La Tria Libro De Nifai
Ĉapitro 29
1. Kaj nun jen mi diras al vi, ke kiam la Sinjoro en sia saĝo juĝos tion konvena, ke ĉi tiuj diroj venu al la Nacianoj konforme al sia vorto, tiam vi scios, ke jam ekplenumiĝas la interligo, kiun la Patro faris kun la Izraelidoj pri ilia reveno al la teroj de sia heredaĵo.
2. Kaj vi scios, ke efektiviĝos ĉiuj vortoj de la Sinjoro, kiu estas parolitaj de la sanktaj profetoj; kaj ne necesos al vi diris, ke la Sinjoro prokrastas sian venon al la Izraelidoj.
3. Kaj ne necesas, ke vi imagu en viaj koroj, ke la vortoj parolitaj estas vanaj, ĉar jen, la Sinjoro memoros sian interligon, kiun li faris kun sia popolo de la domo de Izrael.
4. Kaj, kiam vi vidos ĉi tiuj diraĵojn efektiviĝantaj inter vi, tiam vi ne plu volos malestimas la farojn de la Sinjoro, ĉar la glavo de lia justeco estas en lia dekstra mano; kaj jen, en tiu tago, se vi malestimas liajn farojn, li kaŭzos, ke ĝi baldaŭ atingos vin.
5. Ve al tiu, kiu malestimas la farojn de la Sinjoro; jes, ve al tiu, kiu malkonfesos la Kriston kaj liajn farojn!
6. Jes, ve al tiu, kiu neos la revelaciojn de la Sinjoro, kaj kiu diros, ke la Sinjoro ne plu agas per revelaciado, aŭ per profetado, aŭ per donacoj, aŭ per interpreto de lingvoj, aŭ per resanigoj, aŭ per la potenco de la Sankta Spirito!
7. Jes, kaj ve al tiu, kiu diros en tiu tago, por profiti, ke neniu miraklo povas esti farata de Jesuo Kristo; ĉar tiu, kiu faros tion, fariĝos tia, kia la filo de perdiĝo, por kiu laŭ la vorto de Kristo estis nenia kompato!
8. Jes, kaj vi ne plu prifajfu, aŭ forpuŝu, aŭ moku la judojn, aŭ iujn el la restaĵo de la domo de Izrael; ĉar jen, la Sinjoro memoras sian interligon kun ili, kaj li agos al ili laŭ tio, kion li ĵuris. al ili laŭ tio, kion li ĵuris.
9. Tial vi ne supozu, ke vi povos turni la dekstran manon de la Sinjoro maldekstren, por ke li ne faru sian juĝon kaj plenumu la interligon, kiun li faris kun la domo de Izrael.