La Tria Libro De Nifai
Ĉapitro 30
1. Aŭskultu, ho vi Nacianoj, kaj aŭdu la vortojn de Jesuo Kristo, la Filo de la vivanta Dio, kiujn li ordonis al mi, ke mi parolu koncerne vin, ĉar, jen li ordonis al mi, ke mi skribu, dirante:
2. Turnu vin, ĉiuj vi Nacianoj, de via malbona konduto; kaj pentu pri viaj malvirtaj faroj, pri viaj mensogoj kaj trompoj, kaj pri viaj malĉastaĵoj, kaj pri viaj sekretaj abomenaĵoj, kaj viaj idolkultoj, kaj pri viaj murdoj, kaj viaj pastraj ruzaĵoj, kaj viaj ĵaluzoj, kaj viaj partioj; kaj turnu vin de ĉiuj viaj malvirtaĵoj kaj abomenaĵoj; kaj venu al mi, kaj baptiĝu en mia nomo, por ke vi ricevu pardonon de viaj pekoj, kaj pleniĝu de la Sankta Spirito, por ke vi estu alkalkulitaj al mia popolo, kiu estas de la domo de Izrael.