1 Timoteo

Ĉapitro 2

1. Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj;

2. por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.

3. Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto,

4. kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.

5. Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,

6. kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;

7. por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

8. Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

9. Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;

10. sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.

11. Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo.

12. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.

13. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva;

14. kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;

15. sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.