La Unua Libro De Nifai

Ĉapitro 17

1. KAJ okazis, ke ni denove ekiris en la dezerto; kaj ni iris preskaŭ orienten ek de tiu tempo. Kaj ni iris kaj vadis tra multa afliktaĵo en la dezerto; kaj niaj virinoj naskis infanojn en la dezerto.

2. Kaj tiel grandaj estis la benoj de la Sinjoro al ni, ke, dum ni vivtenis nin per kruda karnaĵo en la dezerto, niaj virinoj abunde mamnutris siajn infanojn, kaj ili estis fortikaj, jes, kiel viroj; kaj ili komencis senplende toleri sian vojaĝadon.

3. Kaj tiel ni vidas, ke la ordonoj de Dio nepre plenumiĝas. Kaj, se la homidoj obeas la ordonojn de Dio, li nutras ilin kaj fortigas ilin kaj provizas rimedojn, per kiuj ili povas efektivigi tion, kion li ordonis al ili; tial li provizis rimedojn por ni, dum ni vivis en la dezerto.

4. Kaj ni restadis multajn jarojn, jes eĉ ok jarojn, en la dezerto.

5. Kaj ni venis al la lando, kiun ni nomis Abundeco pro ĝiaj multaj fruktoj kaj ankaŭ sovaĝmielo; kaj la Sinjoro preparis ĉion ĉi, por ke ni ne pereu. Kaj ni vidis la maron, kiun ni nomis Irreantum, kiu tradukite signifas multajn akvojn.

6. Kaj okazis, ke ni starigis niajn tendojn ĉe la marbordo; kaj, kvankam ni antaŭe suferis multajn afliktojn kaj multan malfacilon, jes, eĉ tiom multajn, ke ni ne povas skribi ĉiujn el ili, ni treege ĝojis, kiam ni venis al la marbordo; kaj ni nomis la lokon Abundeco, pro ĝiaj multaj fruktoj.

7. Kaj okazis, ke, post kiam mi, Nifai, estis en la lando Abundeco dum multaj tagoj, la voĉo de la Sinjoro venis al mi, dirante: Leviĝu kaj iru sur la monton. Kaj okazis, ke mi leviĝis kaj supreniris sur la monton, kaj kriis al la Sinjoro.

8. Kaj okazis, ke la Sinjoro parolis al mi, dirante: Vi konstruu ŝipon, laŭ la maniero, kiun mi montros al vi, por ke mi transportigu vian popolon trans ĉi tiujn akvojn.

9. Kaj mi diris: Ho Sinjoro, kien mi iru por trovi ercon fandeblan, por ke mi faru laborilojn por konstrui la ŝipon laŭ la maniero, kiun vi montris al mi?

10. Kaj okazis, ke la Sinjoro diris al mi, kien mi iru por trovi ercon, por ke mi faru laborilojn.

11. Kaj okazis, ke mi, Nifai, faris el la feloj de bestoj balgon, per kiu blovi la fajron; kaj, farinte balgon, per kiu mi povis blovi la fajron, mi kunfrapis du ŝtonojn por fari fajron.

12. Ĉar la Sinjoro ne permesis, ke ni faru multe da fajro, dum ni trairis la dezerton; ĉar li diris: Mi bongustigos vian manĝaĵon tiel, ke vi ne kuiru ĝin;

13. Kaj mi ankaŭ estos via lumo en la dezerto; kaj mi ebenigos la vojon antaŭ vi, se vi obeos miajn ordonojn; tial, se vi obeos miajn ordonojn, vi estos kondukataj al la promesita lando; kaj vi nepre scios, ke estas mi, kiu kondukas vin.

14. Jes, kaj la Sinjoro diris ankaŭ, ke: Post via alveno en la promesita lando, vi nepre scios, ke mi, la Sinjoro, estas Dio; kaj ke mi, la Sinjoro, savis vin de pereo; jes, ke mi kondukis vin el la lando Jerusalema.

15. Pro tio mi, Nifai, penis obei la ordonojn de la Sinjoro, kaj mi admonis miajn fratojn al fideleco kaj diligenteco.

16. Kaj okazis, ke mi faris laborilojn el la erco, kiun mi fandis el la roko.

17. Kaj, kiam miaj fratoj vidis, ke mi estis konstruonta ŝipon, ili komencis murmuri kontraŭ mi, dirante: Nia frato estas frenezulo, ĉar li opinias, ke li povas konstrui ŝipon; jes, kaj li ankaŭ opinias, ke li povas transiri ĉi tiujn grandajn akvojn.

18. Kaj tiamaniere miaj fratoj plendis kontraŭ mi kaj ne volis labori, ĉar ili ne kredis, ke mi povas konstrui ŝipon; kaj ili ankaŭ ne kredis, ke mi ricevis instrukciojn de la Sinjoro.

19. Kaj okazis, ke mi, Nifai, treege malĝojis pro la malmoleco de iliaj koroj; kaj, kiam ili vidis, ke mi ekmalĝojis, iliaj koroj feliĉiĝis tiom, ke ili ĝojis pri mi, dirante: Ni sciis, ke ni ne povas konstrui ŝipon, ĉar ni sciis, ke mankas al vi juĝkapablo; pro tio vi ne povas efektivigi tiel grandan verkon.

20. Kaj vi similas al nia patro, forkondukita per la malsaĝaj imagoj de sia koro; jes, li irigis nin el la lando Jerusalema, kaj ni jam vagadis en la dezerto dum ĉi tiuj multaj jaraj; kaj niaj virinoj laboregis, eĉ kiam altgrade gravedaj; kaj ili naskis infanojn en la dezerto kaj suferis ĉion, krom la morto; kaj estus pli bone, se ili estus mortintaj, antaŭ ol ili venis el Jerusalemo, anstataŭ suferintaj ĉi tiujn afliktojn.

21. Ja, ni jam suferis en la dezerto multajn jarojn, dum kiuj ni povus esti ĝuintaj niajn posedaĵojn kaj nian heredan teron; jes, kaj ni povus esti feliĉaj.

22. Kaj ni scias, ke la homoj, kiuj estis en la lando Jerusalema, estis pia popolo; ĉar ili obeis la leĝojn kaj juĝojn de la Sinjoro, kaj ĉiujn el liaj ordonoj, laŭ la leĝo de Moseo; pro tio ni scias, ke ili estas pia popolo; kaj nia patro juĝis ilin kaj forkondukis nin, ĉar ni ja aŭskultis liajn vortojn; jes, kaj nia frato similas al li. Kaj per tia lingvaĵo miaj fratoj murmuris kaj plendis kontraŭ ni.

23. Kaj okazis, ke mi, Nifai, parolis al ili, dirante: Ĉu vi kredas, ke niaj prapatroj, kiuj estis la filoj de Izrael, estus elkondukitaj el la manoj de la egiptoj, se ili ne estus aŭskultintaj la vortojn de la Sinjoro?

24. Jes, ĉu vi supozas, ke ili estus elkondukitaj el sklaveco, se la Sinjoro ne estus ordoninta al Moseo, ke li elkonduku ilin el sklaveco?

25. Vi ja scias, ke la Izraelidoj estis en sklaveco; kaj vi scias, ke ili estis ŝarĝitaj per laboroj, kiuj estis malfacile porteblaj; pro tio vi scias, ke certe estis bona afero por ili, ke ili estis elkondukitaj el sklaveco.

26. Vi ja scias, ke la Sinjoro ordonis al Moseo fari tiun grandan verkon; kaj vi scias, ke per lia vorto la akvoj de la Ruĝa maro disfendiĝis dekstren kaj maldekstren, kaj ili trapasis sur seka tero.

27. Sed vi scias, ke la egiptoj, kiuj estis en la armeoj de Faraono, dronis en la Ruĝa Maro.

28. Kaj vi scias ankaŭ, ke la Izraelidoj estis nutrataj per manao en la dezerto.

29. Jes, kaj vi scias ankaŭ, ke Moseo, per sia parolo laŭ la povo de Dio, kiu estis el li, frapis la rokon, kaj elfluis akvo, por ke la Izraelidoj kvietigu sian soifon.

30. Kaj, kvankam kondukate la Sinjoro, ilia Dio, ilia Liberigonto, iradis antaŭ ili, kondukante ilin dum la tago kaj donante lumon al ili dum la nokto kaj farante ĉion por ili, kio estis ricevinda por homo, ili malmoligis siajn korojn kaj blindigis siajn mensojn kaj insultis Moseon kaj la veran kaj vivantan Dion.

31. Kaj okazis, ke laŭ sia parolo li detruis ilin; kaj laŭ lia parolo li kondukis ilin; kaj laŭ sia parolo li faris ĉion por ili; kaj nenio estis farita sen lia parolo.

32. post kiam ili transiris la riveron Jordan, li potencigis ilin, ĝis ili elpelis la loĝantojn de la lando, jes, ĝis ili pereige disigis ilin.

33. Kaj nun ĉu vi supozas, ke la loĝantoj de la lando, kiuj estis en la lando de la promeso, kiuj estis elpelitaj de niaj prapatroj, ĉu vi supozas, ke ili estis piaj? Mi ja diras al vi, ke ne.

34. Ĉu vi supozas, ke niaj prapatroj estus pli elektindaj ol ili, se ili estus estintaj piaj? Mi diras al vi, ke ne.

35. Aŭskultu, la Sinjoro estimas ĉiun karnon egale; tiu, kiu estas pia, estas favorata de Dio. Sed tiu popolo ja forrifuzis ĉiun vorton de Dio, kaj iliaj malbonaj faroj maturiĝis; kaj la plena kolero de Dio ekscitiĝis kontraŭ ili; kaj la Sinjoro malbenis la landon kontraŭ ili, kaj benis ĝin por niaj prapatroj, ĝis ili akiris potencon super ĝi.

36. La Sinjoro ja kreis la teron, por ke ĝi estu loĝata; kaj li kreis siajn infanojn, por ke ili posedu ĝin.

37. Kaj li estigas pian nacion kaj detruas la naciojn de la malbonuloj.

38. Kaj li forkondukas la piulojn en grandvalorajn landojn kaj la malbonulojn li detruas, kaj li malbenas la landon kontraŭ ili pro ili.

39. Li regas alte en la ĉielo, ĉar ĝi estas lia trono, kaj ĉi tiu tero estas lia piedbenketo.

40. Kaj li amas tiujn, kiuj volas, ke li estu ilia Dio. Li ja amis niajn prapatrojn, kaj li interligis kun ili, jes, nome Abraham, Isaak kaj Jakob; kaj li memoris la interligon, kiun li faris; pro tio li elkondukis ilin el la lando egipta.

41. Kaj li korektis ilin en la dezerto per sia vergo; ĉar ili obstinigis siajn korojn, same kiel vi; kaj la Sinjoro korektis ilin pro iliaj malbonaj faroj. Li sendis flamantajn flugantajn serpentojn inter ilin; kaj, post kiam ili estis morditaj, li pretigis metodon por kuraci ilin; kaj tio, kion ili devis fari, estis rigardi; kaj pro la simpleco de la metodo aŭ ĝia facileco multe da homoj pereis.

42. Kaj ili obstinigis siajn korojn de tempo al tempo, kaj ili insultis Moseon kaj ankaŭ Dion; tamen, vi scias, ke ili estis elkondukitaj per lia neegalebla potenco en la landon de la promeso.

43. Kaj nun, post ĉio ĉi, venis la tempo, kiam ili fariĝis malbonegaj, jes, preskaŭ konsumeblaj; kaj mi ne scias, sed eble hodiaŭ ili estas ekstermotaj; ĉar mi scias, ke la tago certe venos, kiam ili nepre ekstermiĝos, krom nur malmultaj, kiuj estos forkondukataj en kaptitecon.

44. Pro tio la Sinjoro ordonis al mia patro, ke li foriru en la dezerton; kaj la hebreoj celis forpreni lian vivon; jes, kaj ankaŭ vi celis forpreni lian vivon; tial, vi estas murdontoj en viaj koroj kaj vi similas al ili.

45. Vi rapide faras malbonajn agojn, sed vi malrapide memoras la Sinjoron, vian Dion. Vi jam vidis anĝelon, kaj li parolis al vi; jes, vi ja aŭdis lian voĉon de tempo al tempo; kaj li parolis al vi kiel per kvieta voĉo, sed vi sensentiĝis tiel multe, ke vi ne povis senti liajn vortojn; pro tio li parolis al vi kiel per la voĉo de la tondro, kiu tremigis la teron, kvazaŭ ĝi disfendiĝus.

46. Kaj vi scias ankaŭ, ke per la potenco de sia ĉiopova parolo li povas forpasigi la teron; jes, kaj vi scias, ke per sia parolo li povas glatigi la malglatajn lokojn, kaj disrompiĝos glataj lokoj. Ho, do, kial vi povas esti tiel obstinaj en viaj koroj?

47. Aŭskultu, mia animo estas ŝirata per suferado pro vi, kaj mia koro doloras; mi timas, ke vi estos forpuŝita por ĉiam. Jen mi estas plena de la Spirito de Dio tiom, ke mia korpo havas neniom da forto.

48. Kaj tiam okazis, ke, kiam mi parolis tiujn vortojn, ili koleriĝis kontraŭ mi kaj volis ĵeti min en la profundon de la maro; kaj, dum ili venis por meti siajn manojn sur min, mi parolis al ili, dirante: En la nomo de Dio la Plejpotenca, mi ordonas al vi, ke vi ne tuŝu min, ĉar mi estas plenigita de la potenco de Dio, eĉ tiom, ke mia karno forkonsumiĝas; kaj kiu ajn metos siajn manojn sur min, tiu velkos eĉ kiel sekigita kano; kaj li fariĝos kiel neniaĵo antaŭ la potenco de Dio, ĉar Dio frapos lin.

49. Kaj okazis, ke mi, Nifai, diris al ili, ke ili ne plu murmuru kontraŭ sia patro; nek ke ili rifuzu sian laboron al mi, ĉar Dio ordonis al mi, ke mi konstruu ŝipon.

50. Kaj mi diris al ili: Se Dio ordonus al mi fari ĉion ajn, mi povus fari tion. Se li ordonus al mi, ke mi diru al ĉi tiu akvo, estu tero, ĝi fariĝus tero; kaj, se mi dirus tion, ĝi estus farita.

51. Kaj, do, se la Sinjoro havas tiel grandan potencon kaj faris tiom da mirakloj inter la homidoj, kiel povas esti, ke li ne povas instrukcii al mi kiel konstrui ŝipon?

52. Kaj okazis, ke mi, Nifai, diris multon al miaj fratoj, tiom ke ili konfuziĝis kaj ne povis argumenti kontraŭ mi; kaj ili ne kuraĝis meti siajn manojn sur min aŭ tuŝi min per siaj fingroj, eĉ dum multaj tagoj. Ili ja ne kuraĝis tion fari pro timo, ke ili forvelkos antaŭ mi; tiel potenca estis la Spirito de Dio; kaj tiom ĝi efikis sur ilin.

53. Kaj okazis, ke la Sinjoro diris al mi: Etendu vian manon denove al viaj fratoj, kaj ili ne forvelkos antaŭ vi, sed mi skuos ilin, diris la Sinjoro, kaj tion mi faros, por ke ili sciu, ke mi estas la Sinjoro, ilia Dio.

54. Kaj okazis, ke mi etendis la manon al miaj fratoj, kaj ili ne forvelkis antaŭ mi; sed la Sinjoro ja skuis ilin konforme al la parolo, kiun li diris.

55. Kaj poste ili diris: Ni efektive scias, ke la Sinjoro estas kun vi, ĉar ni scias, ke tio, kio skuis nin, estis la potenco de la Sinjoro. Kaj ili ĵetis sin antaŭ min kaj estis adorontaj min, sed mi ne permesis tion al ili, dirante: Mi estas via frato, jes, eĉ via pli juna frato; sekve, adoru la Sinjoron, vian Dion, kaj respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Sinjoro via Dio donos al vi.