La Libro De Enos
Ĉapitro 1
1. Aŭdu, okazis, ke mi, Enos sciis, ke mia patro estas virta homo ĉar li instruis al mi pri sia lingvo, kaj ankaŭ nutris min en la disciplino kaj admono de la Sinjoro kaj benata estu la nomo de mia Dio pro tio -
2. Kaj mi diros al vi pri la lukto, kiun mi luktis antaŭ Dio, antaŭ ol mi ricevis pardonon de miaj pekoj.
3. Jen, mi iris ĉaskapti bestojn en la arbaroj; kaj la vortoj, kiujn mi ofte aŭdis mian patron diri pri la eterna vivo kaj la ĝojo de la fideluloj, eniris en la profundon de mia koro.
4. Kaj mia animo malsatis; kaj mi genuiĝis antaŭ mia Kreinto, kaj mi ekkriis al li en potenca preĝado kaj petegado por mia animo; kaj tra la tuta tago mi kriis al li; jes, kaj, kiam venis la nokto, mi ankoraŭ altigis mian voĉon tiel ke ĝi atingis la ĉielon.
5. Kaj venis al mi voĉo, kiu diris: Enos, viaj pekoj estas pardonitaj, kaj vi estos benita.
6. Kaj mi, Enos, sciis, ke Dio ne povas mensogi; kaj mia kulpo do estis forbalaita.
7. Kaj mi diris: Sinjoro, kiel tio plenumiĝis?
8. Kaj li diris al mi: Pro via fido je Kristo, kiun vi antaŭe nek aŭdis nek vidis. Kaj multaj jaroj forpasos antaŭ ol li montros sin en la karno; pro tio, iru, via fido vin savis.
9. Tiam okazis, ke, aŭdinte tiujn vortojn, mi eksentis deziron por la bona farto de miaj fratoj, la nifaidoj; pro tio mi elverŝis mian tutan animon al Dio por ili.
10. Kaj, dum mi tiel luktis en la spirito, jen la voĉo de la Sinjoro ree venis en mian menson, dirante: Mi vizitos viajn fratojn laŭ ilia diligenteco en la observado de miaj ordonoj. Mi donis al ili ĉi tiun landon, kaj ĝi estas sankta lando; kaj mi ne malbenos ĝin krom pro malbona farado; pro tio, mi vizitos viajn fratojn, kiel mi diris; kaj iliajn malbonajn agojn mi malsupren irigos kun malĝojo sur iliajn proprajn kapojn.
11. Kaj, post kiam mi, Enos, aŭdis ĉi tiujn vortojn, mia fido al la Sinjoro ekfariĝis neskuebla; kaj kun multaj longaj luktegoj mi preĝis al li por miaj fratoj, la lamanidoj.
12. Kaj okazis, ke, post kiam mi preĝis kaj strebis kun tuta diligenteco, la Sinjoro diris al mi: Mi plenumos al vi laŭ viaj deziroj, pro via fido.
13. Kaj nun, aŭdu, jen la deziro, kiun mi deziris de li ke, se eventuale mia popolo, la nifaidoj, leĝorompos, kaj iel pereos, kaj la lamanidoj ne pereos, la Sinjoro konservu kronikon pri mia popolo, la nifaidoj; eventuale per la potenco de sia sankta brako, por ke ĝi estu prezentata je iu estonta tago al la lamanidoj, por ke, eble, ili estu kondukitaj al la savo
14. Ĉar ĝis nun niaj penoj revenigi ilin al la vera kredo estis vanaj. Kaj en sia kolero ili ĵuris, ke, se eblos, ili detruos niajn analojn kaj nin, kaj ankaŭ ĉiujn tradiciojn de niaj prapatroj.
15. Pro tio, sciante, ke la Sinjoro povos konservi niajn analojn, mi kriadis al li, ĉar li jam diris al mi; Ĉion, kion vi petos kun fido, kredante, ke vi ricevos en la nomo de Kristo, vi ĝin ricevos.
16. Kaj mi havis fidon, kaj mi ja kriis al Dio, ke li konservu la analojn; kaj li faris interligon kun mi, ke li prezentos ilin al la lamanidoj en la siadecide ĝusta tempo.
17. Kaj mi, Enos, sciis, ke tio okazos laŭ la interligo, kiun Li faris; tial mia animo ripozis.
18. Kaj la Sinjoro diris al mi; Viaj prapatroj petis ĉi tion de mi; kaj tio estos farita por ili laŭ ilia fido; ĉar ilia fido similis al la via.
19. Kaj tiam okazis, ke mi, Enos, rondiris inter la popolo de Nifai, profetante pri venontaĵoj, kaj atestante pri tio, kion mi aŭdis kaj vidis.
20. Kaj mi atestas, ke la popolo de Nifai diligente penis revenigi la lamanidojn al la vera fido je Dio. Sed niaj penoj estis vanaj; ilia malamo estis neŝancelebla, kaj ilia malbona naturo direktis ilin, tiel ke ili fariĝis sovaĝaj, kaj kruelaj, kaj sangavida popolo, plena de idolservado kaj malpureco; kiu nutris sin per rabobestoj, loĝis in tendoj, kaj migradis tra la dezerto kun mallonga fela zono ĉirkaŭ siaj lumboj kaj kun pritonditaj kapoj; kaj ilia kompetenteco estis pri la pafarko, kaj pri la sabro, kaj pri la hakilo. Kaj multaj el ili manĝis nur krudan karnon; kaj ili daŭre celis detrui nin.
21. Kaj okazis, ke la popolo de Nifai prilaboris la teron, kaj kreskigis ĉiajn specojn de grenoj, kaj de fruktoj, kaj bredis arojn da ŝafoj kaj ĉiaj brutoj, kaj kaprojn, kaj ibeksojn, kaj ankaŭ multajn ĉevalojn.
22. Kaj treege multaj profetoj troviĝis inter ni. Kaj la popolo estis malmolnuka popolo, nekomprenema.
23. Kaj nenio krom tre granda severeco, predikado kaj profetado pri militoj, kaj malpacoj kaj detruoj, kaj senĉesa memorigado al ili pri la morto, kaj la daŭro de la eterneco, kaj la juĝoj kaj la potenco de Dio, kaj ĉi tiaj aferoj, kiuj daŭre instigis ilin resti en timo antaŭ la Sinjoro nenio, mi diras, krom ĉi tio, kaj treege granda libereco de parolo, gardis ilin kontraŭ rapida malsupreniro en pereon. Kaj laŭ ĉi tiu maniero mi skribas pri ili.
24. Kaj dum mia vivo mi vidis militojn inter la nifaidoj kaj la lamanidoj.
25. Kaj okazis, ke mi komencis maljuniĝi, kaj cent sepdek naŭ jaroj pasis de la tempo, kiam nia patro Lihai foriris de Jerusalemo.
26. Kaj mi konstatis, ke mi devos baldaŭ malsupreniri en mian tombon, kondukite de la potenco de Dio predikadi kaj profetadi al ĉi tiu popolo, kaj deklari la diron laŭ la vero, kiu estas en Kristo. Kaj mi deklaris ĝin tra mia tuta vivo, kaj ĝojis pri ĝi pli ol pri la diro de la mondo.
27. Kaj mi baldaŭ iros al la loko de mia ripozo, kiu estas ĉe mia Elaĉetanto; ĉar mi scias, ke ĉe li mi ripozos. Kaj mi ĝojas pri la tago, kiam mi mortema surmetos senmortecon, kaj staros al mi; Venu al mi, vi feliĉulo, loko estas pretigita por vi en la loĝejoj de mia Patro. Amen.