru siajn laborojn.

33. Kaj nun, kiel mi jam diris al vi, ĉar vi ricevis tiom da atestoj, tial mi petegas al vi, ke vi ne prokrastu la tagon de via pento ĝis la fino; ĉar post ĉi tiu tago da vivo, kiu estas donita al ni por prepari nin por la eterneco, aŭdu, se ni ne pli bone uzos nian tempon dum ĉi tiu vivo, poste venos la nokto de mallumo, en kiu nenia laboro povos esti farata.

34. Vi ne povos diri, kiam vi alvenos al tiu terura krizo, ke mi pentos, ke mi revenos al mia Dio. Ne, vi ne povos diri tion; ĉar tiu sama spirito, kiu posedas viajn korpojn je la momento, kiam vi eliros el ĉi tiu vivo, tiu sama spirito havos la potencon posedi vian korpon en tiu eterna mondo.

35. Ĉar, aŭdu, se vi estos prokrastintaj la tagon de via pento eĉ ĝis la morto, aŭdu, vi jam estas regatoj de la spirito de la diablo, kaj li sigelas vin siaj; tial la Spirito de la Sinjoro estos foririnta de vi, kaj havos neniun lokon en vi, kaj la diablo havos ĉian potencon super vi; kaj tio estas la fina stato de la malvirtuloj.

36. Kaj ĉi tion mi scias, ĉar la Sinjoro diris, ke li ne loĝas en malsanktaj temploj, sed li loĝas en la koroj de la virtuloj; jes, kaj li diris ankaŭ, ke la virtuloj sidiĝos en lia regno, ne plu elironte; sed iliaj vestoj estos blankigitaj per la sango de la Safido.

37. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi deziras, ke vi memoru ĉi tion, kaj ke vi ellaboru kun timo antaŭ Dio vian propran savon, kaj ke vi ne plu forneu la venon de Kristo;

38. Ke vi ne plu luktu kontraŭ la Sankta Spirito, sed ke vi akceptu ĝin, kaj prenu al vi la nomon de Kristo; ke vi humiliĝu eĉ ĝis la polvo, kaj adoru Dion, kie ajn vi estas, laŭ spirito kaj vero; kaj ke vi vivu, ĉiutage dankante pro la multaj korfavoroj kaj benoj, kiujn li donas al vi.

39. Jes, kaj mi ankaŭ admonas vin, miaj fratoj, ke vi zorgu preĝadi, por ke vi ne estu delogataj per la tentado de la diablo, por ke li ne superpotencu vin, por ke vi ne fariĝu liaj regatoj je la lasta tago; ĉar aŭdu li rekompencos vin per nenio bona.

40. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi admonas vin, ke vi havu paciencon, kaj ke vi eltenu ĉiajn afliktiĝojn; ke vi ne malbenu tiujn, kiuj elpelas vin pro via grandega malriĉeco, por ke vi ne fariĝu pekantoj kiel ili;

41. Sed ke vi havu paciencon, kaj eltenu ĉi tiujn afliktiĝojn, kun firma espero, ke vi iam liberiĝos de ĉiuj el viaj afliktiĝoj.