La Libro De Moroni

Ĉapitro 4

1. La maniero laŭ kiu iliaj plejaĝuloj kaj pastroj administris la karnon kaj sangon de Kristo al la eklezio; kaj ili administris ilin laŭ la ordonoj de Kristo; pro kio ni scias, ke la maniero estas vera; kaj la plejaĝulo aŭ pastro havigis (pastrumis pk) ilin -

2. Kaj ili genuiĝis kun la eklezio, kaj preĝis al la Patro en la nomo de Kristo, dirante:

3. Ho Dio, la Eterna Patro, ni petas de vi en la nomo de via Filo, Jesuo Kristo, beni kaj sanktigi ĉi tiun panon por la animoj de ĉiuj, kiuj partoprenas en ĝi; por ke ili manĝu, memorante pri la korpo de via Filo, kaj atestante al vi, ho Dio, la Eterna Patro, ke ili volas preni sur sin la nomon de via Filo, kaj ĉiam memori lin, kaj obei liajn ordonojn, kiujn li donis al ili, por ke ili ĉiam havu lian Spiriton ĉe si. Amen.