2 Korintoj
Ĉapitro 10
1. Mi mem, Paŭlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolĉanimeco de Kristo, mi, kiu en via ĉeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuraĝas rilate al vi:
2. mi mem petegas vin, ke ĉeestante, mi ne kuraĝu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuraĝi kontraŭ iuj, kiuj rigardas nin kiel laŭkarne iradantajn.
3. Ĉar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno
4. (ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj, sed potencaj antaŭ Dio por la deĵetado de fortikaĵoj);
5. deĵetante diskutojn, kaj ĉian altaĵon levatan kontraŭ la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante ĉiun penson al la obeo al Kristo,
6. kaj starante pretaj puni ĉian malobeon, tuj kiam via obeo plenumiĝos.
7. Vi rigardas la aferojn antaŭ via vizaĝo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaŭ ni.
8. Ĉar eĉ se mi fierus iom supermezure pri nia aŭtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin deĵeti), mi ne hontus;
9. por ke ne ŝajnu, kvazaŭ mi volus timigi vin per miaj leteroj.
10. Ĉar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malŝatinda.
11. Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, ĉeestante, ni estas ankaŭ per agado.
12. Ĉar ni ne kuraĝas nin interkalkuli aŭ kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; ĉar ili estas neprudentaj, mezurante sin laŭ si mem kaj komparante sin al si mem.
13. Sed ni fieros ne pretermezure, sed laŭ la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi eĉ ĝis vi.
14. Ĉar ni ne tro etendas nin, kvazaŭ ni ne atingus ĝis vi; ĉar ni jam venis ĝis vi en la evangelio de Kristo,
15. ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laŭ nia mezurilo ĝis plua abundo,
16. por prediki la evangelion ĝis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.
17. Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
18. Ĉar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.