La Libro De Alma

Ĉapitro 41

1. Kaj nun, mia filo, mi havas iom por diri pri la restatigo, pri kiu oni parolis: ĉar, aŭdu, kelkaj tordis la skribojn, kaj erare forvagis malproksimen pro ĉi tio. Kaj mi vidas, ke via menso maltrankvilas ankaŭ pri ĉi tio. Sed aŭdu, mi klarigos ĝin al vi.

2. Mi diras al vi, mia filo, ke la plano de restatigo estas postulata de la justeco de Dio; ĉar necesas, ke ĉio estu remetita en sia ĝusta ordo. Aŭskultu, estas necese kaj juste, laŭ la povo kaj releviĝo de Kristo, ke la animo de la homo estu restatigita al sia korpo, kaj ke ĉiu parto de la korpo estu restatigita al ĝi.

3. Kaj la justeco de Dio postulas, ke homoj estu juĝataj laŭ siaj faritaĵoj; kaj, ke iliaj faroj en ĉi tiu vivo estis bonaj, kaj se la deziroj de iliaj koroj estis bonaj, ke je la lasta tago ili ankaŭ estu restatigitaj al tio, kio estas bona.

4. Kaj, se iliaj faritaĵoj estis malbonaj, ili estos restatigitaj al ili por la malbono. Tial ĉio estos restatigita en sia ĝusta ordo, ĉio al sia natura formo mortemeco levita al senmorteco, putreco al senputreco aŭ levita al senfina feliĉado por heredi la regnon de Dio, aŭ al senfina mizerado por heredi la regnon de la diablo, unu unuflanke, la alia aliflanke.

5. Unu levita al feliĉo laŭ siaj deziroj al feliĉeco, aŭ bono laŭ siaj deziroj al bono; kaj la alia al malbono laŭ siaj deziroj al malbono; ĉar, kiel li deziris fari malbonon la tutan tagon, tiel li havos sian rekompencon de malbono, kiam la nokto venos.

6. Kaj tiel estos aliflanke. Se li pentis pri siaj pekoj, kaj deziris justecon ĝis la fino de siaj tagoj, ĝuste tiel li estos rekompencata laŭ sia justeco.

7. Jen tiuj, kiuj estas elaĉetitaj de la Sinjoro; jes, jen tiuj, kiuj estas forprenitaj, kiuj estas liberigitaj el tiu senfina nokto de mallumo; kaj tiel ili staras aŭ falas; ĉar, aŭdu, ili estas siaj propraj juĝantoj, ĉu por fari bonon, ĉu por fari malbonon.

8. La dekretoj de Dio estas ja neŝanĝeblaj; tial, la vojo estas preparita tiel ke ĉiu, kiu volas, povas iri sur ĝi kaj esti savata.

9. Kaj nun, aŭdu, mia filo, ne risku iun plian pekon kontraŭ via Dio pri ĉi tiuj punktoj de doktrino, pri kiuj vi ĝis nun riskis fari pekon.

10. Ne supozu, ĉar restatigo estas priparolita, ke vi povos esti restatigita el pekado al feliĉeco. Aŭskultu, mi diras al vi, malvirteco neniam estis feliĉeco.

11. Kaj nun, mia filo, ĉiuj homoj, kiuj estas en natura stato, aŭ pli bone dirate en karna stato, estas en la galo de maldolĉeco kaj en la katenoj de maljusteco: ili estas sen Dio en la mondo, kaj ili kontraŭiris al la naturo de Dio; pro tio, ili estas en stato kontraŭa al la naturo de feliĉeco.

12. Kaj nun, aŭdu, ĉu la signifo de la vorto restatigo estas preni aĵon en natura stato kaj meti ĝin en nenaturan staton, aŭ meti in en staton kontraŭan al ĝia naturo?

13. Ho mia filo, tio ne estas la kazo; sed la signifo de la vorto restatigo estas revenigi malbonan al malbona, aŭ karnan al karna, aŭ diablan al diabla bonan al tio, kio estas bona; virtan al tio, kio estas virta; justan al tio, kio estas justa; mizerikordan al tio, kio estas mizerikorda.

14. Tial, mia filo, zorgu, ke vi estu mizerikorda al viaj fratoj; juste agu, virte juĝu, kaj konstante faru bonon; kaj, se vi faros ĉion ĉi, vi ricevos vian rekompencon; jes, la mizerikordo estos redonita al vi; la justeco estos redonita al vi; justa juĝo estos redonita al vi; kaj bono estos rekompencita al vi.

15. Ĉar tio, kion vi elsendas, denove revenos al vi, kaj estos restatigita; tial, la vorto restatigo pli plene kondamnas la pekanton, kaj tute ne pravigas lin.