2 Korintoj

Ĉapitro 6

1. Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

2. (ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);

3. ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;

4. sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,

5. en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,

6. en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,

7. en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre,

8. per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

9. kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;

10. kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

11. Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

12. Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj.

13. Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.

14. Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo?

15. Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?

16. Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

17. Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos,

18. Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.