La Libro De Alma

Ĉapitro 40

1. Nun, mia filo, jen iom plu mi volas diri al vi; ĉar mi perceptas, ke via menso maltrankvilas pri la releviĝo de la mortintoj.

2. Aŭdu, mi diras al vi, ke okazos neniu releviĝo aŭ, mi preferas diri, alivorte, ke ĉi tiu mortema ne surmetos senmortecon, ĉi tiu putrema ne surmetos senputrecon ĝis post la veno de Kristo.

3. Aŭdu, li okazigos la releviĝon de la mortintoj. Sed, aŭdu, mia filo, ankoraŭ ne estos la releviĝo. Nun mi malkaŝas al vi misteron; tamen, ekzistas multaj misteroj, kiuj restas kaŝitaj, por ke sciu pri ili neniu krom Dio mem. Sed mi montras al vi unu aferon, pri kiu mi fervore demandis al Dio, ke mi sciu tio estas pri la releviĝo. 4. Aŭdu la momento estas difinita kiam ĉiuj elvenos el la mortintoj. Nu, kiam ĉi tiu momento venos, neniu scias; sed Dio scias la momenton, kiu estas difinita.

4. Nu, ĉu estos unua tempo aŭ dua tempo aŭ tria tempo, kiam homoj elvenos el la mortintoj, ne gravas; ĉar Dio scias ĉi tion; kaj sufiĉas al mi scii, ke ĉi tio okazos ke momento estas difinita, kiam ĉiuj leviĝos el la mortintoj.

5. Nepre devos esti spaco inter la momento de morto kaj la momento de la releviĝo.

6. Kaj nun mi volas demandi, kio okazas al la animoj de homoj inter ĉi tiu momento de morto kaj la momento difinita por la releviĝo?

7. Ĉu estas difinita pli ol unu momento por la releviĝo de homoj, ne gravas; ĉar ĉiuj ne samtempe mortas, kaj tio ne gravas; ĉio estas kiel unu tago por Dio, kaj tempo estas mezurata nur por homoj.

8. Tiel, por homoj momento estas difinita, kiam ili leviĝos el la mortintoj; kaj estas spaco inter la momento de morto kaj la releviĝo. Kaj nun, pri ĉi tiu spaco de tempo; kio okazas al la animoj de homoj estas tio, pri kio mi fervore demandis al la Sinjoro, ke mi sciu: kaj jen tio, kion mi scias.

9. Kaj kiam venos la tempo, kiam ĉiuj leviĝos, tiam ili scios, ke Dio scias ĉiujn tempojn, kiuj estas difinitaj por la homoj.

10. Nun, pri la stato de la animo inter la morto kaj la releviĝo Aŭdu, anĝelo sciigis al mi, ke la spiritoj de ĉiuj homoj, tuj kiam ili foriris de ĉi tiu mortema korpo, jes, la spiritoj de ĉiuj homoj, ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj, hejmeniĝas al tiu Dio, kiu donis al ili vivon.

11. Kaj tiam okazos, ke la spiritoj de tiuj, kiuj estas justaj, estos akceptitaj en staton de feliĉo, kiu estas nomita paradizo, staton de ripozo, staton de paco, kie ili ripozos de ĉiuj siaj mizeroj kaj de ĉiaj zorgo kaj malĝojo.

12. Kaj tiam okazos, ke la spiritoj de la malvirtuloj, jes, kiuj estas malbonegaj ĉar, aŭdu, ili havas nenian parton eĉ porcion de la Spirito de la Sinjoro; ĉar ili ja elektis fie agi anstataŭ bone agi; pro tio la spirito de la diablo eniris en ilin, kaj ekposedis ilian domon kaj ĉi tiuj estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos plorado kaj grincado de dentoj, kaj tio pro ilia propra fiagado, ĉar ili fariĝis kaptitoj de la volo de la diablo.

13. Tio estas la stato de la animoj de la malvirtuloj, nome en mallumo, kaj stato de terura timoplena atendo de la fajra indigno de la kolero de Dio kontraŭ ili; ili do restos en ĉi tiu stato, kiel la justuloj en la paradizo, ĝis la momento de sia releviĝo.

14. Kelkaj opiniis, ke ĉi tiu stato de feliĉo kaj ĉi tiu stato de mizero de la animo, antaŭ la releviĝo, estas unua releviĝo. Jes, mi konsentas, ke oni povus nomi ĝin releviĝo, la levo de la spirito aŭ animo kaj ilia transiĝo al feliĉo aŭ mizero, laŭ la vortoj, kiuj estas parolitaj.

15. Kaj, aŭdu, oni plie diris, ke okazas unua releviĝo, releviĝo de ĉiuj, kiuj estis, aŭ estas, aŭ estos, ĝis la releviĝo de Kristo el la mortintoj.

16. Nun, ni ne supozas, ke ĉi tiu unua releviĝo, pri kiu oni tiel parolis, povas esti la releviĝo de la animoj kaj ilia transdono al feliĉo aŭ mizero. Vi ne povas supozi, ke ĉi tio estas tio, kion ĝi signifas.

17. Aŭskultu, mi diras al vi, Ne; sed ĝi signifas la reunuiĝon de la animo kun la korpo de tiuj, kiuj mortis, de la tagoj de Adam ĝis la releviĝo de Kristo.

18. Mi ja ne diras, ke la animoj kaj la korpoj de tiuj, pri kiuj oni parolis, samtempe reunuiĝos, la malvirtuloj kune kun la justuloj; sufiĉu, ke mi diras, ke ili ĉiuj elvenos; alivorte, ilia releviĝo okazos antaŭ la releviĝo de tiuj, kiuj mortos post la releviĝo de Kristo.

19. Nu, mia filo, mi ne diras, ke ilia releviĝo okazos je la releviĝo de Kristo; sed, aŭdu, mi donas kiel mian opinion, ke la animoj kaj la korpoj de la justuloj reunuiĝos je la releviĝo de Kristo kaj lia supreniro en la ĉielon.

20. Sed ĉu tio estos je lia releviĝo aŭ poste, mi ne diras; nur ĉi tion mi diras, ke estas tempospaco inter la morto kaj la releviĝo de la korpo, kaj stato de la animo en feliĉo aŭ mizero ĝis la momento, kiu estas difinita de Dio, kiam la mortintoj elvenos, kaj reunuiĝos, kaj animo kaj korpo, kaj kondukiĝos stari antaŭ Dio, kaj estos juĝataj laŭ siaj faritaĵoj.

21. Jes, tio efektivigos la restarigon de tio, pri kiu parolis la buŝoj de la profetoj.

22. La animo estos restatigita al la korpo, kaj la korpo al la animo; jes, kaj ĉiu membro kaj artiko estos restatigita al sia korpo; jes, eĉ ne unu haro de la kapo estos perdita; sed ĉio estos restatigita al sia ĝusta kaj perfekta formo.

23. Kaj nun, mia filo, tio estas la restatigo, pri kiu parolis la buŝoj de la profetoj -

24. Kaj tiam la justuloj elbrilos en la regno de Dio.

25. Sed, aŭdu, terura morto venos sur la malvirtulojn; ĉar ili mortos koncerne tion, kio rilatas al la aferoj de virteco; ĉar ili estas malpuraj, kaj nenio malpura povos heredi regnon de Dio; sed ili estos elĵetitaj, kaj destinitaj partopreni de la fruktoj de siaj laboroj aŭ siaj faritaĵoj, kiuj estis malbonaj; kaj ili trinkos la feĉon de amara kaliko.