La Unua Libro De Nifai
Lia regado kaj lia servado
Ĉapitro 1
1. Mi, Nifai, naskita de bonaj gepatroj kaj pro tio iom instruita pri ĉiuj sciaĵoj de mia patro; kaj vidinte multajn afliktojn dum la daŭro de miaj tagoj, tamen, estante ege favorata de la Sinjoro dum mia tuta vivo; jes, ricevinte grandan konon pri la boneco kaj la misteroj de Dio, pro tio mi faras kronikon pri miaj agoj dum mia vivo.
2. Jes, mi faras kronikon per la lingvo de mia patro, kiu konsistas el la scio de la hebreoj kaj la lingvo de la egiptoj.
3. Kaj mi scias, ke la kroniko, kiun mi faras, estas vera; kaj mi skribas ĝin per mia propra mano; kaj mi faras ĝin laŭ mia scio.
4. Okazis en la komenco de la unua jaro de la reĝado de Cidkijo, reĝo de Judujo, (ĉar mia patro Lihai loĝis en Jerusalemo dum sia tuta ĝistiama vivo), ke en tiu sama jaro venis multaj profetoj, profetante al la popolo, ke ĝi devas penti, aŭ la granda urbo Jerusalemo devos esti detruata.
5. Tial okazis, ke mia patro Lihai, elirante, preĝis al la Sinjoro, jes, nome per sia tuta koro, pro sia popolo.
6. Kaj okazis, ke, dum li preĝis al la Sinjoro, alvenis fajra kolono kaj staris sur roko antaŭ li; kaj li vidis kaj aŭdis multon; kaj pro tio, kion li vidis kaj aŭdis, li skuiĝis kaj tremegis.
7. Kaj okazis, ke li reiris al sia domo en Jerusalemo; kaj li ĵetis sin sur sian liton, senkonsciigita de la Spirito kaj tio, kion li vidis.
8. Kaj, estante senkonsciigita de la Spirito, li estis forportata per vizio, en kiu li efektive vidis la ĉielon malfermita, kaj li kredis, ke li vidas Dion sidanta sur sia trono, ĉirkaŭata de sennombra aro da anĝeloj kantantaj kaj laŭdantaj sian Dion.
9. Kaj okazis, ke li vidis unu malleviĝanta el la mezo de la ĉielo, kaj li vidis, ke lia brilego superas tiun de la tagmeza suno.
10. Kaj li vidis ankaŭ dek du aliajn, kiuj sekvis lin, kaj ilia brilo superis tiun de la steloj en la firmamento.
11. Kaj ili venis malsupren kaj eliris sur la tutan teron; kaj la unua venis kaj staris antaŭ mia patro, kaj donis al li libron, kaj diris al li, ke li legu.
12. Kaj okazis, ke, legante, li pleniĝis per la Spirito de Dio.
13. Kaj li legis, dirante: Ve, ve, al Jerusalemo, ĉar mi vidis viajn abomenindaĵojn! Jes, kaj multon mia patro legis pri Jerusalemo ke ĝi estos detruita kun siaj loĝantoj; ke multaj per glavo pereos, kaj ke multaj estos forkondukitaj kiel kaptitoj en Babelon.
14. Kaj okazis, ke, post kiam mia patro legis kaj vidis multajn grandajn kaj mirigajn aferojn, li elkriis al la Sinjoro multajn aferojn, kiaj: Grandiozaj kaj mirindaj estas viaj verkoj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca! Via trono estas alte en la ĉielo, kaj via potenco, kaj via boneco kaj via kompato estas super ĉiuj loĝantoj de la tero, kaj pro tio, ke vi estas kompatema, vi ne permesos, ke pereu tiuj, kiuj venas al vi!
15. Kaj tia estis la lingvaĵo de mia patro, kiam li laŭdis sian Dion, ĉar lia animo ĝojis kaj lia tuta koro pleniĝis pro tio, kion li vidis, jes, kion la Sinjoro montris al li.
16. Kaj nun mi, Nifai, ne faras plenan raporton pri ĉio, kion mia patro skribis, ĉar li skribis multon, kion li vidis en vizioj kaj sonĝoj, kaj li skribis ankaŭ multon, kion li profetis kaj diris al siaj infanoj, kaj pri tio mi ne faros plenan raporton.
17. Sed mi faros raporton pri tio, kion mi spertis dum mia vivo. Jen mi koncizigas la ateston de mia patro sur platojn, kiujn mi faris per miaj propraj manoj; poste, konciziginte la ateston de mia patro, mi verkos raporton pri mia propra vivo.
18. Mi do volas, ke vi sciu, ke, post kiam la Sinjoro montris tiom da mirigaj aferoj al mia patro Lihai pri la detruo de Jerusalemo, jen li eliris inter la popolon kaj komencis profeti kaj deklari al ili pri tio, kion li kaj vidis kaj aŭdis.
19. Kaj okazis, ke la hebreoj mokis lin pro tio, kion li atestis pri ili, ĉar li atestis vere pri ilia malboneco kaj iliaj abomenindaĵoj, kaj li atestis, ke tio, kion li vidis kaj aŭdis, kaj ankaŭ tio, kion li legis en la libro, klare elmontras la alvenon de Mesio kaj ankaŭ la elaĉeton de la mondo.
20. Kaj, kiam la hebreoj aŭdis tion ĉi, ili koleris kontraŭ li, jes, same kiel kontraŭ la profetoj de antikva tempo, kiujn ili elĵetis kaj ŝtonbatis kaj mortigis; kaj ili ankaŭ celis lian vivon por forpreni ĝin. Sed jen mi, Nifai, montros al vi, ke la kompata koro de la Sinjoro indulgos tiujn, kiujn li elektis pro ilia fido, farante ilin potencaj, eĉ ĝis la kapablo liberiĝi.