La Unua Libro De Nifai

Ĉapitro 6

1. Kaj nun mi, Nifai, ne donas la genealogion de miaj prapatroj en ĉi tiu parto de mia kroniko; kaj mi neniam donos ĝin poste sur ĉi tiuj platoj, kiujn mi surskribas; ĉar ĝi estas donita en la kroniko, kiun mia patro verkis; pro tio mi ne skribas ĝin en ĉi tiu verko.

2. Ĉar sufiĉas por mi diri, ke ni estas idoj de Jozef.

3. Kaj neniel gravas al mi, ke mi zorge donu plenan raporton pri ĉiuj aferoj de mia patro, ĉar ili ne povas esti skribataj sur ĉi tiujn platojn, kaj mi volas la spacon, por ke mi skribu pri la aferoj de Dio.

4. Ĉar mia plena intenco estas, ke mi povu persvadi homojn veni al la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob kaj esti savitaj.

5. Tial tion, kio plaĉas al la mondo, mi ne skribas, sed tion, kio plaĉas al Dio kaj al tiuj, kiuj ne estas de ĉi tiu mondo.

6. Tial mi donos ordonon al mia idaro, ke ĝi ne plenigu ĉi tiujn platojn per aferoj, kiuj ne valoras por la homidoj.