La Libro De Mozaja
Ĉapitro 5
1. Kaj jen okazis, kiam la reĝo Benjameno tiele parolis al sia popolo, ke li sendis homojn inter ilin, dezirante scii pri sia popolo, ĉu ili kredas la vortojn, kiujn li parolis al ili.
2. Kaj ili ĉiuj unuanime kriis, dirante: Jes, ni kredas ĉiujn vortojn, kiujn vi parolis al ni; kaj ni ankaŭ scias pri ilia efektiveco kaj vero, pro la Spirito de la Sinjoro Plejpotenca, kiu faris grandegan ŝanĝon en ni, aŭ en niaj koroj, tiel ke ni ne plu deziras fari malbonon, sed volas konstante fari bonon.
3. Kaj ni mem, per la senfina boneco de Dio, kaj la elmontroj de lia Spirito, ankaŭ havas grandajn perspektivojn pri tio, kio venos; kaj, se estus utile, ni povus profeti pri ĉio.
4. Kaj la fido, kiun ni havis je tio, kion nia reĝo parolis al ni, ja venigis nin al ĉi tiu granda scio, pro kio ni ĝojas kun tiom grandega ĝojo.
5. Kaj ni konsentas transiri en interligon kun nia Dio fari lian volon, kaj obei liajn ordonojn pri ĉio, kion li ordonos al ni, dum la resto de niaj tagoj, por ke ni ne venigu sur nin neniam finotan turmenton, kiel deklaris la anĝelo, por ke ni ne trinku el la pokalo de la kolero de Dio.
6. Kaj ĉi tiuj estas precize la vortoj, kiujn la reĝo Benjameno deziris de ili; kaj li do diris al ili: Vi parolis la vortojn, kiujn mi deziris; kaj la interligo, kiun vi faris, estas justa interligo.
7. Kaj pro la interligo, kiun vi faris, vi nomiĝos la infanoj de Kristo, liaj filoj, kaj liaj filinoj; ĉar jen hodiaŭ li spirite naskis vin; ĉar vi diras, ke viaj koroj estas ŝanĝitaj pro fido je lia nomo; tial vi naskiĝis el li kaj fariĝis liaj filoj kaj liaj filinoj.
8. Kaj per ĉi tiu nomo vi liberiĝas, kaj vi povas liberiĝi per neniu alia nomo. Ne estas donita alia nomo, per kiu savo venas; tial, mi volas, ke vi prenu al vi la nomon de Kristo, ĉiuj el vi, kiuj transiris en interligon kun Dio, ke vi obeos ĝis la fino de viaj vivoj.
9. Kaj okazos, ke kiu ajn faros tion, tiu troviĝos dekstre de Dio, ĉar li scios la nomon, per kiu li nomiĝas; ĉar li nomiĝos per la nomo de Kristo.
10. Kaj nun okazos, ke tiu, kiu ne volas preni al si la nomon de Kristo, devos nomiĝi per iu alia nomo; tial, li trovos sin maldekstre de Dio.
11. Kaj mi volas, ke vi memoru ankaŭ, ke ĉi tiu estas la nomo, kiun, mi diris, mi donos al vi kaj kiu neniam estos elviŝita, krom pro malobeado; tial, atentu, ke vi ne malobeu, por ke la nomo ne elviŝiĝu el viaj koroj.
12. Mi diras al vi, mi volas, ke vi memoru ĉiam reteni la nomon skribita en viaj koroj, por ke vi ne troviĝu maldekstre de Dio, kaj ke vi aŭdu kaj konu la voĉon, per kiu vi estos vokata, kaj ankaŭ la nomon, per kiu li vokos vin.
13. Ĉar, kiu homo konas la mastron, kiun li ne servis, kaj kiu estas fremdulo al li, kaj kiu estas malproksime de la pensoj kaj intencoj de lia koro?
14. Kaj plie, ĉu viro prenas azenon, kiu apartenas al lia najbaro, kaj prizorgas ĝin? Mi diras al vi, Ne; li ne permesas eĉ, ke ĝi paŝtiĝu inter liaj brutoj, sed li forpelos ĝin, kaj elĵetos ĝin. Mi diras al vi, ke tiel same okazos inter vi se vi ne scias la nomon laŭ kiu vi nomiĝas.
15. Tial, mi deziras, ke vi estu firmaj kaj nemoveblaj, ĉiam abundaj en bonaj laboroj, por ke Kristo, la Sinjoro, la Plejpotenca, sigelu vin siaj, por ke vi estu venigitaj al la ĉielo, por ke vi havu ĉiaman savon kaj eternan vivon, per la saĝo, kaj potenco, kaj justeco, kaj kompato de tiu, kiu kreis ĉion, en la ĉielo kaj sur la tero, kiu estas Dio super ĉio. Amen.