La Libro De Helaman

Ĉapitro 13

La profetaĵo de Samuel la lamanido al la nifaidoj konsistanta el ĉapitroj 13 ĝis 15 inkluzive.

1. Kaj okazis en la okdek sesa jaro, ke la nifaidoj ankoraŭ restis malvirtaj, ja treege malvirtaj, dum la lamanidoj strikte observis plenumi la ordonojn de Dio laŭ la leĝo de Moseo.

2. Kaj okazis, ke en tiu jaro iu Samuel, lamanido, venis en la landon de Zarahemla kaj komencis prediki al la popolo. Kaj okazis, ke li dum multaj tagoj predikis penton al la popolanoj, kaj ili forpelis lin, kaj li estis revenonta al sia lando.

3. Sed jen la voĉo de la Sinjoro venis al li, ke li denove reiru kaj profetu al la popolanoj ĉion, kio venos en lian koron.

4. Kaj okazis, ke ili ne permesis, ke li eniru en la urbon; li do iris kaj supreniris sur ĝian muron kaj etendis sian manon kaj kriis per laŭta voĉo kaj profetis al la popolanoj ĉion, kion la Sinjoro metis en lian koron.

5. Kaj li diris al ili: Aŭskultu, mi, Samuel, lamanido, ja parolas la vortojn de la Sinjoro, kiujn li metas en mian koron; kaj jen li metis en mian koron diri al ĉi tiu popolo, ke la glavo de la justeco pendas super ĉi tiu popolo; kaj kvarcent jaroj ne forpasos antaŭ ol la glavo de la justeco falos sur ĉi tiun popolon.

6. Jes, peza detruo atendas ĉi tiun popolon, kaj ĝi certe venos al ĉi tiu popolo, kaj nenio povos savi ĉi tiun popolon krom pento kaj fido al la Sinjoro Jesuo Kristo, kiu certe venos en la mondon kaj suferos multon kaj estos mortigita por sia popolo.

7. Kaj jen, anĝelo de la Sinjoro deklaris tion al mi, kaj li alportis bonan sciigon al mia animo. Kaj jen, mi estas sendita al vi por deklari tion ankaŭ al vi, por ke vi havu bonan sciigon; sed jen, vi ne volis akcepti ĝin.

8. Tial, jenon diras la Sinjoro: Pro la malmoleco de la koroj de la popolanoj Nifaidaj, se ili ne pentos, mi detiros mian vorton de ili, kaj mi forprenos mian Spiriton de ili, kaj mi ne plu toleros ilin, kaj mi turnos la korojn de iliaj fratoj kontraŭ ilin.

9. Kaj kvarcent jaroj ne forpasos antaŭ ol mi frapigos ilin; jes, mi punos ilin per la glavo kaj per malsato kaj per pesto.

10. Jes, mi punos ilin en mia flama kolero, kaj pluraj el la kvara generacio de viaj malamikoj vivos por vidi vian kompletan detruon; kaj ĉi tio certe venos se vi ne pentos, diras la Sinjoro; kaj tiuj el la kvara generacio estos la puniloj por via detruo.

11. Sed, se vi pentos kaj revenos al la Sinjoro via Dio, mi forklinos mian koleron, diras la Sinjoro; jes, jene diras la Sinjoro, feliĉaj estas tiuj, kiuj pentos kaj turnos sin al mi, sed ve al tiu, kiu ne pentos.

12. Jes, ve al ĉi tiu granda urbo Zarahemla; ĉar jen pro tiuj, kiuj estas virtaj, ĝi estas savita; jes, ve al ĉi tiu granda urbo, ĉar mi perceptas, diras la Sinjoro, ke multaj, jes, eĉ la plimulto de ĉi tiu granda urbo, malmoligos siajn korojn kontraŭ mi, diras la Sinjoro.

13. Sed feliĉaj estas tiuj, kiuj pentos, ĉar ilin mi pardonos. Sed jen, se ne ĉeestus la virtuloj, kiuj estas en ĉi tiu granda urbo, mi ja malsuprenigus fajron el la ĉielo por detrui ĝin.

14. Sed jen, pro la virtuloj ĝi estas pardonita. Sed jen, la tempo venos, diras la Sinjoro, kiam vi estos forpelintaj la virtulojn el inter vi, tiam vi estos maturaj por detruo; jes, ve al ĉi tiu granda urbo pro la malvirteco kaj abomenaĵoj, kiuj estas en ĝi.

15. Jes, kaj ve al la urbo de Gideon pro la malvirteco kaj abomenaĵoj, kiuj estas en ĝi.

16. Jes, kaj ve al ĉiuj urboj, kiuj estas en la lando ĉirkaŭe, kiuj estas posedataj de la nifaidoj, pro la malvirteco kaj abomenaĵoj, kiuj estas en ili.

17. Kaj jen, malbeno venos sur la landon, diras la Sinjoro de la armeoj, pro la homoj, kiuj estas en la lando, jes, pro ilia malvirteco kaj iliaj abomenaĵoj.

18. Kaj okazos, diras la Sinjoro de la armeoj, jes, nia granda kaj vera Dio ke, tiu, kiu kaŝos trezorojn en la tero, ne retrovos ilin, pro la malbeno al la lando, escepte se li ne estos virtulo kaj kaŝos ĝin por la Sinjoro

19. Ĉar mi volas, diras la Sinjoro, ke ili kaŝu siajn trezorojn al mi; kaj malbenataj estu tiuj, kiuj ne kaŝos siajn trezorojn al mi; ĉar neniu kaŝas siajn trezorojn al mi krom la virtuloj; malbenitaj estos tiu, kiu ne kaŝos siajn trezorojn al mi, kaj ankaŭ la trezoro, kaj neniu retrovos ĝin pro la malbeno al la lando.

20. Kaj la tago venos, kiam ili kaŝos siajn trezorojn, ĉar ili direktis siajn korojn al riĉaĵoj; kaj, ĉar ili direktis siajn korojn al riĉaĵoj, mi kaŝos iliajn trezorojn, kiam ili fuĝos antaŭ siaj malamikoj; ĉar ili ne volos kaŝi ilin al mi, malbenitaj estu ili kaj ankaŭ iliaj trezoroj; kaj en tiu tago ili estos frapitaj, diras la Sinjoro.

21. Vi, la popolo de ĉi tiu granda urbo, atentu kaj aŭskultu miajn vortojn; jes, aŭskultu la vortojn, kiujn la Sinjoro diras; ĉar jen, li diras, ke vi estas malbenitaj pro viaj riĉaĵoj, kaj ankaŭ viaj riĉaĵoj estas malbenitaj, ĉar vi direktis viajn korojn al ili kaj ne aŭskultis la vortojn de tiu, kiu donis ilin al vi.

22. Vi ne memoras la Sinjoron vian Dion en tio, per kio li benis vin, sed vi ĉiam memoras viajn riĉaĵojn, ne por danki la Sinjoron vian Dion pro ili; jes, viaj koroj ne estas malfermitaj al la Sinjoro, sed ili ŝvelas pro fierego ĝis fanfaronado kaj granda ŝveliĝo, ĵaluzo, malpacoj, malico, persekutadoj kaj murdoj, kaj ĉiaj malvirtaj agoj.

23. Pro tiu kaŭzo Dio la Sinjoro venigis malbenon sur la landon, kaj ankaŭ sur viajn riĉaĵojn, kaj tio okazis pro viaj malvirtaj agoj.

24. Jes, ve al ĉi tiu popolo pro ĉi tiu epoko, kiu alvenis, en kiu vi forpelas la profetojn kaj mokas ilin kaj ĵetas ŝtonojn kontraŭ ilin kaj mortigas ilin kaj faras ĉiajn fiajn agojn al ili, eĉ kiel oni faris en la antikva tempo.

25. Kaj nun, kiam vi parolas, vi diras; Se niaj tagoj estus en la tagoj de niaj prapatroj, ni ne mortigus la profetojn; ni ne ŝtonumus ilin kaj forpelus ilin.

26. Jen, vi estas pli malvirtaj ol ili; ĉar, samvere kiel la Sinjoro vivas, se profeto venas inter vin kaj deklaras al vi la vorton de la Sinjoro, kiu atestas pri viaj pekoj kaj malvirtaj faroj, vi koleras kontraŭ li kaj forpelas lin kaj serĉas ĉiajn manierojn detrui lin; jes, vi diras, ke li estas falsa profeto, kaj ke li estas pekulo kaj el la Diablo, ĉar li atestas, ke viaj faroj estas malvirtaj.

27. Sed jen, se homo venas inter vin kaj diras; Faru tion, kaj tio ne estas malvirtaĵo; faru tion, kaj vi ne suferos; jes, li diros; Iru laŭ la aroganteco de viaj propraj koroj; jes, iru laŭ la aroganteco de viaj okuloj, kaj faru ĉion, kion via koro deziras kaj, se homo venas inter vin kaj diras tion, vi akceptos lin kaj diros, ke li estas profeto.

28. Jes, vi altigos lin, kaj vi donos al li el via havaĵo; vi donos al li el via oro, kaj el via arĝento, kaj vi vestos lin per multekostaj vestoj: kaj pro tio, ke li diras flatajn vortojn al vi, kaj ke li diras, ke ĉio estas bona, tial vi trovos nenian kulpon en li.

29. Ho, vi malbona kaj perversa generacio; vi obstiniĝinta kaj malmolnuka popolo, ĝis kiam viasupoze la Sinjoro toleros vin? Jes, ĝis kiam vi lasos vin esti gvidataj de malsaĝaj kaj blindaj gvidantoj? Jes, ĝis kiam vi elektos mallumon prefere al lumo?

30. Jes jen, la kolero de la Sinjoro jam ekflamis kontraŭ vi; jen, li jam malbenis la landon pro via malvirteco.

31. Kaj jen, venos la tempo, kiam li malbenos viajn riĉaĵojn, por ke ili fariĝu glitaj tiel ke vi ne povos teni ilin; kaj en la tagoj de via malriĉeco vi ne povos reteni ilin. 32. Kaj en la tagoj de via malriĉeco vi krios al la Sinjoro; kaj vane vi krios, ĉar via ruiniĝo jam venis sur vin, kaj via pereo estas certigita; kaj tiam vi ploregos kaj hurlos en tiu tago, diras la Sinjoro de la armeoj. Kaj tiam vi lamentos kaj diros;

32. Ho, se mi estus pentinta, kaj ne estus mortiginta la profetojn kaj ŝtonuminta ilin kaj forpelinta ilin. Jes, en tiu tago vi diros; Ho, se ni estus memorintaj la Sinjoron nian Dion en la tago, kiam li donis al ni niajn riĉaĵojn, tiam ili ne estus fariĝintaj glitaj tiel ke ni perdus ilin; ĉar niaj riĉaĵoj foriris de ni.

33. Jen, ni metas laborilon ĉi tien kaj morgaŭ ĝi estas foririnta; kaj jen niaj glavoj estas prenitaj for de ni en la tago, kiam ni serĉis ilin por batalo.

34. Jes, ni kaŝis niajn trezorojn kaj ili forglitis de ni pro la malbeno al la lando.

35. Ho, ke ni estus pentintaj en la tago, kiam la vortoj de la Sinjoro venis al ni; ĉar jen la lando estas malbenita, kaj ĉio fariĝis glita, kaj ni povas teni nenion.

36. Jen, ĉirkaŭas nin demonoj, jes, ĉirkaŭas nin la anĝeloj de tiu, kiu celis detrui niajn animojn. Jen, niaj malvirtaĵoj estas grandaj. Ho, Sinjoro, ĉu vi ne povas deturni vian koleron de ni; Kaj tia estos via lingvaĵo en tiuj tagoj.

37. Sed jen, viaj provtagoj jam pasis; vi prokrastis la tagon de via savo ĝis ĝi estas poreterne tro malfrua kaj via pereo estas certigita; jes, ĉar vi dum ĉiuj tagoj de viaj vivoj serĉis tion, kion vi ne povis havigi al vi; kaj vi serĉis feliĉon, farante malvirtaĵojn kio kontraŭas al la naturo de tiu virteco, kiu estas en nia grandioza kaj Eterna Ĉefo.

38. Ho, vi popolo de la lando, se vi volus aŭdi miajn vortojn; Kaj mi preĝas, ke la kolero de la Sinjoro estu deturnita for de vi, kaj ke vi pentu kaj estu savita.