Sentencoj

Ĉapitro 13

1. Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.

2. La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.

3. Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.

4. La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.

5. Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.

6. La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.

7. Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.

8. Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.

9. La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.

10. Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.

11. Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.

12. Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.

13. Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.

14. Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

15. Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.

16. Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.

17. Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.

18. Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.

19. Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.

20. Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.

21. Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.

22. Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.

23. Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.

24. Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.

25. Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.