La Libro De Moroni
Ĉapitro 3
1. La maniero laŭ kiu disĉiploj, kiuj estis nomitaj la plejaĝuloj de la eklezio, ordini pastrojn kaj instruistojn -
2. Preĝinte al la Patro en la nomo de Kristo, ili metis siajn manojn sur ilin, kaj diris:
3. En la nomo de Jesuo Kristo mi ordinis vin esti pastro, (aŭ, se li estos instruisto) mi ordinas vin esti instruisto, por prediki penton kaj pardonadon de pekoj per Jesuo Kristo per la persistado de fido en lia nomo ĝis la fino. Amen.
4. Kaj laŭ ĉi tiu maniero ili ordinis pastrojn kaj instruistojn, laŭ la donoj kaj alvokoj de Dio al la homoj; kaj ili ordinis ilin per la aŭtoritato de la Sankta Spirito, kiu estis en ili.