La Libro De Moroni

Ĉapitro 6

1. Kaj nun mi parolas pri la bapto. Jen plejaĝuloj, pastroj kaj instruistoj estis baptitaj; kaj ili baptiĝis nur se ili donis fruktojn taŭgajn por montri, ke ili estis indaj je tio.

2. Kaj ili ricevis por bapto nur tiujn, kiuj venis kun rompita koro kaj suferanta spirito, kaj atestis al la eklezio, ke ili vere pentis pri ĉiuj siaj pekoj.

3. Kaj neniu estis ricevita por baptiĝo krom tiuj, kiuj prenis sur sin la nomon de Kristo, decidinte servi lin ĝis la fino.

4. Kaj, post kiam ili estis ricevitaj por baptiĝo, kaj estis instigitaj kaj purigitaj per la potenco de la Sankta Spirito, ili estis kalkulitaj inter la popolo de la Eklezio de Kristo; kaj iliaj nomoj estis prenitaj por ke ili estu memorataj kaj nutrataj per la bona Vorto de Dio, por teni ilin sur la ĝusta vojo, por teni ilin daŭre viglaj en preĝado, fidante nur al la meritoj de Kristo, kiu estis la aŭtoro kaj perfektiganto de ilia fido.

5. Kaj la Eklezio ofte kunvenis por fasti kaj preĝi, kaj interparoli pri la farto de siaj animoj.

6. Kaj oni ofte kunvenis por preni panon kaj vinon, memorante la Sinjoron Jesuon.

7. Kaj oni strikte atentis, ke ne okazu malbona ago inter ili; kaj kiam iuj estis pruvitaj fari malbonon, kaj atestintoj el la Eklezio kondamnis ilin antaŭ la plejaĝuloj, se ili ne pentis kaj ne konfesis, iliaj nomoj estis elviŝitaj, kaj ili ne estis kalkulitaj inter la popolo de Kristo.

8. Sed ĉiam, se ili pentis kaj petis pardonon, kun reala intenco oni pardonis ilin.

9. Kaj iliaj kunvenoj estis direktataj de la Eklezio laŭ la influo de la Spirito, kaj per la potenco de la Sankta Spirito; ĉar, kiam la potenco de la Sankta Spirito kondukis ilin ĉu prediki, ĉu admoni, ĉu preĝi, ĉu petegi, ĉu kanti, tiam tio estis ja farita.