2 Korintoj
Ĉapitro 13
1. Jen la trian fojon mi venas al vi. Laŭ la diro de du atestantoj aŭ tri ĉiu vorto estu konfirmita.
2. Mi antaŭdiris, kaj mi nun antaŭdiras, kiel ĉeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al ĉiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;
3. ĉar vi serĉas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;
4. ĉar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.
5. Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.
6. Sed mi esperas, ke vi sciiĝos, ke ni ne estas malaprobindaj.
7. Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, eĉ kvankam ni estus malaprobindaj.
8. Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero.
9. Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo.
10. Pro tio mi skribas ĉi tion, forestante, por ke, ĉeestante, mi ne agu severe laŭ la aŭtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por deĵetado.
11. Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.
12. Salutu unu la alian per sankta kiso.
13. Ĉiuj sanktuloj vin salutas.
14. La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.