La Tria Libro De Nifai

Ĉapitro 11

Jesuo Kristo montris sin al la popolo de Nifai, kiam la homamaso kunkolektiĝis en la lando Abundeco, kaj pastradis al ili; kaj ĉi maniere li montris sin al ili. Konsistanta el ĉapitroj 11 ĝis 26 inkluzive.

1. Kaj tiam okazis, ke granda homamaso el la popolo de Nifai kunkolektiĝis ĉirkaŭ la templo, kiu estis en la lando Abundeco; kaj ili miradis unuj kun aliaj kaj montris unuj al aliaj la grandan kaj mirindan ŝanĝon, kiu okazis.

2. Kaj ili ankaŭ interparoladis pri ĉi tiu Jesuo Kristo, pri kiu oni donis signon pri lia morto.

3. Kaj okazis dum ili interparoladis, ke ili aŭdis voĉon, kvazaŭ ĝi venus el la ĉielo; kaj ili ĵetis siajn rigardojn ĉirkaŭen, ĉar ili ne komprenis la voĉon, kiun ili aŭdis; kaj ĝi ne estis severa voĉo, kaj ĝi ne estis laŭta voĉo; tamen, kvankam ĝi estis nelaŭta voĉo, ĝi ĝiskernen trapenetris tiujn, kiuj aŭdis, tiagrade ke estis neniu parto de ilia korpo, kiun ĝi ne tremigis; jes ĝi trapenetris ilin ĝis la animo mem kaj bruligis iliajn korojn.

4. Kaj okazis, ke denove ili aŭdis la voĉon, kaj ili ne komprenis ĝin.

5. Kaj denove la trian fojon ili aŭdis la voĉon kaj malfermis siajn orelojn por aŭdi ĝin; kaj iliaj okuloj estis turnitaj al ĝia sono; kaj ili fikse rigardis al la ĉielo, el kiu la sono venis.

6. Kaj jen, la trian fojon ili komprenis la voĉon, kiun ili aŭdis; kaj ĝi diris al ili:

7. Ĉi tiu estas mia Amata Filo, en kiu mi havas plezuron, en kiu mi gloris mian nomon aŭdu lin.

8. Kaj okazis, ke, komprenante, ili ree ĵetis siajn rigardojn sur la ĉielon; kaj jen, ili vidis Homon malsupreniranta el la ĉielo; kaj li estis vestita per blanka robo; kaj li malsuprenvenis kaj ekstaris meze de ili; kaj la okuloj de la tuta homamaso estis turnitaj al li, kaj ili ne kuraĝis malfermi siajn buŝojn, eĉ unu al alia, kaj ili ne sciis, kion tio signifis, ĉar ili pensis, ke tiu, kiu aperis al ili, estas anĝelo.

9. Kaj okazis, ke li etendis sian manon kaj parolis al la popolo, dirante;

10. Jen, mi estas Jesuo Kristo, pri kiu la profetoj atestis, ke li venos en la mondon.

11. Kaj jen, mi estas la lumo kaj la vivo de la mondo; kaj mi jam trinkis el tiu maldolĉa kaliko, kiun la Patro donis al mi, kaj mi gloris la Patron, prenante sur min la pekojn de la mondo, en kio mi suferis la volon de la Patro en ĉio de la komenco.

12. Kaj okazis, kiam Jesuo parolis tiujn vortojn, ke la tuta homamaso falis al la tero; ĉar ili memoris, ke oni profetis inter ili, ke Kristo montros sin al ili post sia supreniro en la ĉielon.

13. Kaj okazis, ke la Sinjoro parolis al ili, dirante;

14. Leviĝu kaj venu al mi, por ke vi enmetu viajn manojn en mian flankon kaj por ke vi ankaŭ palpu la truon de la najloj en miaj manoj kaj en miaj piedoj, por ke vi sciu, ke mi estas la Dio de Izrael, kaj la Dio de la tuta tero, kaj ke mi estas mortigita pro la pekoj de la mondo.

15. Kaj okazis, ke la homamaso antaŭeniris, kaj enmetis siajn manojn en lian flankon, kaj palpis la truon de la najloj en liaj manoj kaj en liaj piedoj; kaj tion ili faris, antaŭenirante unuope ĝis ili ĉiuj iris kaj vidis per siaj okuloj kaj palpis per siaj manoj, kaj tutcerte sciis kaj atestis, ke li estas tiu, pri kiu la profetoj skribis, ke li venos.

16. Kaj, kiam ili ĉiuj iris kaj atestis por si mem, ili unuanime ekkriis, dirante;

17. Hosana! Benata estu la nomo de Dio Plejsupra! Kaj ili faligis sin antaŭ la piedoj de Jesuo, kaj adoris lin.

18. Kaj okazis, ke li parolis al Nifai (ĉar Nifai estis en la popolamaso kaj li ordonis al li, ke li elvenu.

19. Kaj Nifai leviĝis kaj antaŭeniris, kaj kliniĝis antaŭ la Sinjoro kaj kisis liajn piedojn.

20. Kaj la Sinjoro ordonis al li, ke li leviĝu. Kaj li leviĝis kaj staris antaŭ li.

21. Kaj la Sinjoro diris al li: Mi donas al vi aŭtoritaton bapti ĉi tiun popolon, kiam mi estos resuprenirinta en la ĉielon.

22. Kaj, plue, la Sinjoro alvokis aliajn, kaj diris al ili la samon; Kaj li donis al ili aŭtoritaton bapti. Kaj li diris al ili; ĉi maniere vi devos bapti; kaj ne okazos disputoj inter vi.

23. Vere mi diras al vi, ke, kiam iu pentos pro viaj vortoj pri siaj pekoj kaj deziros esti baptata en mia nomo, ĉi maniere vi devos bapti lin Jen, vi devos malsupreniri kaj stari en la akvo, kaj en mia nomo vi devos bapti lin.

24. Kaj jen, ĉi tiuj estas la vortoj, kiujn vi devos diri, vokante lin per lia nomo, dirante;

25. Havante aŭtoritaton donitan al mi de Jesuo Kristo, mi baptas vin en la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen.

26. Kaj tiam vi devos mergi lin en la akvon kaj poste eliri el la akvo.

27. Kaj ĉi maniere vi devos bapti en mia nomo; ĉar jen, vere mi diras al vi, ke la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito estas unu; kaj mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi, kaj la Patro kaj mi estas unu.

28. Kaj tiel, kiel mi ordonis al vi, vi devos bapti. Kaj devos esti inter vi nenia disputado, kia ĝis nun estis; kaj ne devos esti inter vi pri la punktoj de mia doktrino disputadoj, kiaj ĝis nun estis.

29. Ĉar vere, vere mi diras al vi, tiu, kiu havas spiriton de disputemo, ne estas de mi, sed estas de la Diablo, kiu estas la patro de disputemo, kaj li incitas la korojn de homoj por argumenti kun kolero, unu kontraŭ alia.

30. Jen, mia doktrino ne estas inciti la korojn de homoj per koleriĝo, unu kontraŭ alia; sed mia doktrino estas, ke tio estu forigita.

31. Jen, vere, vere, mi diras al vi, mi deklaras al vi mian doktrinon.

32. Kaj jen mia doktrino, kaj ĝi estas la doktrino, kiun la Patro donis al mi; kaj mi atestas pri la Patro, kaj la Patro atestas pri mi, kaj la Sankta Spirito atestas pri la

33. Kaj jen mia doktrino, kaj ĝi estas la doktrino, kiun la Patro donis al mi; kaj mi atestas pri la Patro, kaj la Patro atestas pri mi, kaj la Sankta Spirito atestas pri la Patro kaj mi; kaj mi atestas, ke la Patro ordonas ĉiujn homojn, ĉie, penti kaj kredi je mi.

34. Kaj ĉiu, kiu kredas je mi kaj estas baptita, tiu estos savita; kaj tiaj heredos la regnon de Dio.

35. Kaj ĉiu, kiu ne kredas je mi kaj ne estas baptita, estos kondamnita.

36. Vere, vere, mi diras al vi, ke tio estas mia doktrino, kaj de la Patro mi atestas pri ĝi; kaj ĉiu, kiu kredas je mi, kredas ankaŭ je la Patro; kaj al tiu la Patro atestos pri mi, ĉar li vizitos lin per fajro kaj per la Sankta Spirito.

37. Kaj tiel la Patro atestos pri mi, kaj la Sankta Spirito atestos al li pri la Patro kaj mi; ĉar la Patro kaj mi kaj la Sankta Spirito estas unu.

38. Kaj denove mi diras al vi, vi devas penti, kaj fariĝi kiel infano, kaj esti baptita en mia nomo, aŭ vi neniel povos ricevi ĉi tion.

39. Kaj denove mi diras al vi, vi devas penti, kaj esti baptita en mia nomo, kaj fariĝi kiel infano, aŭ vi neniel povos heredi la regnon de Dio.

40. Vere, vere, mi diras al vi, ke ĉi tio estas mia doktrino, kaj ĉiu, kiu konstruas sur ĉi tio, konstruas sur mia roko, kaj la pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.

41. Kaj ĉiu, kiu deklaros pli aŭ malpli ol ĉi tion, kaj estigos ĝin kiel mian doktrinon, tiu sama venas el malbono, kaj ne estas konstruita sur mia roko; sed li konstruas sur sableca fundamento, kaj la pordegoj de Hades staras malfermitaj por ricevi tiajn, kiam la inundoj venas kaj la ventoj albatas ilin.

42. Tial, eliru al ĉi tiu popolo, kaj deklaru la vortojn, kiujn mi parolis, ĝis la finoj de la tero.