2 Korintoj

Ĉapitro 7

1. Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

2. Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraŭ neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.

3. Ne por vin kondamni mi tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.

4. Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto.

5. Ĉar eĉ kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne timoj.

6. Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;

7. kaj ne nur per lia alveno, sed ankaŭ per la konsolo, per kiu li konsoliĝis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraŭ pli ĝojis.

8. Ĉar kvankam mi vin malĝojigis per mia epistolo, mi ne bedaŭras pri tio, kvankam mi ja bedaŭris; ĉar mi vidas, ke tiu epistolo vin malĝojigis, sed nur mallonge.

9. Mi nun ĝojas, ne pro tio, ke vi malĝojis, sed pro tio, ke vi malĝojis ĝis pento; ĉar vi laŭ Dio malĝojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.

10. Ĉar la malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton.

11. Ĉar jen kian zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi elmontris vin puraj pri la afero.

12. Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontriĝu al vi mem antaŭ Dio.

13. Tial ni konsoliĝis; kaj en nia konsolo ni ĝojis des pli multege pro la ĝojo de Tito, ĉar lia animo estas refreŝigita de vi ĉiuj.

14. Ĉar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni ĉion parolis vereme al vi, tiel same ankaŭ nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito, montriĝis vera.

15. Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.

16. Mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi.