Luko
Ĉapitro 22
1. Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
2. Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.
3. Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
4. Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
5. Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon.
6. Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
7. Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon.
8. Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu.
9. Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?
10. Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
11. Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
12. Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.
13. Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
14. Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
15. Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
16. ĉar mi diras al vi:Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
17. Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
18. ĉar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.
19. Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante:Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
20. Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.
21. Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
22. Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
23. Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.
24. Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.
25. Kaj li diris al ili:La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
26. Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.
27. Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
28. Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
29. kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
30. por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
31. Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;
32. sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.
33. Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.
34. Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
35. Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
36. Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.
37. Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
38. Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Sufiĉas.
39. Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.
40. Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
41. Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
42. dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
43. Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
44. Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
45. Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,
46. kaj diris al ili:Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
47. Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.
48. Sed Jesuo diris al li:Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
49. Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?
50. Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
51. Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
52. Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin:Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?
53. Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
54. Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
55. Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.
56. Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
57. Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas.
58. Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas.
59. Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.
60. Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.
61. Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.
62. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
63. Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
64. Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis?
65. Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.
66. Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris:
67. Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos;
68. kaj se mi demandos, vi ne respondos.
69. Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.
70. Kaj ili ĉiuj demandis:Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas.
71. Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.