La Libro De Moroni

Ĉapitro 8

1. Epistolo de mia patro Mormon, skribita al mi, Moroni; kaj ĝi estis skribita al mi baldaŭ post mia alvoko al la servado. Kaj ĉi-maniere li skribis al mi, dirante:

2. Mia amata filo, Moroni, mi treege ĝojas, ke via Sinjoro Jesuo Kristo memoris vin, kaj vokis vin al sia servado, kaj al sia sankta laboro.

3. Mi ĉiam memoras vin en miaj preĝoj, konstante preĝante al Dio la Patro en la nomo de lia Sankta Infano, Jesuo, ke per sia senfina boneco kaj graco li gardu vin per la persistado de fido al lia nomo ĝis la fino.

4. Kaj nun, mia filo, mi parolas al vi pri tio, kio treege afliktas min; ĉar afliktas min, ke disputadoj leviĝas inter vi.

5. Ĉar, se mi eksciis la veron, okazis inter vi disputadoj pri la bapto de viaj infanetoj.

6. Kaj nun, mia filo, mi deziras, ke vi diligente laboru por ke ĉi tiu kruda eraro estu forigita de inter vi; ĉar kun ĉi tiu celo mi skribis ĉi tiun epistolon.

7. Ĉar tuj post kiam mi eksciis ĉi tion de vi mi demandis la Sinjoron pri la afero. Kaj la vorto de la Sinjoro venis al mi per la potenco de la Sankta Spirito, dirante; 8. Aŭskultu la vortojn de Kristo, via Redemptanto, via Sinjoro kaj via Dio. Jen, mi venis en la mondon por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento; ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj; infanetoj estas sanaj, ĉar ili ne kapablas fari pekon; pro tio la malbeno de Adamo estas forprenita de ili per mi, tiel ke ĝi havas nenian povon super ili; kaj la leĝo de cirkumcido estas forigita per mi.

8. Kaj laŭ ĉi tiu maniero la Sankta Spirito evidentigis la vorton de Dio al mi; pro tio, mia amata filo, mi scias, ke tio, ke vi baptu infanetojn, estas solena moko antaŭ Dio.

9. Jen mi diras al vi, ke ĉi tion vi devas instrui - penton kaj baptiĝon al tiuj, kiuj estas respondecaj kaj kapablaj fari pekon; jes, instruu al gepatroj, ke ili devas penti kaj baptiĝi, kaj humiliĝi kiel iliaj infanetoj, kaj ili ĉiuj estos savitaj kun siaj infanetoj.

10. Kaj iliaj infanetoj bezonas nek penton nek baptiĝon. Jen, la bapto estas por pento, por plenumo de la ordonoj, per pardono de pekoj.

11. Sed infanetoj vivas en Kristo, de post la fondiĝo de la mondo; se ne, Dio estas partieca Dio, kaj ankaŭ ŝanĝiĝema Dio, kaj privilegianto de personoj; ĉar kiom da infanetoj mortis nebaptitaj!

12. Do, se infanetoj ne povis esti savitaj sen baptiĝo, ili devis iri en senfinan inferon.

13. Jen mi diras al vi, ke tiu, kiu supozas, ke infanetoj bezonas baptiĝon, estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco, ĉar li havas nek fidon, nek esperon, nek karitaton; pro tio, se li mortus tion pensante, li nepre devus malsupreniri en la inferon.

14. Ĉar terura estas la malvirteco supozi, ke Dio savas unu infanon pro baptiĝo, kaj alia devas perei pro tio, ke ĝi ne havas bapton.

15. Ve al tiuj, kiuj ĉi-maniere perversigas la vojojn de la Sinjoro, ĉar ili pereos se ili ne pentos. Jen, mi parolas kun aŭdaco, havante aŭtoritaton de Dio; kaj mi ne timas, kion homo povas fari; ĉar perfekta amo elĵetas ĉian timon.

16. Kaj mi estas plenigita de karitato, kiu estas ĉiame daŭra amo; pro tio, ĉiuj infanoj estas egalaj por mi; pro tio per perfekta amo mi amas infanetojn; kaj ili ĉiuj estas egalaj kaj partoprenantoj de savo.

17. Ĉar mi scias, ke Dio estas nek partieca Dio nek ŝanĝiĝema estulo; sed li estas neŝanĝebla de tuta eterneco al tuta eterneco.

18. Infanetoj ne povas penti; pro tio estas terura malvirteco nei la purajn korfavorojn de Dio al ili, ĉar ili ĉiuj vivas en li pro lia korfavoro.

19. Kaj tiu, kiu diras, ke infanetoj bezonas baptiĝon, neas la korfavorojn de Kristo, kaj forĵetas lian repacigon kaj la potencon de lia redempto.

20. Ve al tiuj, ĉar ili estas en danĝero de morto, infero, kaj senfina turmentado. Mi aŭdace diras tion; Dio ordonis al mi. Aŭskultu ilin kaj konsideru, aŭ ili staros kontraŭ vi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo.

21. Ĉar pensu, ke ĉiuj infanetoj vivas en Kristo, kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj estas ekster la Leĝo. Ĉar la potenco de redempto venas sur ĉiujn, kiuj havas nenian leĝon; pro tio tiu_, kiu ne estas kondamnita, aŭ kiu estas sub neniu kondamno, ne povas penti; kaj por tiaj la bapto valoras nenion -

22. Sed ĝi estas moko antaŭ Dio, neante la korfavorojn de Kristo kaj la potencon de lia Sankta Spirito, kaj fidante senvivajn farojn.

23. Jen, mia filo, tio ne devus esti; ĉar pento estas por tiuj, kiuj estas sub kondamno kaj sub la malbeno de rompita leĝo.

24. Kaj la unuaj fruktoj de pento estas baptiĝo; kaj baptiĝo venas per fido, plenumante la ordonojn; kaj plenumado de la ordonoj venigas pardonadon de pekoj;

25. Kaj la pardonado de pekoj venigas mildecon kaj korhumilecon; kaj pro mildeco kaj korhumileco venas la vizitado de la Sankta Spirito, la Parakleto, kiu plenigas per espero kaj perfekta amo, amo kiu persistas per diligenteco en preĝado ĝis venos la fino, kiam ĉiuj sanktuloj loĝos ĉe Dio.

26. Jen, mia filo, mi reskribos al vi se mi ne baldaŭ eliros kontraŭ la lamanidoj. Jen, la fiereco de ĉi tiu nacio, aŭ popolo de la nifaidoj, pruviĝos esti ilia detruiĝo se ili ne pentos.

27. Preĝu por ili, mia filo, por ke pento venu al ili. Sed jen, mi timas, ke la Spirito ĉesis lukti kun ili; kaj en ĉi tiu parto de la lando ili ankaŭ penas neniigi ĉian potencon kaj aŭtoritaton, kiuj venas de Dio; kaj ili forneas la Sanktan Spiriton.

28. Kaj forpuŝinte tiel grandan scion, mia filo, ili nepre baldaŭ pereos, por plenumi la profetaĵojn, kiujn la profetoj diris, kaj ankaŭ la vortojn de nia Savanto mem.

29. Adiaŭ, mia filo, ĝis mi ree skribos al vi aŭ renkontos vin. Amen.