1 Kroniko

Ĉapitro 3

1. Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en ĥebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

2. la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de ĥagit;

3. la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

4. ses naskiĝis al li en ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.

5. Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;

6. Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,

7. Noga, Nefeg, Jafia,

8. Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ.

9. Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

10. La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu:Asa; la filo de ĉi tiu:Jehoŝafat;

11. la filo de ĉi tiu:Joram; la filo de ĉi tiu:Aĥazja; la filo de ĉi tiu:Joaŝ;

12. la filo de ĉi tiu:Amacja; la filo de ĉi tiu:Azarja; la filo de ĉi tiu:Jotam;

13. la filo de ĉi tiu:Aĥaz; la filo de ĉi tiu:ĥizkija; la filo de ĉi tiu:Manase;

14. la filo de ĉi tiu:Amon; la filo de ĉi tiu:Joŝija.

15. La filoj de Joŝija estis:la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.

16. La filoj de Jehojakim:lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.

17. La filoj de Jeĥonja:Asir, lia filo Ŝealtiel,

18. Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, ĥoŝama, kaj Nedabja.

19. La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel:Meŝulam, ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;

20. ankaŭ ĉi tiuj kvin:ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, ĥasadja, kaj Juŝab- ĥesed.

21. La idoj de ĥananja:Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.

22. La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja:ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses.

23. La filoj de Nearja:Eljoenaj, ĥizkija, kaj Azrikam-tri.

24. La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.