La Libro De Mozaja

Ĉapitro 3

1. Kaj denove, miaj fratoj, mi volas altiri vian atenton, ĉar mi havas iom pli por aldiri al vi; ĉar aŭdu, mi havas ion por diri al vi pri tio, kio okazos.

2. Kaj tio, kion mi diros al vi, sciigis al mi anĝelo de Dio. Kaj li diris al mi: Vekiĝu; kaj mi vekiĝis, kaj jen li staris antaŭ mi.

3. Kaj li diris al mi: Vekiĝu, kaj aŭdu la vortojn, kiujn mi diros al vi; ĉar jen mi venis por deklari al vi bonan sciigon de granda ĝojo.

4. Ĉar la Sinjoro aŭdis viajn preĝojn, kaj juĝis pri via virto, kaj sendis min por deklari al vi, ke vi rajtas ĝoji; kaj ke vi rajtas deklari tion al via popolo, por ke ankaŭ ili pleniĝu de ĝojo.

5. Ĉar ja venas la tempo, kaj ĝi ne estas malproksime, kiam, kun potenco, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu regas, kiu estis, kaj estos de ĉia eterneco al ĉia eterneco, malsuprenvenos de la ĉielo inter la homidojn, kaj loĝos en tabernaklo el argilo, kaj iros inter la homoj, farante potencajn miraklojn, kiaj kuracado de malsanuloj, levado de mortintoj, marŝigo de lamuloj, donado de vidpovo al blinduloj kaj aŭdpovo al surduloj, kaj kuracado de ĉiaj malsanoj.

6. Kaj li elpelos demonojn, aŭ la malbonajn spiritojn, kiuj loĝas en la koroj de la homidoj.

7. Kaj li suferos tentojn, kaj doloron de la korpo; malsaton, soifon, kaj laciĝon, eĉ pli ol homo, ne mortante, povas toleri; ĉar jen sango venos el ĉiu poro, tiel granda estos lia suferado pro la malboneco kaj la abomenaĵoj de lia popolo.

8. Kaj li estos nomata Jesuo Kristo, la Filo de Dio, la Patro de la ĉielo kaj la tero, la Kreinto de ĉio de la komenco; kaj lia patrino estos nomata Maria.

9. Kaj jen li venos al siaj propruloj, por ke savo venu al la homidoj per fido je lia nomo; kaj eĉ post ĉio ĉi oni opinios lin homo, kaj diros, ke li havas demonon, kaj skurĝos lin, kaj krucumos lin.

10. Kaj la trian tagon li releviĝos el la mortintoj; kaj jen li staras por juĝi la mondon; kaj ĉio ĉi ja fariĝas, por ke justa juĝo venu al la homidoj.

11. Ĉar, aŭskultu, ankaŭ lia sango akiras pardonon por la pekoj de tiuj, kiuj falis pro la leĝorompo de Adam, kiuj mortis ne konante la volon de Dio pri ili, aŭ kiuj senscie pekis.

12. Sed ve, ve al tiu, kiu scias, ke li ribelas kontraŭ Dio! Ĉar savo venas al neniu krom per pentado kaj fido al la Sinjoro Jesuo Kristo.

13. Kaj Dio la Sinjoro sendis siajn sanktajn profetojn inter ĉiujn homidojn, por deklari ĉi tion al ĉiu tribo, nacio kaj lingvo, por ke ĉio, kio kredas, ke Kristo venos, tiu sama ricevu pardonon de siaj pekoj, kaj jubilu kun grandega ĝojo, kvazaŭ li jam estus veninta al ili.

14. Tamen Dio la Sinjoro vidis, ke lia popolo estas malmolnuka popolo, kaj li formulis por ili leĝaron, nome la leĝaron de Moseo.

15. Kaj multajn signojn, kaj mirindaĵojn, kaj ekzemplojn, kaj figurojn li montris al ili pri sia veno; kaj ankaŭ sanktaj profetoj parolis al ili pri lia veno; kaj tamen ili malmoligis siajn korojn, kaj ne komprenis, ke la leĝo de Moseo valoras nenion krom per la elaĉeto de lia sango.

16. Kaj ankaŭ se eblus, ke infanetoj povus peki, eĉ ili ne povus esti savitaj; sed mi diras al vi, ke ili estas benitaj; ĉar ja, se pro Adam aŭ pro la naturo ili falas, tamen la sango de Kristo akiras elaĉeton por iliaj pekoj.

17. Kaj plie, mi diras al vi, ke neniu alia nomo aŭ metodo aŭ rimedo estos donata por venigi savon al la homidoj ol nur la nomo de Kristo, la Sinjoro Plejpotenca.

18. Ĉar, aŭdu, li juĝas, kaj lia juĝo estas justa; kaj infano, kiu mortas en sia infaneco, ne pereas; sed homoj trinkas juĝon al siaj animoj se ili ne humiliĝas kaj fariĝas kvazaŭ infanetoj, kaj kredas, ke savo estis, kaj estas, kaj estos en kaj per la elaĉetanta sango de Kristo, la Sinjoro Plejpotenca.

19. Ĉar la natura homo estas malamiko al Dio, kaj estis ekde la falo de Adam, kaj estos, por ĉiam kaj eterne, se li ne cedos al la allogoj de la Sankta Spirito, kaj ne formetos la naturan homon kaj ne fariĝos sanktulo per la elaĉeto de Kristo la Sinjoro, kaj ne fariĝos kiel infano, obeema, dolĉanima, humila, pacienca, plena de amo, cedema al ĉio, kion la Sinjoro opinias justa fari al li, same kiel infano cedas al sia patro.

20. Kaj plie, mi diras al vi, ke la tempo venos, kiam la scio pri Savinto disvastiĝos tra ĉiu nacio, tribo, lingvo kaj popolo.

21. Kaj, sciu, kiam tiu tempo venos, troviĝos neniu senkulpa antaŭ Dio, krom etaj infanoj, sen pentado kaj fido al la nomo de Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca.

22. Kaj eĉ je ĉi tiu momento, kiam vi estos instruinta al via popolo tion, kion la Sinjoro, via Dio, ordonis al vi, eĉ tiam ili troviĝos ne pli senkulpaj antaŭ la okuloj de Dio, nur laŭ la vortoj, kiujn mi diris al vi.

23. Kaj nun mi jam diris la vortojn, kiujn Dio la Sinjoro ordonis al mi.

24. Kaj tiele diras la Sinjoro: Ili staros kiel hela atesto kontraŭ ĉi tiu popolo, je la juĝotago; laŭ ili ĝi estos juĝata, ĉiu homo laŭ siaj faroj, ĉu ili estas bonaj, aŭ ĉu ili estas malbonaj.

25. Kaj, se ili estas malbonaj, ili estas transdonataj al terura konscio pri sia kulpo kaj siaj abomenaĵoj, kio fuĝigos ilin de antaŭ la Sinjoro en staton de mizero kaj senfina turmento, de kiu ili ne povos reveni; ili do trinkis juĝon al siaj animoj.

26. Ili do trinkis el la pokalo de la kolero de Dio, kiun la justeco ne povus rifuzi al ili pli ol ĝi povus rifuzi, ke Adam pekofalu pro sia partopreno de la malpermesita frukto; tial la kompato povas havi nenian rajton pri ili por eterne.

27. Kaj ilia turmentado estas kiel lago de fajro kaj sulfuro, kies flamoj estas neestingeblaj, kaj kies fumo supreniras por ĉiam kaj eterne. Tiele ordonis la Sinjoro al mi. Amen.