Himnoj
For Longe For En Judea Land
Far, far away on Judea's plains1. For, longe for, en Judea land', Al ŝafistar' kantis anĝel-band': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'.
2. Dolĉas ĉi vortoj pri sava am'. Ĵuras kompaton ĉiel-proklam': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'.
3. Kun la anĝeloj ĝoj-kantu ni, Kantu elkore; nin helpos Di': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'.
4. Venu la temp' kiam tra l' tut-mond' Kantos sublime homara rond': Gloro al Di', Gloro al Di', Gloro al Di' en plejalto; Pac' al ter', al homoj bon', Pac' al ter', al homoj bon'.