La Unua Libro De Nifai

Ĉapitro 18

1. Kaj okazis, ke ili adoris la Sinjoron, kaj eliris kun mi; kaj ni prilaboris lignon laŭ kurioza desegnaĵo. Kaj la Sinjoro montris al mi de tempo al tempo, laŭ kiu maniero mi prilaboru la lignaĵojn de la ŝipo.

2. Mi, Nifai, ja ne prilaboris la lignaĵojn laŭ la maniero, kiun homoj lernis, kaj mi ne konstruis la ŝipon laŭ la maniero de homoj; sed mi konstruis ĝin laŭ maniero, kiun la Sinjoro montris al mi; pro tio ĝi ne estis laŭ la maniero de homoj.

3. Kaj mi, Nifai, ofte iris al la monto, kaj mi ofte preĝis al la Sinjoro; kaj la Sinjoro do montris al mi grandiozaĵojn.

4. Kaj okazis ke, post kiam mi finis la ŝipon laŭ la parolo de la Sinjoro, miaj fratoj vidis, ke ĝi estis bona kaj ke ĝia prilaboriteco estis treege bela; tial ili denove humiliĝis antaŭ la Sinjoro.

5. Kaj okazis, ke la voĉo de la Sinjoro venis al mia patro, ke ni leviĝu kaj iru malsupren en la ŝipon.

6. Kaj okazis, ke la sekvantan tagon, preparinte ĉion, multajn fruktojn kaj ĉasaĵon el la dezerto kaj abundon da mielo kaj provizojn konforme al tio, kion la Sinjoro ordonis al ni, ni malsupren iris en la ŝipon kun nia tuta ŝarĝo kaj niaj semoj kaj ĉio, kion ni kunportis kun ni, ĉiu laŭ sia aĝo; do, ni ĉiuj iris malsupren en la ŝipon kun niaj edzinoj kaj niaj infanoj.

7. Kaj mia patro jam naskigis du filojn en la dezerto; la pli aĝa estis nomita Jakobo kaj la pli juna Jozefo.

8. Kaj okazis, ke, enirinte en la ŝipon kaj prenante kun ni niajn provizojn kaj la aĵojn, kiuj estis ordonitaj al ni, ni ekiris en la maron kaj estis pelataj antaŭ la vento direkte al la promesita lando.

9. Kaj, post kiam la vento antaŭen pelis nin dum multaj tagoj, jen miaj fratoj kaj la filoj de Iŝmael kaj ankaŭ iliaj edzinoj komencis distri sin, komencante danci kaj kanti kaj tre maldece paroli, jes, eĉ forgesante, per kia potenco ili estis tien kondukitaj; jes, ili ekzaltiĝis al troa maldeco.

10. Kaj mi, Nifai, ektimegis, ke la Sinjoro estos kolera kontraŭ ni kaj frapos nin pro niaj malbonaj faroj, tiel ke ni estos englutataj en la profundoj de la maro; tial mi, Nifai, komencis tre sobre paroli al ili; sed ili koleriĝis kontraŭ mi, dirante: Ni ne volas, ke nia pli juna frato estu reganto super ni.

11. Kaj okazis, ke Laman kaj Lemuel prenis min kaj ligis min per ŝnuroj, kaj ili tre malmilde traktis min; tamen, la Sinjoro permesis tion, por ke li montru sian potencon, plenumonte sian parolon, kiun li diris pri la malbonuloj.

12. Kaj okazis, ke, post kiam ili ligis min tiom, ke mi ne povis moviĝi, la kompaso, kiun la Sinjoro preparis, ĉesis funkcii.

13. Pro tio ili ne sciis, kien ili direktu la ŝipon, kaj leviĝis granda ŝtormo, jes, granda kaj terura tempesto, kaj ni estis malantaŭen pelataj sur la akvoj dum tri tagoj; kaj ili komencis timegi, ke ili dronos en la maro; tamen ili ne malligis min.

14. Kaj je la kvara tago de nia retropeliĝo la tempesto ekfariĝis tre severa.

15. Kaj okazis, ke ni estis englutotaj en la profundoj de la maro. Kaj, post kiam ni estis malantaŭen pelitaj sur la akvoj dum kvar tagoj, miaj fratoj komencis kompreni, ke la juĝoj de Dio venis sur ilin kaj ke ili pereos, se ili ne pentos pri siaj malbonaj faroj; pro tio ili venis al mi kaj malligis la ŝnurojn, kiuj estis sur miaj manradikoj, kaj ili ja treege ŝvelis; kaj ankaŭ miaj maleoloj estis tre ŝvelintaj, kaj granda estis ilia doloro.

16. Malgraŭ tio mi direktis mian rigardon al mia Dio, kaj mi laŭdis lin la tutan tagon; kaj mi ne murmuris kontraŭ la Sinjoro pro miaj afliktoj.

17. Tiam mia patro Lihai jam diris multon al ili kaj ankaŭ al la filoj de Iŝmael; sed ili ja elspiris multajn minacojn kontraŭ iu ajn, kiu proparolis pro mi; kaj miaj gepatroj, atinginte profundan aĝon kaj suferinte multe da ĉagreno pro siaj infanoj, estis faligitaj, jes, eĉ al lito de malsano.

18. Pro sia ĉagreniĝo kaj multa malĝojo kaj la malbonaj faroj de miaj fratoj, ili estis preskaŭ eligitaj el ĉi tiu tempo por renkonti sian Dion; jes, iliaj grizaj haroj estis kuŝigotaj profunde en la polvo; jes, ili eĉ estis baldaŭ ĵetotaj kun malĝojo en akvan tombon.

19. Kaj ankaŭ Jakobo kaj Jozefo, estante junaj, bezonante multe da vartado, ploris pro la afliktoj de sia patrino; kaj ankaŭ mia edzino per siaj larmoj kaj preĝoj, kaj ankaŭ miaj infanoj, ne moligis la korojn de miaj fratoj por malligi min.

20. Kaj nenio krom la potenco de Dio, kiu minacis ilin per detruo, povis malobstinigi iliajn korojn; pro tio, kiam ili vidis, ke ili estis englutotaj en la profundoj de la maro, ili sufiĉe pentis pri tio, kion ili faris, ke ili malligis min.

21. Kaj okazis, ke, post kiam ili malligis min, mi prenis la kompason, kaj ĝi funkciis, kiel mi deziris. Kaj okazis, ke mi preĝis al la Sinjoro; kaj post mia preĝado la ventoj ĉesis, la tempesto kvietiĝis, kaj ekestis granda trankvilo.

22. Kaj okazis, ke mi, Nifai, gvidis la ŝipon tiel, ke ni denove velis direkte al la promesita lando.

23. Kaj okazis, ke, velinte dum multaj tagoj, ni alvenis al la promesita lando; kaj ni eliris sur la teron kaj starigis niajn tendojn; kaj ni nomis ĝin la promesita lando.

24. Kaj okazis, ke ni komencis prilabori la teron, kaj ni ekplantis semojn; jes, ni metis en la teron ĉiujn el niaj semoj, kiujn ni portis de la lando Jerusalema. Kaj okazis, ke ili eksterordinare kreskadis; pro tio ni estis abunde benataj.

25. Kaj okazis, ke ni trovis sur la lando de promeso, irante en la praarbaro, ke troviĝis ĉiaj bestoj en la arbaroj, kaj la bovino kaj la virbovo, kaj la azeno kaj la ĉevalo, kaj la kapro kaj la ibekso, kaj ĉiaj sovaĝbestoj, kiuj estis utilaj al la homoj. Kaj ni trovis ĉiajn ercojn, kaj de oro, kaj de arĝento, kaj de kupro.