Romanoj
Ĉapitro 6
1. Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu?
2. Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi?
3. Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto?
4. Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.
5. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo,
6. sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;
7. ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.
8. Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;
9. sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.
10. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.
11. Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
12. Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj;
13. ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.
14. Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.
15. Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!
16. Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco?
17. Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;
18. kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco.
19. Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo.
20. Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.
21. Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto.
22. Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.
23. Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.