La Libro De Mozaja

Ĉapitro 4

1. KAJ nun okazis, kiam la reĝo Benjameno finis paroli la vortojn, kiujn la anĝelo de la Sinjoro transdiris al li, ke li ĵetis sian rigardon sur la homamason, kaj li vidis, ke ili falis sur la teron, ĉar sur ilin falis teruro de la Sinjoro.

2. Kaj ili vidis sin en sia karna stato eĉ malpli ol la polvo de la tero. Kaj unuvoĉe ili ĉiuj laŭte kriis, dirante: Ho, havu kompaton, kaj apliku la elaĉetantan sangon de Kristo por ke ni ricevu pardonon de niaj pekoj, kaj por ke niaj koroj estu purigitaj; ĉar ni kredas je Jesuo Kristo, la Filo de Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj ĉion; kiu malsuprenvenos inter la homidojn.

3. Kaj okazis, post kiam ili parolis ĉi tiujn vortojn, ke la Spirito de la Sinjoro malsuprenvenis sur ilin, kaj ili pleniĝis de ĝojo, ricevinte pardonon de siaj pekoj, kaj havante pacon de konscienco, pro la tre granda fido, kiun ili havis al Jesuo Kristo, kiu venos, laŭ la vortoj, kiujn la reĝo Benjameno parolis al ili.

4. Kaj la reĝo Benjameno ree malfermis la buŝon kaj ekparolis al ili, dirante: Miaj amikoj kaj miaj fratoj, mia parencaro kaj mia popolo, mi volas denove altiri vian atenton, por ke vi aŭdu kaj komprenu la reston de miaj vortoj, kiujn mi parolos al vi.

5. Ĉar jen, se la scio pri la boneco de Dio nun vekis vin al sento pri via nenieco kaj via senvalora kaj defalinta stato

6. Mi diras al vi, se vi venis al scio pri la boneco de Dio, kaj lia senegala potenco, kaj lia saĝeco, kaj lia pacienco, kaj lia toleremeco al la homidoj; kaj ankaŭ la elaĉeto el pekoj, kiu estas preparita de post la fondiĝo de la tero, por ke savo venu al tiu, kiu metas sian fidon al la Sinjoro, kaj diligente observas liajn ordonojn, kaj persistas en la fido eĉ ĝis la fino de sia vivo, tio estas, la vivo de la mortema korpo

7. Mi diras, ke tiu estas la homo, kiu ricevos savon, per la elaĉeto el pekoj, kiu estas preparita de post la fondiĝo de la tero por la tuta homaro, por ĉiuj, kiuj iam vivis ekde la falo de Adam, aŭ kiuj vivas, aŭ kiuj iam vivos, eĉ ĝis la fino de la mondo.

8. Kaj ĉi tia estas la maniero, laŭ kiu la savo venas. Kaj ekzistas neniu alia savo krom tio priparolita; nek ekzistas iaj kondiĉoj, per kiuj la homo povas esti savita, krom la kondiĉoj, kiujn mi sciigis al vi.

9. Kredu je Dio; kredu, ke li ekzistas, kaj ke li kreis ĉion, kaj en la ĉielo kaj sur la tero; kredu, ke li havas ĉian saĝon, kaj ĉian povon, kaj en la ĉielo kaj sur la tero; kredu, ke la homo ne komprenas ĉion, kion la Sinjoro povas kompreni.

10. Kaj plie, kredu, ke vi devas penti pri viaj pekoj kaj forlasi ilin, kaj humiligi vin antaŭ Dio; kaj peti kun sincera koro, ke li pardonu vin; kaj nun, se vi kredas ĉion ĉi, atentu, ke vi faros tion.

11. Kaj plie mi diras al vi, kiel mi antaŭe diris, ke, kiel vi venis al la scio pri la gloro de Dio, aŭ se vi konis lian bonecon kaj gustumis lian amon, kaj ricevis pardonadon de viaj pekoj, kio kaŭzas tiel grandegan ĝojon en viaj animoj, tiel same mi volas, ke vi memoru, kaj ĉiam konservu en via memoro, la grandecon de Dio, kaj vian propran neniecon, kaj lian bonecon kaj toleremecon al vi, al vi, neindaj kreitoj, kaj humiligu vin eĉ en la profundoj de humileco, preĝante ĉiutage al la Sinjoro, kaj starante firme en la fido pri tio, kio venos, pri kio parolis la buŝo de la anĝelo.

12. Kaj, aŭdu, mi diras al vi, ke, se vi tion faros, vi ĉiam ĝojos, kaj pleniĝos de la amo de Dio, kaj ĉiam retenos pardonon de viaj pekoj; kaj vi kreskos en la scio de la gloro de tiu, kiu kreis vin, aŭ en la scio pri tio, kio estas virta kaj vera.

13. Kaj vi ne havos intencon malbonfari unu al la alia, sed volos pace vivi, kaj doni al ĉiu homo laŭ tio, kio estas ŝuldata al li.

14. Kaj vi ne permesos, ke viaj infanoj estu malsataj, aŭ senvestaj; kaj vi ankaŭ ne permesos, ke ili malobeu la leĝojn de Dio, kaj batalu kaj kverelu unu kun la aliaj, kaj servu la diablon, kiu estas la mastro de la peko, aŭ kiu estas la malbona spirito pri kiu parolis niaj prapatroj kaj kiu estas malamiko al ĉia virteco.

15. Sed vi instruos al ili iri en la vojoj de la vero kaj prudento; vi instruos al ili ami unu la aliajn, kaj servi unu la aliajn.

16. Kaj plie vi mem helpos tiujn, kiuj bezonas vian helpon; vi donos el via havaĵo al tiu, kiu bezonas; kaj vi ne lasos, ke la almozulo vane metu sian peton antaŭ vin, kaj vi ne deturnos lin de vi, tiel ke li pereu.

17. Vi eble diros: La viro venigis sur sin sian mizeron; pro tio mi haltigos mian manon, kaj mi ne donos al li el iaj manĝaĵoj, kaj mi ne transdonos al li parton el mia havaĵo, por ke li ne suferu, ĉar liaj puniĝoj estas justaj

18. Sed mi diras al vi, ho homo, ke kiu ajn tion faras, tiu sama havos grandan motivon por penti, kaj, se li ne pentos pri tio, kion li faris, li pereos por eterne, kaj havos nenian rajton en la regno de Dio.

19. Ĉar, aŭdu, ĉu ni ĉiuj ne estas almozuloj? Ĉu ni ĉiuj ne dependas de la sama Estulo, nome Dio, por ĉiom da la havaĵo, kiun ni havas, por kaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj, kaj por oro, kaj por arĝento, kaj por ĉiuj kaj ĉiaj riĉaĵoj, kiujn ni havas?

20. Kaj jen, eĉ nunmomente, vi ĵus preĝadis al li, kaj petegis pardonadon de viaj pekoj. Kaj ĉu li lasis, ke vi vane petegu? Ne; li elverŝis sian Spiriton sur vin, kaj plenigis viajn korojn per ĝojo, kaj ŝtopis viajn buŝojn tiel ke vi ne povis paroli, tiom grandega estis via ĝojo.

21. Kaj nun, se Dio, kiu kreis vin, de kiu vi dependas por viaj vivoj kaj por ĉio, kion vi havas, kaj por ĉio, kio vi estas, donas al vi ĉion, kion prave vi petas en fido, kredante, ke vi ricevos, ho tiukaze, kiom vi devus doni de la havaĵo, kiun vi havas, unu al la aliaj.

22. Kaj, se vi juĝas la viron, kiu metas sian peton antaŭ vin pri via havaĵo por ke li ne pereu, kaj vi kondamnas lin, kiom pli justa estos via kondamniĝo pro reteno de via havaĵo, kiu apartenas ne al vi sed al Dio, al kiu ankaŭ via vivo apartenas; kaj tamen vi faras neniun peton, kaj vi ne pentas pri tio, kion vi faris.

23. Mi diras al vi, ve al tiu viro, ĉar lia havaĵo pereos kun li; kaj nun mi diras ĉi tion al tiuj, kiuj estas riĉaj je la aĵoj de ĉi tiu mondo.

24. Kaj plie, mi diras al la malriĉuloj, vi, kiuj ne havas kaj tamen havas sufiĉon por pluekzisti de tago al tago; mi pensas pri ĉiuj el vi, kiuj rifuzas al la almozulo, ĉar vi ne havas; mi volas, ke vi diru en viaj koroj, ke: Mi ne donas ĉar mi ne havas, sed, se mi havus, mi donus.

25. Kaj ja, se vi diras ĉi tion en viaj koroj, vi restas senkulpaj, alie vi estas kondamnitaj; kaj via kondamno estas justa, ĉar vi deziras tion, kion vi ne ricevis.

26. Kaj nun, pro tio, pri kio mi parolis al vi tio estas, pro la reteno de pardono de viaj pekoj de tago al tago, por ke vi povu iri senkulpaj antaŭ Dion mi volas, ke vi donu parton de via havaĵo al la malriĉuloj, ĉiu homo laŭ tio, kion li posedas, nutrante la malsatantojn, vestante la senvestulojn, vizitante la malsanulojn kaj donante helpon al ili, kaj spirite kaj korpe, laŭ iliaj bezonoj.

27. Kaj atentu, ke ĉio ĉi estu farata kun saĝo kaj ordo; ĉar ne estas postulate, ke homo kuru pli rapide ol li havas forton. Kaj plie, estas bone, ke li estu diligenta, por ke tiel li gajnu la premion; tial, ĉio devas esti farata laŭorde.

28. Kaj mi volas, ke vi memoru, ke kiu ajn inter vi prunteprenas de sia najbaro, tiu devos redoni tion, kion li prunteprenis, laŭ sia interkonsento, aŭ alie li faros pekon; kaj li eble pekigos ankaŭ sian najbaron.

29. Kaj fine, mi ne povas diri al vi ĉion, kio povus pekigi vin; ĉar ekzistas diversaj metodoj kaj manieroj, eĉ tiom multaj, ke mi ne povas nombri ilin.

30. Sed ĉi tiom mi povas diri al vi; se vi ne atentos pri vi mem, kaj viaj pensoj, kaj viaj vortoj, kaj viaj agoj, kaj ne observos la ordonojn de Dio, kaj ne persistos en la fido al tio, kion vi aŭdis pri la veno de nia Sinjoro, eĉ ĝis la fino de viaj vivoj, vi devos perei. Kaj nun, ho homo, memoru, kaj ne pereu.