La Unua Libro De Nifai
Ĉapitro 5
1. Kaj okazis, ke, post kiam ni alvenis en la dezerton al nia patro, jen li pleniĝis de ĝojo, kaj ankaŭ mia patrino Sariaĥ treege ĝojis, ĉar ŝi vere funebris pro ni.
2. Ĉar ŝi supozis, ke ni pereis en la dezerto; kaj ŝi ankaŭ plendis kontraŭ mia patro, dirante al li, ke li estas viziulo; dirante: Jen vi kondukis nin for de la lando de nia heredaĵo, kaj miaj filoj jam ne vivas, kaj ni pereas en la dezerto.
3. Kaj, uzante tian lingvaĵon, mia patrino plendis kontraŭ mia patro.
4. Kaj okazis, ke mia patro parolis al ŝi, dirante: Mi scias, ke mi estas viziulo; ĉar, se mi ne estus vidinta en vizio la aferojn de dio, mi ne konus la bonecon de Dio, sed mi restus en Jerusalemo kaj pereus kun mia frataro.
5. Sed jen mi akiris landon de promeso, pro kio mi ĝojas; jes, kaj mi scias, ke la Sinjoro savos miajn filojn el la manoj de Laban kaj venigos ilin denove al ni en la dezerto.
6. Kaj, uzante ĉi tian lingvaĵon, mia patro Lihai konsolis mian patrinon Sariaĥ pri ni, dum ni vojaĝis en la dezerto al la lando Jerusalema por akiri la analojn de la hebreoj.
7. Kaj, kiam ni revenis al la tendo de mia patro, jen ilia ĝojo estis plena kaj mia patrino konsoliĝis.
8. Kaj ŝi parolis, dirante: Nun mi tutcerte scias, ke la Sinjoro ordonis al mia edzo, ke li fuĝu en la dezerton; jes, kaj mi ankaŭ tutcerte scias, ke la Sinjoro protektis miajn filojn, kaj savis ilin el la manoj de Laban, kaj donis al ili potencon per kiu ili povis fari tion, kion la Sinjoro ordonis al ili. Kaj laŭ ĉi tia lingvaĵo ŝi parolis.
9. Kaj okazis, ke ili treege gajis kaj oferis al la Sinjoro buĉoferojn kaj bruloferojn; kaj ili gloris la Dion de Izraelo.
10. Kaj post kiam ili gloris la Dion de Izraelo, mia patro Lihai prenis la analojn, kiuj estis gravuritaj sur la platoj el latuno, kaj li traserĉis ilin de la komenco.
11. Kaj li vidis, ke ili ampleksas la kvin librojn de Moseo, kiuj donas rakonton pri la kreado de la mondo kaj ankaŭ pri Adam kaj Eva, kiuj estis niaj unuaj gepatroj;
12. Kaj ankaŭ kronikon pri la hebreoj de la komenco ĝis la ekreĝado de Cidkijo, reĝo de Judujo;
13. Kaj ankaŭ la profetaĵojn de la sanktaj profetoj de la komenco ĝis la ekreĝado de Cidkijo; kaj ankaŭ multajn profetaĵojn, kiuj estis parolitaj per la buŝo de Jeremio.
14. Kaj okazis, ke mia patro Lihai trovis sur la platoj el latuno ankaŭ genealogion de siaj prapatroj; per tiu li eksciis, ke li estas ido de Jozef; jes, nome tiu Jozef, kiu estis la filo de Jakob, kaj kiu estis vendita en Egipton, kaj kiu estis gardata per la mano de la Sinjoro, por ke li gardu sian patron Jakob kaj lian tutan domanaron kontraŭ pereo per malsatego.
15. Kaj ili estis ankaŭ gvidataj el la kaptiteco kaj el la lando egipta de tiu sama Dio, kiu gardis ilin.
16. Kaj tiamaniere mia patro Lihai trovis la genealogion de siaj prapatroj. Kaj ankaŭ Laban estis ido de Jozef kaj tial li kaj liaj prapatroj konservis la analojn.
17. Kaj, vidante ĉion ĉi, mia patro pleniĝis de la Spirito kaj komencis profetadi pri sia idaro
18. Ke tiuj ĉi platoj el latuno eliros al ĉiuj nacioj, gentoj, lingvanoj kaj popoloj, kiuj apartenas al lia idaro.
19. Tial, li diris, ke tiuj platoj el latuno neniam pereos; kaj ke ili neniam estos senbriligitaj de la tempo. Kaj li profetis multajn aferojn pri sia idaro.
20. Kaj okazis, ke ĝis tiam mi kaj mia patro obeis la ordonojn, kiujn la Sinjoro ordonis al ni.
21. Kaj ni akiris la analojn, kion la Sinjoro ordonis al ni, kaj traserĉis ilin kaj konstatis, ke ili estas havindaj; jes, efektive multe valoraj por ni, tiom ke ni povis transdoni la ordonojn de la Sinjoro al niaj infanoj.
22. Pro tio, estis saĝe ĉe la Sinjoro, ke ni portu ilin kun ni, dum ni vojaĝos en la dezerto al la lando de la promeso.