Himnoj
Dio Pli Apud Vin
Nearer, My God, to Thee1. Dio, pli apud vin, pli apud vin! Eĉ se per kruca voj' vi levos min; Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin!
2. Se voje kovros min nokta kurten', Sur tera lito, kun ŝtona kusen'; Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin!
3. Ĉio montriĝu nur ŝtup' al ĉiel', Kion alsendas vi kun ama cel'; Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin!
4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor'; Kreos Betelon el ŝtona dolor'; Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi, Dio, al vi, Dio, al vi.
5. Se ĝoje flugos mi tra la eter', Preter la sun' kaj lun' kaj stela sfer'; Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi — Pli apud vi! Pli apud vi!