La Libro De Moroni

Ĉapitro 1

1. Nun mi Moroni, fininte resumon de la historio de la popolo Jareda, supozis, ke mi ne plu verkos, sed mi ankoraŭ ne pereis; kaj mi ne konigas min al la lamanidoj por ke ili ne mortigu min.

2. Ĉar ili treege kruele intermilitas; kaj pro sia malamo ili mortigas ĉiun Nifaidon, kiu rifuzas fornei la Kriston.

3. Kaj mi, Moroni, rifuzas fornei la Kriston; pro tio mi migras kien mi povas por savi mian propran vivon.

4. Pro tio mi skribos kelkajn erojn pli, malgraŭ tio, kion mi supozis; ĉar mi supozis, ke mi ne plu verkos; sed mi skribos kelkajn pliajn pecojn, kiuj eble havos valoron por miaj fratoj, la lamanidoj, en iu estonta tago, se la Sinjoro tion volos.