La Libro De Alma

Ĉapitro 5

1. Nun okazis, ke Alma ekdonis la vorton de Dio al la popolo, unue en la lando Zarahemla, kaj de tie tra la tuta lando.

2. Kaj jen la vortoj, kiujn li parolis al la popolo de la Eklezio, kiu estis establita en la urbo Zarahemla, laŭ lia propra analo, dirante;

3. Mi Alma, konsekrita de mia patro Alma, por ke mi estu ĉefpastro super la eklezio de Dio, ĉar li havis potencon kaj aŭtoritaton de Dio fari tion, jen mi diras al vi, ke li ekstarigis eklezion en la lando, kiu bordas al Nefi; jes, la lando, kiun oni nomas la lando de Mormon; jes, kaj li baptis siajn fratojn en la akvoj de Mormon.

4. Kaj jen mi diras al vi, ili estis savitaj el la manoj de la popolo de la reĝo Noa per la mizerikordo kaj potenco de Dio.

5. Kaj post tiam ili estis sklavigitaj de la manoj de la lamanidoj en la dezerto; jes, mi diras al vi, ili estis kaptitoj kaj ree la eternulo savis ilin el la sklaveco per la potenco de sia vorto; kaj ni estis venigitaj en ĉi tiun landon, kaj ĉi tie ni ekstarigis la eklezion de Dio ankaŭ en ĉi tiu lando.

6. Kaj nun mi diras al vi, miaj fratoj, vi, kiuj apartenas al ĉi tiu eklezio, ĉu vi sufiĉe konservis en via memoro la kaptitecon de viaj prapatroj? Jes, kaj ĉu vi sufiĉe konservis en via memoro lian mizerikordon kaj paciencon al ili? Jes, kaj plie, ĉu vi sufiĉe konservis en via memoro, ke li savis iliajn animojn el la infero?

7. Jam li ŝanĝis iliajn korojn; jes, li vekis ilin el profunda dormo, kaj ili vekiĝis al Dio. Ili ja estis meze de la mallumo; malgraŭ tio iliaj animoj estis lumigitaj per la lumo de la eterna vorto; jes, la ligiloj de la morto kaj la katenoj de la infero ĉirkaŭis ilin, kaj eterna pereo atendis ilin.

8. Kaj nun mi demandas al vi, miaj fratoj, ĉu ili estis detruitaj? Mi diras al vi, ke ili ne estis detruitaj.

9. Kaj ree mi demandas, ĉu la ligiloj de la morto estis rompitaj, kaj ĉu la katenoj de la infero, kiuj ĉirkaŭis ilin, estis malligitaj? Mi diras al vi, jes, ili estis malligitaj, kaj iliaj animoj disfloris, kaj ili kantis pri la elaĉetanta amo. Kaj mi diras al vi, ke ili estas savitaj.

10. Kaj nun mi demandas al vi, sub kiuj kondiĉoj ili estis savitaj? Jes, kian motivon ili havis por atendi savon? Kio estas la kaŭzo, kiu liberigis ilin el la ligiloj de la morto, jes, kaj ankaŭ el la katenoj de la infero?

11. Aŭdu, mi povas diri al vi ĉu mia patro Alma ne kredis la vortojn, kiujn transdonis la buŝo de Abinadai? Kaj ĉu li ne estis sankta profeto? Ĉu li ne diris la vortojn de Dio, kaj ĉu mia patro Alma ne kredis ilin?

12. Kaj pro lia fido grandega ŝanĝiĝo okazis en lia koro. Jen mi diras al vi, ke ĉio ĉi estas vera.

13. Kaj okazis, ke li predikis la vorton al viaj prapatroj, kaj grandega ŝanĝiĝo okazis ankaŭ en iliaj koroj, kaj ili humiligis sin kaj fidis la veran kaj vivantan Dion. Kaj, aŭdu, ili estis fidelaj ĝis la fino; pro tio ili saviĝis.

14. Kaj nun mi demandas al vi, miaj fratoj de la eklezio, ĉu vi estas spirite naskitaj el Dio? Ĉu vi ricevis lian bildon en vian mienon? Ĉu vi spertis ĉi tian grandegan ŝanĝiĝon en viaj koroj?

15. Ĉu vi fidadas pri la elaĉeto de tiu, kiu kreis vin? Ĉu vi antaŭen rigardas per fidanta okulo, kaj vidas ĉi tiun morteman korpon levata en senmortecon, kaj ĉi tiun putreman levata en senputrecon, por stari antaŭ Dio por esti juĝata laŭ la agoj, kiuj estis faritaj en la mortema korpo?

16. Mi diras al vi, ĉu vi povas imagi al vi, ke vi aŭdas la voĉon de la Sinjoro diranta al vi, je tiu tago; Venu al mi, vi benataj, ĉar jen viaj faroj estis faroj de justeco sur la tuta tero?

17. Aŭ ĉu vi imagas al vi, ke vi povos mensogi al la Sinjoro je tiu tago, kaj diri Sinjoro, niaj faroj estis justaj faroj sur la tero kaj ke li savos vin?

18. Aŭ, alie, ĉu vi povas imagi vin venigitaj antaŭ la tribunalon de Dio kun viaj animoj plenaj de kulposento kaj rimorso, kaj memorantaj vian kompletan kulpecon, jes, perfekte memorantaj ĉiujn el viaj malvirtaj faroj, jes, memorantaj, ke vi malhonoris la ordonojn de Dio?

19. Mi diras al vi, ĉu vi povos supren rigardi al Dio je tiu tago kun pura koro kaj puraj manoj? Mi diras al vi, ĉu vi povos supren rigardi, havante la bildon de Dio gravuritan sur viaj mienoj?

20. Mi diras al vi, ĉu vi povos pensi pri la savo, kiam vi cedis vin por fariĝi regatoj de la diablo?

21. Mi diras al vi, vi scios je tiu tago, ke vi ne povos esti savita; ĉar neniu homo povos esti savita se liaj vestoj ne estas lavite blankaj; jes, liaj vestoj devos esti purigataj ĝis ili estos senigitaj de ĉia malpuraĵo, per la sango de tiu, pri kiu niaj prapatroj diris, ke li venos por elaĉeti sian popolon el iliaj pekoj.

22. Kaj nun mi demandas al vi, miaj fratoj, kiel iu el vi sentos, se vi staros antaŭ la tribunalo de Dio, havante viajn vestojn makulitajn per sango kaj ĉia malpuraĵo? Ja, kion tiuj ĉi aĵoj atestos kontraŭ vi?

23. Ĉu ili ne atestos, ke vi estas murdintoj, jes, kaj ankaŭ ke vi estas kulpaj pri ĉiaj malvirtecoj?

24. Nu, miaj fratoj, ĉu vi supozas, ke tia ulo havos lokon sidi en la regno de Dio, kun Abrahamo, kun Isaak, kaj kun Jakob, kaj ankaŭ kun ĉiuj el la sanktaj profetoj, kies vestoj estas purigitaj kaj senmakulaj, puraj kaj blankaj?

25. Mi diras al vi, Ne; krom se vi igus nian Kreinton mensoganto de la komenco, aŭ supozus, ke li estas mensoganto de la komenco, vi ne povus supozi, ke tiaj uloj povas havi lokon en la regno de la ĉielo; sed ili estos elĵetitaj, ĉar ili estas la infanoj de la regno de la diablo.

26. Kaj nun, aŭdu, mi diras al vi, miaj fratoj, se vi spertis ŝanĝiĝon en viaj koroj, kaj se vi sentis emon kanti la kanton de elaĉetanta amo, mi volas demandi, ĉu vi tiel sentas nun?

27. Ĉu vi iradis, tenante vin sen riproĉo antaŭ Dio? Se vi estus vokataj morti nunmomente, ĉu vi povus diri en vi mem, ke vi estis sufiĉe humilaj? Ke viaj vestoj estas purigitaj kaj blankigitaj per la sango de Kristo, kiu venos elaĉeti sian popolon de iliaj pekoj?

28. Aŭdu, ĉu vi estas senfierigitaj? Mi diras al vi, ke, se vi ne estas tiaj, vi ne preparis vin renkonti Dion. Aŭdu, vi devas rapide prepari vin; ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝas, kaj tia homo ne havas eternan vivon.

29. Aŭdu, mi diras, ĉu inter vi troviĝas iu, kiu ne estas senenviigita? Mi diras al vi, ke tia homo ne preparas sin; kaj mi deziras, ke li rapide preparu sin, ĉar la horo alproksimiĝas, kaj li ne scias, kiam la momento alvenos; ĉar tia homo ne estos lasita senpuna.

30. Kaj plie mi diras al vi, ĉu inter vi troviĝas iu, kiu mokas sian fraton, aŭ kiu amasigas persekutojn super li?

31. Ve al tiu ulo, ĉar li ne preparis sin, kaj la tempo alproksimiĝas, kiam li devos penti aŭ li ne povos esti savata;

32. Jes, ve ja al ĉiuj al vi malbonaj farantoj; pentu, pentu, ĉar Dio la Sinjoro diris tion.

33. Li ja sendas inviton al ĉiuj homoj, ĉar la brakoj estas etendataj al ili, kaj li diras: Pentu, kaj mi akceptos vin.

34. Jes, li diras: Venu al mi, kaj vi partoprenos el la frukto de la arbo de vivo; jes, vi libere manĝos kaj trinkos el la pano kaj la akvoj de vivo;

35. Jes, venu al mi kaj aperigu agojn de justeco, kaj vi ne estos dehakataj kaj ĵetataj en fajron

36. Ĉar, aŭdu, la tempo alproksimiĝas, kiam kiu ajn ne donas bonan frukton, aŭ kiu ajn ne faras agojn de justeco, tiu sama havos motivon por plori kaj funebri.

37. Ho vi malbonaj farintoj; vi, kiuj blove ŝvelis per la vantaĵoj de la mondo, vi, kiuj, pretendante koni la vojojn de la justeco, tamen erarvagis kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston, kvankam paŝtisto vokis al vi kaj ankoraŭ vokas al vi, sed vi ne volas aŭskulti lian voĉon;

38. Aŭdu, mi diras al vi, ke la bona paŝtisto vokas al vi; jes, kaj li vokas vin laŭ sia propra nomo, kiu estas la nomo Kristo; kaj, se vi ne volas aŭskulti la voĉon de la bona paŝtisto, kaj ne volas aŭdi la nomon per kiu vi estas alvokataj nu, vi ne estos la ŝafoj de la bona paŝtisto.

39. Kaj do, se vi ne estas la ŝafoj de la bona paŝtisto, el kiu ŝafejo vi estas? Nu, mi diras al vi, ke la diablo estas via paŝtisto, kaj vi estas el lia ŝafejo; kaj ja, kiu povas nei tion? Aŭdu, mi diras al vi, ĉiu, kiu neas tion, estas mensoganto kaj infano de la diablo.

40. Ĉar mi diras al vi, ke ĉio, kio estas bona, venas de Dio, kaj ĉio, kio estas malbona, venas de la diablo.

41. Tial, se homo estigas bonajn agojn, li aŭskultas la voĉon de la bona paŝtisto, kaj li sekvas lin; sed tiu, kiu estigas malbonajn agojn, fariĝas infano de la diablo, ĉar li aŭskultas lian voĉon, kaj sekvas lin.

42. Kaj ĉiu, kiu faras ĉi tion, devas ricevi sian salajron de li; tial, kiel sian salajron li ricevas morton koncerne aferojn, kiuj rilatas al la justeco, estante mortinta koncerne ĉiujn bonajn agojn.

43. Kaj nun, miaj fratoj, mi volas, ke vi aŭdu min, ĉar mi parolas per la energio de mia animo; ĉar mi ja klare parolis al vi, tiel ke vi ne povu erari, alivorte, mi parolis laŭ la ordonoj de Dio.

44. Ĉar mi estas vokita tiel paroli, laŭ la sankta ordo de Dio, kiu estas en Jesuo Kristo; jes, mi estas ordonita stari kaj atesti al ĉi tiu popolo tion, kion diris niaj prapatroj pri tio, kio venos poste.

45. Kaj tio ne estas ĉio. Ĉu vi supozas, ke mi scias pri ĉi tio per mi mem? Mi ja atestas al vi, ke mi scias, ke tio, pri kio mi parolis, estas vera. Kaj kiel viasupoze mi scias pri ties vereco?

46. Nu, mi diras al vi, mi scias tion per la Sankta Spirito de Dio. Mi ja fastis kaj preĝis multajn tagojn por ke mi sciu tion per mi mem. Kaj nun mi mem ja scias, ke tio estas vera; ĉar Dio la Sinjoro elmontris tion al mi per sia Sankta Spirito; kaj ĉi tio estas la spirito de revelacio, kiu estas en mi.

47. Kaj plie, mi diras al vi, ke tio, ke la vortoj diritaj de niaj prapatroj estas veraj, estas tiamaniere malkaŝita al mi, eĉ laŭ la spirito de profetado, kiu estas en mi kiu ankaŭ estas per la elmontro de la Spirito de Dio.

48. Mi diras al vi, ke mi mem scias, ke ĉio, kion mi diros al vi pri tio, kio venos poste, estas vera; kaj mi diras al vi, ke mi scias, ke Jesuo Kristo venos, jes, la Filo, la Solenaskito de la Patro, plena de graco, kaj mizerikordo, kaj vero. Kaj li ja estas tiu, kiu venos por forigi la pekojn de la mondo, jes, la pekojn de ĉiu homo, kiu firme kredas je lia nomo.

49. Kaj nun mi diras al vi, ke ĉi tio estas la ordo pri kiu mi estas vokita, jes, por prediki al miaj amataj fratoj, jes, kaj al ĉiu, kiu loĝas en la lando; jes, por prediki al ĉiuj, kaj maljunaj kaj junaj, kaj sklavaj kaj liberaj; jes, mi diras al vi, la maljunuloj, kaj ankaŭ la mezaĝuloj, kaj la kreskanta generacio; jes, por krii al ili, ke ili devas penti kaj renaskiĝi.

50. Jes, tiele diras la Spirito: Pentu, ĉiuj vi finoj de la tero, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝas: jes, la Filo de Dio venas en sia gloro, en siaj potenco, majesto, povo kaj regado. Jes, miaj amataj fratoj, mi diras al vi, ke la Spirito diras: Jen la gloro de la Reĝo de la tuta tero; kaj ankaŭ la Reĝo de la Ĉielo tre baldaŭ elbrilos inter ĉiuj homidoj.

51. Kaj la Spirito ankaŭ diras al mi, jes, krias al mi per laŭta voĉo, dirante; Eliru kaj diru al ĉi tiu popolo Pentu, ĉar, se vi ne pentos, vi neniel povos heredi la regnon de la ĉielo.

52. Kaj denove mi diras al vi, la Spirito diras; Jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo: tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estos dehakata kaj ĵetata en fajron, jes, fajron, kiu ne estas forbrulebla kaj estas ja neestingebla. Aŭdu, kaj memoru, la Sanktulo diris tion.

53. Kaj nun, miaj amataj fratoj, mi diras al vi, ĉu vi povas kontraŭstari ĉi tiujn dirojn; jes, ĉu vi povas formeti ĉi tion, kaj premi la Sanktulon sub viaj piedoj: jes, ĉu vi povas ŝveliĝi vin blove en la fiereco de viaj koroj; jes, ĉu vi ankoraŭ persistos en portado de multekostaj vestoj kaj direktado de viaj koroj al la vantaĵoj de la mondo, al viaj riĉaĵoj?

54. Jes, ĉu vi persistos en supozado, ke vi estas pli bona unu ol alia; jes, ĉu vi persistos en la persekutado de viaj fratoj, kiuj humiliĝas kaj iras laŭ la sankta ordo de Dio, per kiu ili eniris ĉi tiun eklezion, sanktigite de la Sankta Spirito, kaj ili estigas farojn, kiuj estas taŭgaj por pentado

55. Jes, kaj ĉu vi persistos en turnado de via dorso el la malriĉuloj kaj la senhavuloj, kaj en rifuzado doni el via havaĵo al ili?

56. Kaj fine, al ĉiuj el vi, kiuj persistos en via malvirteco, mi diras al vi, ke ĉi tiuj estos dehakataj kaj ĵetataj en fajron, se ili ne rapide pentos.

57. Kaj nun mi diras al vi, al ĉiuj el vi, kiuj deziras sekvi la voĉon de la bona paŝtisto, elvenu el la malvirtuloj, kaj apartigu vin, kaj ne tuŝu iliajn malpuraĵojn; kaj iliaj nomoj ja elviŝiĝos, por ke la nomoj de la malvirtuloj ne estu kalkulataj inter la nomoj de la virtuloj, por ke la Vorto de Dio plenumiĝu, kiu diris: La nomoj de la malvirtuloj ne estos miksitaj kun la nomoj de mia popolo;

58. Ĉar la nomoj de la justuloj estos skribitaj en la libro de vivo, kaj mi donos al ili heredaĵon dekstre de mi. Kaj nun, miaj fratoj, kion vi diros kontraŭ ĉi tio? Mi diras al vi, ke, se vi parolos kontraŭ ĝi, tio ne gravas, ĉar la vorto de Dio devas plenumiĝi.

59. Ĉar kiu paŝtisto troviĝas inter vi, kiu, havante multajn ŝafojn, ne gardas ilin, por ke la lupoj ne envenu kaj manĝu lian gregon? Kaj ja, se lupo eniras inter sian ŝafaron, ĉu li ne elpelas ĝin? Jes, kaj fine, se li povos, li detruos ĝin.

60. Kaj nun mi diras al vi, ke la bona paŝtisto vokas al vi; kaj, se vi aŭskultos lian voĉon, li venigos vin en lian ŝafejon, kaj vi estos liaj ŝafoj; kaj li ordonas al vi, ke vi ne permesu, ke malsatega lupo envenu inter vin, por ke vi ne estu ekstermitaj.

61. Kaj nun mi, Alma, ordonas al vi en la lingvaĵo de tiu, kiu ordonas al mi, ke vi observu obei la vortojn, kiujn mi parolis al vi.

62. Mi parolas per ordono al vi, kiuj apartenas al la eklezio; kaj al tiuj, kiuj ne apartenas al la eklezio, mi parolas per invito, dirante: Venu kaj baptiĝu por pento, por ke ankaŭ vi partoprenu el la fruktoj de la arbo de vivo.