La Tria Libro De Nifai
Ĉapitro 19
1. Kaj okazis, post kiam Jesuo supreniris en la ĉielon, ke la homamaso disiris, kaj ĉiu viro prenis sian edzinon kaj siajn infanojn kaj reiris al sia hejmo.
2. Kaj tuj, antaŭ ol mallumiĝis, tra la popolo disvastiĝis la novaĵo, ke la homamaso vidis Jesuon, kaj ke li pastradis al ili, kaj ke li ankaŭ morgaŭ montros sin al la homamaso.
3. Jes, kaj eĉ tra la tuta nokto disvastiĝis la novaĵo pri Jesuo; kaj tiagrade ĝi disvastiĝis tra la popolo, ke multaj, jes, treege multaj homoj penegadis tra tiu tuta nokto, por ke ili la morgaŭon estu en la loko, kie Jesuo montros sin al la homamaso.
4. Kaj okazis, kiam la homamaso kunvenis en la sekvanta tago, kaj jen, Nifai kaj lia frato, kiun li levis el inter la mortintoj, kies nomo estis Timoteo, kaj ankaŭ lia filo, kies nomo estis Jonas, kaj ankaŭ Mathoni, kaj Mathoniha, lia frato, kaj Kumen, kaj Kumenonhi, kaj Jeremia, kaj Semnon, kaj Jonas, kaj Cidkija, kaj Jesaja kiuj estis la nomoj de la disĉiploj, kiujn Jesuo elektis ili eliris kaj ekstaris en la mezo de la homamaso.
5. Kaj jen, la homamaso estis tiel granda, ke ili dividis ilin en dek du erojn.
6. Kaj la dek du instruis al la homamaso; kaj jen, ili igis, ke la homamaso ekgenuu sur la tero kaj preĝu al la Patro en la nomo de Jesuo.
7. Kaj ankaŭ la disĉiploj preĝis al la Patro en la nomo de Jesuo. Kaj okazis, ke ili leviĝis kaj pastradis al la popolo.
8. Kaj, prononcinte tiujn samajn vortojn, kiujn Jesuo diris, kaj neniel ŝanĝinte la vortojn, kiujn Jesuo parolis, jen, ili denove ekgenuis kaj preĝis al la Patro en la nomo de Jesuo.
9. Kaj ili preĝis por tio, kion ili plej deziris; kaj ili deziris, ke la Sankta Spirito estu donata al ili.
10. Kaj, tiel preĝinte, ili iris malsupren al la rando de la akvo, kaj la homamaso sekvis ilin.
11. Kaj okazis, ke Nifai iris malsupren en la akvon kaj baptiĝis.
12. Kaj li venis supren el la akvo kaj komencis bapti. Kaj li baptis ĉiujn, kiujn Jesuo elektis.
13. Kaj okazis, kiam ili ĉiuj estis baptitaj kaj elvenintaj supren el la akvo, ke la Sankta Spirito falis sur ilin, kaj ili plenigis per la Sankta Spirito kaj per fajro.
14. Kaj jen, ĉirkaŭis ilin kvazaŭ fajro; kaj ĝi venis malsupren el la ĉielo, kaj la homamaso vidis tion kaj atestis tion; kaj anĝeloj malsuprenvenis el la ĉielo kaj gracis al ili.
15. Kaj okazis, dum la anĝeloj gracis al la disĉiploj, ke jen Jesuo venis kaj ekstaris en la mezo kaj pastradis al ili.
16. Kaj okazis, ke li parolis al la homamaso, kaj ordonis al ili, ke ili denove ekgenuu sur la tero, kaj ankaŭ ke liaj disĉiploj ekgenuu sur la tero.
17. Kaj okazis, kiam ili ĉiuj genuiĝis sur la tero, ke li ordonis al siaj disĉiploj, ke ili preĝu.
18. Kaj jen, ili ekpreĝis; kaj ili preĝis al Jesuo, vokante lin sia Sinjoro kaj sia Dio.
19. Kaj okazis, ke Jesuo eliris el la mezo de ili, kaj iomete foriris de ili kaj kliniĝis al la tero, kaj li diris:
20. Patro, mi vin dankas, ke vi donis la Sanktan Spiriton al tiuj, kiujn mi elektis; kaj estas pro ilia kredo al mi, ke mi elektis ilin for de la mondo.
21. Patro, mi preĝas al vi, ke vi donu la Sanktan Spiriton al ĉiuj, kiuj kredos al iliaj vortoj.
22. Patro, vi donis la Sanktan Spiriton al ili, ĉar ili kredas al mi; kaj vi vidas, ke ili kredas al mi, ĉar vi aŭdas ilin, kaj ili preĝas al mi; kaj ili preĝas al mi, ĉar mi estas ĉe ili.
23. Kaj nun, Patro, mi preĝas al vi por ili, kaj ankaŭ por ĉiuj, kiuj kredas al iliaj vortoj, por ke ili kredu al mi, por ke mi estu en ili, kiel vi, Patro, estas en mi, por ke ni estu unu.
24. Kaj okazis, post kiam Jesuo tiel preĝis al la Patro, ke li venis al siaj disĉiploj, kaj jen, ili ankoraŭ senĉese preĝadis al li; kaj ili ne tre multigis siajn vortojn, ĉar estis donita al ili tio, kion ili preĝu, kaj ili pleniĝis de deziro.
25. Kaj okazis, ke Jesuo benis ilin dum ili preĝis al li; kaj lia vizaĝo ridetis al ili, kaj la lumo de lia vizaĝo brilis sur ilin, kaj jen ili estis tiel blankaj kiel la vizaĝo kaj ankaŭ la vestoj de Jesuo; kaj jen ties blankeco superis ĉiun blankecon, jes, ja nenio sur la tero povus esti tiel blanka kiel ties blankeco.
26. Kaj Jesuo diris al ili; Preĝadu; kvankam ili ne ĉesis preĝi.
27. Kaj li denove deturnis sin de ili, kaj iomete foriris de ili kaj kliniĝis al la tero; kaj li denove preĝis al la Patro, dirante;
28. Patro, mi dankas vin, ke vi purigis tiujn, kiujn mi elektis, pro ilia fido, kaj mi preĝas por ili, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj kredos iliajn vortojn, por ke ili estu purigitaj en mi, per fido al iliaj vortoj, same kiel ili estos purigitaj en mi.
29. Patro, mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn vi donis al mi el la mondo, pro ilia fido, por ke ili estu purigitaj en mi, por ke mi estu en ili, kiel vi, Patro, estas en mi, por ke ni estu unu, por ke mi estu glorata en ili.
30. Kaj, post kiam Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn, li denove venis al siaj disĉiploj; kaj jen ili konstante preĝadis, senĉese, al li; kaj li denove ridetis al ili; kaj jen ili estis blankaj, same kiel Jesuo.
31. Kaj okazis, ke li denove iomete foriris kaj preĝis al la Patro;
32. Kaj lango ne povas paroli la vortojn, kiujn li preĝis, kaj homo ne povas skribi la vortojn, kiujn li preĝis.
33. Kaj la homamaso aŭdis kaj atestis; kaj iliaj koroj malfermiĝis, kaj en siaj koroj ili komprenis la vortojn, kiujn li preĝis.
34. Tamen, tiel grandiozaj kaj mirindaj estis la vortoj, kiujn li preĝis, ke ili ne povas esti skribataj kaj ili ne povas esti parolataj de homo.
35. Kaj okazis, post kiam Jesuo finis preĝi, ke li revenis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Tiom granda fido mi neniam vidis inter la Judoj; pro tio mi ne povis montri al tiuj tiel grandajn miraklojn, pro ties nekredemo.
36. Vere mi diras al vi, ke neniu el tiuj vidis tiel grandiozajn aferojn, kiel vi vidis; kaj ili ne aŭdis tiel grandajn aferojn, kiel vi aŭdis.